Sinjoro Hulot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinjoro Hulot
fikcia homo • filma rolulo
Kreita de Jacques Tati
Verko Les Vacances de M. Hulot
Rolita de Jacques Tati
Informoj
Sekso vira
Nacieco Francio
vdr
Monsieur Hulot.

Sinjoro Hulot (france: Monsieur Hulot) estas fikcia kina persono kreita kaj interpretita de Jacques Tati, unuafoje en la filmo Les Vacances de M. Hulot aperinta en 1953.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiom lia karakteriza alpaŝo, kiom liaj eterna pluvmantelo, pipo kaj ĉapelo, lia neadapto al la socio faras el li kortuŝan personon.

Sinjoro Hulot estas persono transirinta el kino muta al mondo parolanta. Li kunpuŝiĝas kun teĥnologio, kun senpersona mondo plena de aĵoj. Jacques Tati uzis liajn mimo-kapablojn por konfronti lin kun misfunkcioj, ritoj kaj ridindeco de ŝanĝiĝanta mondo.

Jen kion Jacques Tati diras pri li: «Tiam mi ekhavis la ideon prezenti Sinjoron Hulot, tute sendependan personon, absolute malavaran, kies nepripenso, lia ĉefa difekto, faras el li neadaptiton al nia funkcia epoko.»

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Inspiro[redakti | redakti fonton]

Sinjoro Hulot estas la posteulo de grandaj komikuloj kiel Max Linder, Charlie Chaplin, Harold Lloyd, Buster Keaton, ktp.

Por krei tian personon, Jacques Tati inspiriĝis el sia najbaro arĥitekto, la avo de Nicolas Hulot[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nicolas Hulot pretendas al tiu parenceco: «mia avo estis arĥitekto de la domo, kie loĝis Jacques Tati. Ĉiufoje kiam ekestis problemo, la pordistino diris al li: «Necesas alvoki Sinjoron Hulot!» Tio revenis kiel leitmotivo. Ŝajnas ke mia avo havis apartan silueton, kiu markis Jacques Tati. Tial, kiam li kreis sian faman personon, li memoris la nomon kaj petis permeson uzi ĝin.» L'express de la 7-a de februaro 2005 Arkivigite je 2007-05-21 per la retarkivo Wayback Machine.