Sintaksonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nocio sintaksonomio estas uzato en biologio por la klasifiko de biocenozoj. Sub sintaksonomio ( angle : syntaxonomy ; syn = kune, taxon = grupo, syntaxon = komunumo ) oni komprenas kaj la klasifikan sistemon kaj la metodon kiu estas la bazo de la klasifiko. Je la bazo estas la sintaksono ( angle : syntaxon ). Tiuj nocioj similas taksonomion kaj taksonon en biologio, nome en sistematiko.

Tiele en fitosociologio la sintaksonomio estas klasifika sistemo por la fitocenozoj. Tiu klasifika sistemo estas konceptita far la Franca-Svisa Skolo, kiu estas plejofte sekvita en Okcidenta Eŭropo.

En la sintaksonomio de plantakomunumoj oni distingas kvin rangojn aŭ sintaksonojn. La baza unuo estas la plantosocio kiu similas specion en la taksonomio. Plantosocioj estas grupigataj en aliancojn, poste en ordojn kaj finfine en klasojn.

Sub la rango oni kelkfoje loke distingas plurajn subsociojn.

Nomenklaturo[redakti | redakti fonton]

La nomdonado de sintaksonoj laŭiras tiun de la taksonoj, do ĉiu rango ricevas specifan normigitan finaĵon.

Rango Finaĵo Ekzemplo
Klaso -etea Alnetea ( Alnomarĉarbaroj )
Ordo -etalia Alnetalia ( Alnomarĉarbaroj-ordo )
Alianco -ion Alnion ( Alno-alianco )
Socio -etum Carici elongatae-Alnetum ( Mezotrofa Alnomarĉarbaro )
Sub-socio -etosum Fraxino-Ulmetum alnetosum ( Alnoriĉa Fraksen-Ulmarbaro )

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]