Sintezilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sintetizilo)

Sintezilo (slange sinto) estas elektronika muzika instrumento destinita por produkti artefarite kreitan sonon, uzante teknikojn kiel adician, subtrahan, frekvencomodulan, fizikmodelan sintezadon, aŭ fazmoduladon por krei sonojn.

Sinteziloj kreas sonojn per rekta manipulado de elektraj kurentoj (kiel ĉe analogaj sinteziloj), matematika manipulado de diskretaj valoroj uzante komputilojn (kiel ĉe programsinteziloj), aŭ per kombino de ambaŭ metodoj. En la fina stadio de sintezado, elektraj kurentoj estas uzataj por kaŭzi vibrojn en la diafragmoj de laŭtparoliloj, kapaŭskultiloj, ktp. Tiu ĉi sintezita sono kontrastas kun registrita natura sono, ĉe kiu la mekanika energio de sonondo estas transformita en signalon, kiu poste retransformiĝas en mekanikan energion dum aŭdigado (kvankam samplado signife malklarigas tiun ĉi distingon).

La termino "parolsintezilo" estas ankaŭ uzata en elektronika parolteknologio, ofte ligite kun voĉsinteziloj.

Sinteziloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]