Sinn Féin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sinn Féin (irlandlingve, Ni Mem, elparolata "ŝin feen") estis irlanda politika partio fondita en 1905 far Arthur Griffith. Post la Paska Ribelo de 1916 evoluis Sinn Féin al nedisputebla centro de movado por la sendependiĝo de la insulo (for de Britio) kaj nacia memdifino. La partio havis striktajn ligojn al Irlanda Respublika Armeo (IRA), kio kaŭzis fortajn disputojn kaj kondukis al fondo de la plej grandaj hodiaŭaj popolpartioj Fianna Fáil kaj Fine Gael. Post la dua mondmilito la partio ŝajnis morta, sed la malakordoj en Nord-Irlando ekde 1967 (Historio de Nord-Irlando) refortigis la respublikanajn organizaĵojn kaj ebligis trovi novan politikan celon. Ekde tiam Sinn Féin estis la plej forta irlanda-katolika partio en Nord-Irlando.

La ĉefo de Sinn Féin estas Gerry Adams, kaj la 2 membroj de la partio kiu gajnis seĝojn en la [[Eŭropa Parlamento estas Bairbre de Brún, eksa ministro pri sano en Nord-Irlando kaj Mary Lou McDonald]].

Konataj politikistoj

Vidu

retpaĝo


Eksteraj ligiloj

greke http://www.fiannafail.ie greke http://www.workers-party.org greke http://www.ark.ac.uk/elections/h1918.htm