Sinjoro
Sinjoro, aŭ por edziniĝintaj aŭ aĝaj virinoj Sinjorino, (mallongigita S-ro(j)/S-ino(j)) estas titolo de ĝentileco. Oni povas uzi ĝin kune kun la plena nomo (S-ro Lazaro Zamenhof) aŭ nur familia nomo (S-ro Zamenhof).
« Sinjoro » estas ankaŭ la posedanto de sklavoj kaj servuloj rilate al ili, tiel ĝi estas sinonimo de mastro. Por religiuloj estas uzo de tiu vorto kun la signifo Dio.
Historio
La latina "senior", t. e. "la pli aĝa", estas origino de la hispana "señor" [senjor], la portugala "senhor" [sinjor] kaj la itala "signore" [sinjore], krom la franca "sieur". La Esperanta vorto venas de la itala formo.
Vidi ankaŭ
Proverboj
Ekzistas pluraj proverboj pri sinjoro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili [1]:
„ Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. ” „ Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj. ” „ Estu sinjoro de via vorto. ” „ Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo. ”