Pan Tau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sinjoro Tau)
Pan Tau
televida serio
Originala titolo Pan Tau
Originala lingvo ĉeĥa lingvo
Origina lando Ĉeĥoslovakio, Germanio, Aŭstrio, Italio
Ĝenro porinfana televida serio, familia televida serio, aventura televida serio, comedy television series, fantasta televida serio
Reĝisoro Jindřich Polák
Aktoroj Otto Šimánek • Václav Štekl • František Filipovský • Oldřich LipskýJiří Sovák • Josef Beyvl • Slávka Budínová • Jiřina Bohdalová • Jan Vyčítal • Dagmar Jelínková • Vladimír Hlavatý • Miroslav Homola • Milena Dvorská • Jan Werich • Věra Tichánková • Věra Ferbasová • Jan Skopeček • Jiří Lír • Mirko Musil • Miloš Vavruška • Jiří Bruder • Stanislav Fišer • Milan Neděla • Filip Renč • Karel Effa • Luděk Kopřiva • Zdeněk Kryzánek • Jan Pohan • Karel Augusta • Josef Bek • Svatopluk Beneš • Josef Bláha • Mahulena Bočanová • Jana BrejchováVlastimil Brodský • Gustav Bubník • Zdeněk Dítě • Josef Dvořák • Nelly Gaierová • František Hanus • Vlastimil Hašek • Josef Hlinomaz • Michael Hofbauer • Karel Höger • Vladimír Hrabánek • Vladimír Hrubý • Jiří Hrzán • František Husák • Antonín Jedlička • Eugen Jegorov • Ilona Jirotková • Julie Jurištová • Josef Kemr • Jiří Kodet • Miloš Kopecký • Lubomír Kostelka • Václav Kotva • František Kovářík • Jiří Lábus • Pavel Landovský • Jan Libíček • Lubomír Lipský • Václav Lohniský • Jaroslav Mareš • Karel Mareš • Zdeněk Martínek • Viktor Maurer • Vladimír Menšík • Miroslav Moravec • Jaroslav Moučka • Luděk Munzar • Oldřich Musil • Petr Nárožný • Václav Neckář • Miloš Nesvadba • Ivo Niederle • Vít Olmer • Zuzana Ondrouchová • Dagmar Patrasová • František Peterka • Jindřich Polák • Petr Pospíchal • Ladislav Potměšil • Milan Riehs • Marie Rosůlková • Helena RůžičkováRaoul Schránil • Petr Skarke • Josef Somr • Zdeněk Srstka • Elena Strupková • Leoš Suchařípa • Bohumil Šmída • Barbora Štěpánová • Jaroslav Štercl • Lenka Termerová • Jaroslav Tomsa • Václav Trégl • Ivana Trump • Milivoj Uzelac • Jiří Vala • Oldřich Velen • Robert Vrchota • Václav Vydra • Jitka Zelenohorská • Stanislava Coufalová • Jaroslav Čejka • Hana Čížková • Eduard Dubský • Karel Engel • Zdena Hadrbolcová • Stanislav Hájek • Zdeněk Hess • Jana Hlaváčová • Milena Zahrynowská • Ladislav Županič • Jarmila Smejkalová • Hana Heřmánková • Lorna Vančurová • Václav Postránecký • Petr Čepek • Ljuba Krbová • Bedřich Šetena • Otakar Rademacher • Vlastimil Fišar • Vlasta Jelínková • Josef Střecha • Ludmila Zábršová-Molínová • Pavel Stránský • Rudolf Vodrážka • Jan Kuželka • Otto Budín • Radka Dulíková • Ivo Gübel • Karel Pavlík • Ema Skálová • Vladimír Stach • Jan Víšek • Stanislav Vyskočil • Jiří Vondráček • Eva Asterová • Karel Bélohradsky • Karel Hábl • Zdeněk Hodr • Martin Kravka • Ladislav Krečmer • František Kropáček • Bohumil Křížek • Steve Lichtag • Magda Maděrová • Jindřich Narenta • Arnošt Navrátil • Ladislav Navrátil • Miloslav Novák • Milan Rybák • Jana Sedlmajerová • Eliska Sirova • Břetislav Slováček • Magdalena Šebestová • Jan Krafka • Marcela Nohýnková • Jaroslav Cmíral • Jiří Chmelař • Vladimír Pospíšil • Tomáš Vacek • Vítězslav Černý • Antonín Soukup • Rudolf Kalina • Jiří Klenot • Jan Cmíral • Stanislav Litera • David Schneider • Q101080493 • Ilona Kubásková • Štěpán Bulejko • Jiří Hein • Q101113066 • Jaroslav Klenot • Eva Lorenzová • Bohumil Koška • Vít Pešina • Jindřich Sejk • Ludvík Wolf • Karel Vítek • Josefa Pechlátová • Alois Vachek • Q101787191 • Karel Polišenský • Béda Lak • Q104853742 • Jaroslav Toms • Karel Meister • Eliska Velímská
Muziko de Jaromír Vomáčka
Amplekso
Sezonoj 3
Epizodoj 34
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Elsendita 13 dec. 1970 – 4 feb. 1979
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Pan Tau (pron. Taŭ; »Pan Tau« estas ĉeĥlingva, signifas »s-ro Taŭ«) estas la ĉefpersono de la samnoma porinfana televidserio kiun kreis la televidstacioj »WDR« (Germanio) kaj »ČST« (Ĉeĥio) kune kun la famega ĉeĥa filmentrepreno Barrandov en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Pan Taŭ mem estas ĉiam afabla, klasike eleganta sinjoro. Li portas krom la klasikstilan vestaĵon (kun blanka dianto en la refaldaĵo) rigidan rondĉapelon kaj ombrelon. Kaj: s-ro Taŭ kapablas magii. Per specialaj manmovoj je la ĉapelo li malaperigas kaj aperigas aĵojn, sin malgrandigas al pupo aŭ regrandigas. Dum la unuaj 26 epizodoj li ne parolas sed per pantomime-dancistaj agoj komunikas. Li ĉefe kun la infanoj komunikas, sed ne al la gepatroj; li sin forkaŝas aŭ transformiĝas al tiu malgranda pupo. Do, la infana revo de forta, afabla, protektema nevidebla amiko, speciale de la »malfortaj« infanoj.

Kaj en la televidserio rsp. filmoj kaj en la libro oni klare indikas ke s-ro Taŭ estas internacia fenomeno, ke lin scias la infanoj (sed ne la plenkreskuloj) ĉie en la mondo, lin nomas per diversaj kromnomoj. Tiuj nomoj havas principe la sencon ke li ilin konsolas, ĉiuj nomoj iel signifas »la sinjoro kiu venas kiam oni sentas malĝojon«.

La ĉeĥa aktoro Otto Šimánek korpigis la s-ron Taŭ. En la dua epizodara oni enkondukis la personon Alfons, duoblulo de Pan Taŭ, kaj ankaŭ lin Otto Šimánek korpigis. Alfons kapablis paroli.

Pan Taŭ estas kreaĵo de la bonega aŭtora teamo Ota Hofman kaj Jindřich Polák (kiuj kreis multajn pliajn bonegajn seriojn). Pri Pan Taŭ inter 1969 kaj 1978 estiĝis 33 epizodoj. Post fino de la serio aperis 1988 kineja filmo: »Pan Taŭ - La filmo« La lasta apero okazis 1990, en muzikfilmaĵo por la germanlingva ŝlagro »Du bist überall« (»Vi estas ĉie ajn«) de la germana popularkantistino Nena, oni en Prago filmis. 1992 la aktoro Otto Šimánek mortis en Prago.

La serio estas tre ĉarme farita kaj ricevis multajn premiojn:

  • 1970 – Nacia festivalo de porinfanaj filmoj, Gotvaldovo
  • 1970 – Internacia festivalo de porinfanaj kaj porjunulaj filmoj, Venecio
  • 1971 – Internacia televido-festivalo, Montekarlo
  • 1974 – premio Bambi
  • 1976 – Adolf-Grimme-premio

Filmo[redakti | redakti fonton]

  • Pan Taŭ – La filmo (Pan Tau – Der Film, 1988)

Televido[redakti | redakti fonton]

  • Pan Taŭ vojaĝas (okcidentgermane [FRG] Pan Tau auf Reisen; orientgermane [GDR]: Die Abenteuer des Herrn Tau/Herr Tau reist um die Welt/Herr Tau wird gesucht) (1969 – 1978)
  • Pan Taŭ – Alarmo en la nuboj (FRG: Pan Tau – Alarm in den Wolken; GDR: Herr Tau in den Wolken) (1978)

La seriaj epizodoj[redakti | redakti fonton]

1-a epizodaro (1966):

  1. Aperas Pan Taŭ (Pan Tau tritt auf)
  2. Pan Taŭ kaj la tiklaĵo (Pan Tau und die schöne Bescherung)
  3. Pan Taŭ en neĝo (Pan Tau im Schnee)
  4. Pan Taŭ kaj la longa dimanĉo (Pan Tau und der lange Sonntag)
  5. Pan Taŭ en lernejo (Pan Tau geht in die Schule)
  6. Pan Taŭ kaj nura akvo (Pan Tau und lauter Wasser)
  7. Pan Taŭ kaj Klaŭdia en kastelo (Pan Tau und Claudia im Schloß)
  8. Pan Taŭ la valizon pretigas (Pan Pau packt die Koffer)
  9. Pan Taŭ vojaĝas (Pan Tau geht auf Reisen)
  10. Pan Taŭ kaj la cirko (Pan Tau und die Zirkuswelt)
  11. Pan Taŭ uzas taksion (Pan Tau fährt Taxi)
  12. Serĉata: Pan Taŭ (Pan Tau wird gesucht)
  13. Reaperas Pan Taŭ (Pan Tau ist wieder da)

13-pluso [»kiel kreiĝis ...«] Magias Pan Taŭ (Pan Tau zaubert)

2a epizodaro (1975):

  1. Pan Taŭ surteriĝumas (Pan Tau macht eine Bauchlandung)
  2. Pan Taŭ kaj Robinson (Pan Tau und Robinson)
  3. Pan Taŭ en balono (Pan Tau im Ballon)
  4. Pan Taŭ kaj la kaprohundo (Pan Tau und der Ziegenhund)
  5. Pan Taŭ kaj la parencoj (Pan Tau und die Verwandten)
  6. Pan Taŭ kazeumas (Pan Tau macht Quark)
  7. Esploroj pri Pan Taŭ (Pan Tau wird untersucht)
  8. Pan Taŭ kaj iom da sunbrilado (Pan Tau und vereinzelt Sonnenschein)
  9. Pan Taŭ ume dancas (Pan Tau tanzt aus der Reihe)
  10. Pan Taŭ kaj la rano-ĉaso (Pan Tau und die Jagd auf den Frosch)
  11. Pan Taŭ kaj la domaĝo (Pan Tau und der Blechschaden)
  12. Pan Taŭ transkonstruas (Pan Tau baut um)
  13. Fortranslokiĝis Pan Taŭ (Pan Tau unbekannt verzogen)

3a epizodaro (1978):

  1. Alarmo en la nuboj (Alarm in den Wolken)
  2. Elefantojĉaso (Elefantenjagd)
  3. Nekapteble (Das ist nicht zu fassen)
  4. Magii malfacilas (Zaubern ist nicht leicht)
  5. Baldaŭ tion, baldaŭ alian (Rein in die Kartoffeln, raus aus den Kartoffeln)
  6. La ĉapelo interŝanĝigita (Die vertauschte Melone)
  7. Ĝis revido, Pan Taŭ (Auf Wiedersehen, Pan Tau)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ota Hofman: Pan Tau. Deutsch von Ivana Meinel und Margrit Ferch. Patmos, Düsseldorf 1994, 287 S., ISBN 3-491-37289-5 (germanlingve)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]