Sint-Lievens-Houtem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la municipoj en la provinco
MnpSint-Lievens-HoutemLocation.png
Bazaj informoj
provinco: Orienta Flandrio
geografia situo: 50°55’N; 3°51’E Mapo
areo: 26,66 km²
enloĝantoj: 9.868 (2011-01-01)
loĝdenso: 370 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 9520

Sint-Lievens-Houtem (nederlande:[SINT-LIfens-HOŬtem]) estas municipo en Belgio.

Ekde 1977, la municipoj Bavegem, Letterhoutem, Vlierzele kaj Zonnegem apartenas al Sint-Lievens_Houtem.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis en 976 dividita en du partojn. Unu parto estis regata de la "Sint-Baafs"-abatejo de Gento, la alia apartenis al la lando de Aalst (Alosto) kun sia propra juĝejo.

En la mezepokoj, la vilaĝo havis gravajn pilgrimadon kaj jaran bazaron.

La pilgrimado de "Sint-Lievens" okazis dum la lundo post Pasko kaj rememorigis la transdonadon de la relikvoj de "Sint-Lievens" de la vilaĝo al la "Sint-Baafs"-abatejo. Karlo la kvina aboliciis la pilgrimadon.