Sinmasturbado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vira sinmasturbado

Kvankam, laŭ la Fundamento de Esperanto, la esprimo masturbi sin signifas nur masturbi sin mem, en la praktiko masturbado (de alia persono) kaj sinmasturbado estas tute aliaj faroj kaj situacioj (nur parte kompareblaj kun mortigo kaj sinmortigo). Temas entute pri apartaj manieroj seksumi.

Pruvas tion la fakto, ke por masturbi sin kaj melki sin (pli komun-uza) ni disponas ankaŭ la sinonimon onani, retroderivitan el onanismo.

Laŭ kelkaj studoj, la plejmulto de la homoj sin masturbas, precipe dum relativa junaĝo. Tamen, en multaj socioj ekzistas tabuo pri ĝi.

Ina sinmasturbado

Unu maniero estas fingrumi sin, t.e. meti fingron en la vulvonpiĉon kaj umi per ĝi. Oni povas uzi ankaŭ objektojn, ekzemple lanan ŝtrumpeton, frukton, gadmesonvibrilon.

Vira sinmasturbado

Unu maniero estas preni la penisonkacon per la mano, kvazaŭ formante tubon per la fingroj, kaj poste movi la manon tiel ke, ekzemple, la prepucio alterne nudiĝas kaj kaŝiĝas, ĝis ejakulo.

Ĉar la kacpinto aŭ balano povas pensigi pri (senhara) kapo, kaj ĉar oni uzas kvin fingrojn, en la hispana oni ŝerce povas nomi ĉi manieron eksciti sin "cinco contra uno", "cinco contra el calvo" (resp. "kvin kontraŭ unu", "kvin kontraŭ la kalvulo"); en esperanto oni povus diri "kvin kontraŭ Kalocsay". Simile, en la angla oni diras "beat the bishop" ("bati la episkopon"), en la rusa "гонять лысого" ("peladi la senharulon").

Vidi ankaŭ

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligiloj

greke http://www.afraidtoask.com/masturbate/History.htm Historio de Sinmasturbado angle