Sinjoro Tadeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frontpaĝo de la unua eldono
Fungokolektado - ilustraĵo al la Libro tria de Sinjoro Tadeo. Pentris Franciszek Kostrzewski en 1860
Ĉaso - ilustraĵo al la Libro kvara de Sinjoro Tadeo. Pentris Franciszek Kostrzewski en 1886

Sinjoro Tadeo aŭ lasta armita posedopreno en Litvo. Nobelara historio de la jaroj 1811 kaj 1812 en dekdu libroj verse (pole: Pan Tadeusz czyli ostatni zajazd na Litwie. Historia szlachecka z roku 1811 i 1812 we dwunastu księgach wierszem) estas pola nacia eposo de Adam Mickiewicz skribita en la jaroj 1832-1834 en Parizo. Ĝi konsistas el dekdu libroj skribitaj per 13-silabaj versoj.

La libron tradukis al Esperanto Antoni Grabowski en 1918 "Elektinte unu el la plej karakterizaj pecoj de la pola literaturo, li liveras al ni mirindan ĉefverkon. Traduki ĉi tiun dekmilversan poemon estis titana laboro. G. povis liveri fidelan tradukon de l' originalo, ĝin sekvante preskaŭ laŭverse." [1]

Rakonto

Priskribitaj eventoj daŭras kvin tagojn en 1811 kaj unu tagon en 1812. Tiama Respubliko de Ambaŭ Nacioj, Pola-Litova ŝtato estas dispartigita inter tri regnoj: Rusia imperio, Prusio kaj Aŭstrio. Pollando malaperis en politikaj mapoj de Eŭropo, malgraŭ ke en 1807 Napoleono en prusia parto kreis Varsovian Dukejon.

La eventoj de la libro okazas en rusia parto de disigita lando, en Litvo, en vilaĝo Soplicovo. Pan Tadeusz temas pri du nobelaraj familioj - Soplica kaj Horeŝko, kaj pri amo de du gejunuloj el ambaŭ familioj - titola persono Tadeo Soplica kaj Zosia el Horeŝkoj. La flanka temo estas ribelo de nobelaro kontraŭ rusaj okupantoj (Mickiewicz skribis sian eposon en ekzilo en Parizo, do cara cenzuro lin ne atingis; malgraŭ tio, la libro estis en la imperio malpermesita).

Roluloj

Nobelaro estas kolektiva rolulo. Ĉefaj roluloj estas:

  • Jacek Soplica (Pastro Vermo) - patro de Tadeo Soplica, murdinto de Tablestro Horeŝko, kaŝita sub monaka sutano planas ribelon kontraŭ moskvuloj
  • Tadeo Soplica - titola rolulo, 20-jaraĝa junulo, filo de Jacek
  • Zosia - enamiĝinta en Tadeo, filino de Ewa Horeŝko
  • juĝisto Soplica - mastro de Soplicovo, frato de Jacek, eminenta patrioto
  • Telimena - zorgantino de Zosia, loĝantino de Peterburgo
  • Grafo - parenco de Horeŝkoj, laborema proprietulo de kastelo pro kiu li kverelas kun Soplicoj
  • Gervazo - ŝlosisto de Soplicoj kaj iama servanto de Tablestro
  • Protazo - pedelo de Soplicovo
  • Jankjel - havanto de du tavernoj, homo tre ŝatata kaj estimata de proksima nobelaro, eminenta patrioto: pli polo ol judo, granda artisto kaj majstro de cimbala ludo
  • Vojski, Rejento, Asesoro - tipaj malnovpolaj nobeloj, amikoj de la juĝisto
  • nobelaro de Dobrzyn - loĝantaro de nobeletejo

La libroj

  • Antaŭparolo
  • Libro unua - Mastrumado
  • Libro dua - Kastelo
  • Libro tria - Koketado
  • Libro kvara - Diplomatiko kaj ĉaso
  • Libro kvina - Kverelo
  • Libro sesa - Nobeletejo
  • Libro sepa - Interkonsilo
  • Libro oka - Invado
  • Libro naŭa - Batalo
  • Libro deka - Emigracio. Jacek
  • Libro dekunua - Jaro 1812
  • Libro dekdua - Ni amu nin
  • Eksplikoj de poeto
  • Epilogo

Libro dektria

Krom dekdu libroj de Mickiewicz, estis ankaŭ skribita la dektria libro - ĝi estas pornografia parodio de la epopeo. Kiel aŭtoro ofte estas opiniata Aleksander Fredro sed pli probable verkis ĝin Włodzimierz Zagórski (1834-1902). La libro enhavas skribstilon de Mickiewicz, sed estas plena da fivortoj. Ĝi priskribas nokton post geedziĝa ceremonio de Tadeo kaj Zosia.

Tradukoj en aliaj lingvoj

Filmaj adaptoj

La unua filma adapto estis kreita en la jaro 1928.

En 1999 Andrzej Wajda reĝisoris la filmon Pan Tadeusz kiu atingis grandan sukceson en Pollando.

Ligiloj

Notoj

  1. Laŭ EdE: N. K., „L. I.“, 1914-20, p: 341.