Sintezo de la greka filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oni vidu ankaŭ la sintezitan artikolon Helena filozofio.

Partenono en Ateno, simbolo de la serena spirito de la greka klasika filozofio.

La greka filozofio reprezentas, en la medio de la historio de la okcidenta filozofio, la unuan momenton de la evoluiĝo de la filozofia pensado. Vidpunkte de la kronologio, oni identigas tiun fazon kun la periodo etenda de la 7-a jarcento a. K. al la fermo de la Akademio de Ateno, okazinta en 529 p. K. pro la edikto de Justiniano la 1-a.

La problemoj de la greka filozofio[redakti | redakti fonton]

En la vastega kampo de la greka filozofio estis diskute kaj ekzamene emerĝinta, kun diversaj rezultoj, la jena problemaro:

  • la ontologio, nome la difino de la elementa principo al kiu eblas rekonduki la originon kaj konservadon de la tuta realo.
  • la gnozeologio, nome la difino de la validaj kriterioj kaj de limoj de kogno, precipe rilate la problemon de la vero.
  • la etiko, nome la kritika esploro de la homa konduto, celanta malkovri la plejbonan kaj plej saĝan normaron laŭ kiu la homo devas aŭ povas konduti.

Kompreneble, tiuj ampleksaj problemoj ne solas: la grekaj filozofoj interesiĝis ankaŭ pri alio: iuj pensuloj fakte direktis sian atenton al la kosmologio, epistemologio, matematiko ktp: ĉiukaze eblas objektive opinii ke la tri menciitaj supre fakte lumas ankaŭ al la ceteraj.

Historio de la greka filozofio[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi sekcio oni intencas apenaŭ skizi, laŭ historia-filozofia optiko, la precipajn fluojn kaj evoluojn de la greka filozofio. Por listo pli detala pri la multaj protagonistoj de tiuj pensfluoj, oni reiru al la voĉoj antikva filozofio, helena filozofio kaj historio de filozofio.

Arkaika greka pensado[redakti | redakti fonton]

Tradicie, oni reirigas la originon de la tuta okcidenta filozofio al greka arkaika pensado, kaj aparte al serio da modifoj tipe historia, ekonomia-politika, kiuj, kiel instruas fakuloj pri la greka filozofio[1] kiuj enkondukis ĉirkaŭ la 7-a jarcenton a. K. al progresiva desanktigo de la antikva kosmologio kaj teogonio de Homero kaj Heziodo. Samtempe tamen malfacilas distingi la novan saĝulan pensadon el religieco malplej malkaŝita kiu sin esprimas en la formoj de la Orfeismaj Misteroj kaj Eleŭzisaj Misteroj. [2]

Unuflanke, tial, energie altrudiĝas bezono de pli aŭtonoma pensado, iuaspekte scienca ĉar bazita sur principoj respektantaj la naturajn fenomenojn: tiu postulo puŝas la unuajn pensulojn, [3] Aparte tiujn de la tieldirita Skolo de Mileto ekde Taleso, ili metis en la centron la problemon pri la “Arkeo”: kiu estas la unua elemento el kiu ĉiuj aliaj descendas havante en ĝi la originon? Kaj kiuj estas la leĝoj reguligantaj la rilatojn inter la unuaj elementoj? Taleso identigos tian unuan principon kun la akvo, Anaksimandro kun la Apeiron (‘senlimo’), [4] Anaksimeno kun la aero, kaj aliaj pensuloj, sekve, proponos diversajn hipotezojn tiucele.

Substrekendaj, en tiu pensuloj, ne estas la konkludoj atingitaj sed la klopodon alfronti la problemon pri la origino kaj pri la senco de la realo sen rifuĝa turniĝo al eksplikoj liveritaj de la mitoj aŭ al tradicioj; unuafojon la senpera kontrolo pri la naturo kaj la racia kapablo de la homo estas konsideritaj en ĝiaj aŭtonomio kaj supereco.

Pitagoro

Aliflanke, en la greka arkaika pensado, krom la supremenciitaj problemoj prezentiĝis al la iliaj medito la bezono repripensi la rilatojn kun la dieco kaj aliri la problemojn specifajn de la etiko koncernantajn la manieron per kiu la homo reguligas sian ekziston kaj la rilatojn kun la ”poliso”, la urbo-ŝtato kie iompostiome la basileus (greke: Βασιλεύς = reĝo) estadis anstataŭata de reĝimoj egalismaj kun leĝoj konceptitaj kiel reflekso de la natura ordo de la universo.[5] Tiu bezono, kiu trovas sian respondon en la maksimoj de la sep saĝuloj (reale dudeko da personoj kiu nur hazarde korespondis inter si, kaj kiuj allasis serion da lapidaraj diroj temspecife etikaj), plimalfrue albordiĝos en la formulkolektoj de la sofistiko kaj de la sokrata kaj postsokrata filozofioj, fariĝante unu el la plej gravaj pensfluoj de la greka filozofio.

En la unua fazo la ontologia kaj kosmologia aspektoj estas tiuj privilegiitaj; la filozofia pripensado de Pitagoro, rilate tion, alfaciĝas kiel grava evoluo ĉar unua provo priskribi la realon laŭ la kriterio de la Neceso, nome pere de matematikaj leĝoj. Temas pri mensa aliro kiu sin proponas esplori la interligojn de la nevidebla Harmonio, taksata fundamento de la universo; aliro rezervita al malmultaj inicitoj pro la sankta karaktero atribuita al la doktrino.[6] La Nombro fakte ĉe Pitagoro konsideriĝas kiel la origino de la saĝo, kaj la Unuo al kiu li aludas ne estas simpla cifero kiel la aliaj, sed simbola kaj supera entaĵo, la origina elemento el kiu ĉiu cetera realaĵo alekzistiĝas kaj povas esti deduktita, laŭ rigida matematika-geometria kunĉeniĝo, kie tamen, la elemento kvalita kaj kontempla pli influas ol tiu kvanta. Iuj aspektoj de la filozofio de Pitagoro, aparte la kosmologia mistikema enhavo, trovos poste kromajn disvolvojn en la pensado de Platono.

La ento laŭ Parmenido: sena je malperfektetaĵoj kaj identa en ĉiuj ĝiaj eroj kiel la sfero

Al provo esplori pri la dieca kaj nesensebla aspekto de la naturo alflankiĝas la laboro de aliaj filozofoj engaĝiĝantaj liveri la priontologian esploron, koncerne la originajn elementojn, el la enkrustoj de religiecaj tradicioj. Pri kritiko rilate tiujn lastajn, direktita aparte kontraŭ ties antropomorfismo sin igas informisto Ksenofono, kies penso anticipas la plej gravan disvolvon de la greka ontologio, reprezentita de la Elaja skolo iniciatita de Parmenido. Tiu ĉi ekpolemikas kontraŭ la unuaj filozofoj, kiuj postulis plurecon de la originaj elementoj kiel fonton kaj kaŭzon de la fenomeno ŝanĝiĝo, kaj kontraŭ Heraklito kiu difinis la realon kiel produkton de senĉesa ŝanĝiĝo, submetita al la leĝo de la kontraŭoj, akcentante la multoblon kaj la kontraŭdirojn kiel faktan datumon kaj ne kiel erarojn de la penso.[7] La filozofoj de Elajo pripensas ke la Esto estas unusola kaj ke la impresoj de la sensa sistemo ne kapablas nin konduki al la scio: nur la penso kapabla sin liberigi el la sensa sperto povas adresiĝi kun sukceso al la Vero de la esto: vero distingiĝanta el opinio en radikala ontologia diferenco rilate la fenomenan realon.

Tiu permanida pozicio, kiu postsigniĝas per la influo de Pitagoro, havos grandan rimarkindecon en la sekvaj disvolvoj de la filozofio. Jam kun Empedoklo, tamen, la tezo de la unikeco de la Esto estas malplektita kaj metita al nova pridiskuto: li fakte proponas prefere plurisman tezon, unuigante la kvar elementojn kiel unikan radikon de ĉio kio estas, en du fundamenta movo-motoroj, la Amo kaj Malamo levitaj al unikaj kaŭzoj de la movo-fariĝo; Anaksagoro, sekve, redikigos eĉ pli la tezon de Empedoklo, inokulante en la filozofion panoramon kosman intelekton, difinitan Nous (Nùs), administrantan la kontinuan fariĝon rimedante per la nombra senfineco de simplaj elementoj, nomitaj homeomerioj.

Okazas nur kun la atomistoj Leŭkipo kaj Demokrito, tamen, ke la plurisma fiziko atingas siajn ekstremajn konsekvencojn: kun Demokrito, la Esto, kiun Parmenido teoriigis Unu kaj Simpla, dismembriĝis en la nombre senfina multoblo da atomoj, kiuj de la Esto konservas nur la individuecon, sed kiuj estas simplaj elementoj de iu kosmo konceptata materialisme, en kiu ĉiu celismo estas neimagebla.

Polemikante kun la tuta strukturo de la ontologia fluo de la antaŭsokrata filozofio, jen plurisma jen monisma, la sofistoj, aŭ la estaruloj de la sofistiko, turnas male siajn esplorojn al temoj strikte etikaj, aparte asertante la menscelecon individui universalajn valorojn komunajn al ĉiuj homoj.

Kaj ĝuste polemikante kontraŭ la sofistiko okazos ke la penso de Sokrato kaj la sinsekva greka filozofio serĉos universalan kaj objektivan fundamenton por la Homaj Valoroj kaj Scio.

La klasika epoko: Sokrato, Platono, Aristotelo[redakti | redakti fonton]

Sokrato ĉe la fonto

Kun la atenano Sokrato (469 a.K-399 a.K.) la greka filozofio plenumis grandan kvalitan salton fariĝante esploro decide encentrita sur la homo kaj sur la neceso de vero universala. La esploro de Sokrato, kiu iuaspekte kunligiĝas kun la Sofistiko, tamen adresiĝas en la direkton kunligi la deziron de scio kun la problemo de la etiko, vidpunkte de iu moralo objektiva kaj universala. Polemikante kontraŭ la sofistikoj, Sokrato rifuzas ilian relativismon etikan (Protagoro) kaj neniismon (Gorgio), jen en la medio morala jen en la medio gnozeologia; laŭ li, la vera saĝulo konsiderindas tiu kiu, startinte el la evidenta agnosko de sia nescio, igas sin mem objekto de sia problemo.

Saĝulo estas kiu esploras, kiu scias antaŭmeti al si demandojn kaj ilin eksciti en aliaj homojn. La sokrata dubo ne instigas, tial, al la skeptikismo, sed celas al la vero absolute senprofite: Sokrato ĝin serĉis ne fore de si mem, sed en la interno de sia esto, kiun li nomis demono (δαίμων, dàimon) signifanta ankaŭ temperamenton, dispozicion, emon. La filozofio estas, do, laŭ li, esence verko majeŭtika nome tekniko kiu, propra de akuŝistino por naskigi homojn, alproprigita de la sokrata metodo naskigas en ili la universalan veron.

Platono

Dum Sokrato tamen lasis sendeterminita kaj ĉirkaŭita de mistero la objekton de sia filozofia esploro kaj de sia konstanta serĉado (kvankam senhezite alvenante nedisigeble kunligi la bonon kun la scio: oni ne povas ne sekvi la bonon kiam oni ĝin konas), lia disĉiplo Platono (-427-347 a. K.) plipenetre antaŭeniris gradojn de abstrakto kaj difinis la “ideon” la vera objekto de la homa scio. Tiu ideo (hodiaŭ oni dirus “formo”) devintus solvi ne nur la problemon pri “kion scii” starigitan de Sokrato, sed ankaŭ la dikotomion stariĝintan inter Parmenido kaj Heraklito. La “ideo” havis fakte la trajtojn de la statikeco kaj nekorupteco de la parmenida Esto unuflanke, sed aliflanke akceptis en si ankaŭ la “fariĝon-ŝanĝiĝon” de Heraklito: tiel ekzemple blanko kaj nigro restas terminoj kontraŭstarantaj kaj multnombraj rilate la sensa percepto; tamen, okazas ke nur per akcepto de tiu malsameco de terminoj ke oni povas resuriri al iliaj fundamento kaj komuna denominatoro, nome la Ideo de Koloro.

La ideo, do, estas la origino (kaj fina celo) kaj de la scio kaj de la realo, ĉar ĝi estas la modelo, la ekzemplero, sur kiu estas modelitaj la realaĵoj, kaj pere de ĝi eblas ilin koni. La mensa procezo per kiu oni resuriras el la sensa multnombro al la inteligebla unueco estis nomita ĉe Platono “dialektiko" kiu konsistas en la filozofio mem, similigita al la amo, kaj sokrate interpretita kiel socia pripensado, disvolvita de la filozofo en la dialogo kun aliaj homoj; reale la dialogo havas funkcion pli ŝajnan ol realan, ĉar ĝi konsentas al la filozofo amendi sian esploron el eraroj ŝulditaj al la “ŝajnoj”, puŝite de la “erota” deziro pri scio. La ideo, do, staras en la kulmino de tiu procezo kaj superas (transcendas) la apartaĵojn relativajn kaj transirajn de la senseblaj objektoj kvankam ĝi estas ilia fundamento. Platono tiel provis solvi la problemon, ĉeestiĝintan en Parmenido, pri la naturo de la Esto. Parmenido estis dirinta ke nur la Esto estas, dum la ne-esto ne estas, sed trans tiu taŭtologio li ne precizigis pri “kio estas la esto”; tiel ke fakte ne eblis ĝin koni, kaj fine pri ĝi paroli.

Per la aranĝo de la mondo de la Ideoj Platono opiniis ke mem fine objektivigis la Eston, en kiu li identigis la ideojn mem, kiuj estis strukturitaj hierarkie, ekde minimumo al maksimumo de esto ĝis la plejsupera “Bono”. Ĝuste tiu hierarkio ebligas la scion, ĉar estas la komparo dialektika inter la diversaj realaĵoj, inter kio staras surkulmine (de la esto) kaj kio staras malsupre (de la ne-esto), la ebliganto de la scio.

Rilate, do, al Parmenido kiu konceptis la eston kaj la ne-eston kiel du disigitaĵojn, kontraŭajn kaj nekomunikeblajn, Platono koncedis laŭgradajn paŝaĵojn de la ne-esto al esto.

Tiupunkte alestiĝis dualismo inter la mondo de la ideoj (aŭ Hiperuranio) kaj realaj aĵoj: la nocio de la ideala mondo kiu en ni mortemaj estas nekonscia kaj duondormanta, revekiĝas fakte ĝuste pere de la sperto sensebla. La scio, tial, estas "anamnezo", rememoro: ni rekonas kion ni jam sciis sed forgesis. Tiu dualismo estis vivita de Platono alternsente, momente entuziasme momente pesimisme, pro tio ke ĝi trapenetras ne nur la scion-kognon sed ankaŭ la totalecon kaj la esencon de la homo tiun ĉi intime disŝirante, kaj ĝi estis ilustrita pere de efikaj kaj sugestaj mitoj (de la kaverno, de la durada ĉaro, de la Eros ktp.), kiuj proponas la ascendon aŭ revenon al la bono kaj vero. Ankaŭ al la politiko Platono proponis la objektivon de la perfekteco: la Ŝtato laŭ racio, teoriigita en la Respubliko, estu organizita surbaze de la divido laŭ sociaj klasoj, kopiantaj la konstituajn elementojn de la homa animo, nome racia, intelekta, sensavida. Platono krome allasis la rajtegalecon inter viro kaj virino. Fervora artisto kaj poeto en la esprimoarto, li tendencis tamen senvalorigi la arton, pro ĝia karaktero imite reprodukti la naturon, siavice jam imitanta la ideon.

Aristotelo

La rigida apartigo de la ideala mondo el la reala mondo, propra de Platono, malmulte plaĉis al ties disĉiplo Aristotelo -384-322 a. K., kiu opone al la platonaj teorioj enkampigis la imanenton de la universalaĵo kaj konsideris la realon sintezo de materio kaj formo (materio = aparta elemento; formo = universala elemento), en kontinua fariĝo kiu realiĝas en senĉesa transiro de la organismoj el la stato de ebleco al stato de realo. Nur Dio (tiu termino ne estas rekte uzata de Aristotelo), aŭ la unua motoro aŭ unua kaŭzo, kiu provokas kaj akompanas la fariĝon de ĉiuj estaĵoj, estas Esto tute realigita (do sen fariĝantaj aspektoj), kaj estas pro tio tute senmova (senfariĝema), sed altiras al si la elementojn ankoraŭ en ebleco-stato (kapablaj ricevi alistatiĝon). Laŭ Aristotelo, ĉiu realo havas en si mem, ne en la Hiperuranio, la kaŭzojn (entelekiajn) per kiuj tendencas esti farita tiele kaj ne alitiele. Li tial enkondukas la koncepton de substanco kiu tiakaze estas substrato kiu restas ĉiam identa al si mem kaj sendependa el siaj eksteraj apartaĵoj.

La nekoincidaĵoj kun Platono tamen, spite de ĝiaj gravecoj, ne marŝas sur radikala kontraŭo ĉar ankaŭ Aristotelo donis grandan valoron al la sistema pensado kaj la universalaj formoj kaj konceptis la Eston laŭ dinamika formo (kiel transiro el la eblecostato) anstataŭ state kontraŭstaranta al la ne-esto. Aristotelo proponas, finfine, malsaman solvon pri la sama problemo, nome kiel akordigi la diverĝojn inter Parmenido kaj Heraklito, inter la Esto kaj Fariĝo.

La etiko estis krome konceptita de Aristtelo sammaniere ol Sokrato kaj Platono, nome kiel esploro pri la virtoj, pri tiuj dispozicioj kiujn homo devas akiri por ke mem atingu la feliĉon. Li igis koincida la valoron kun la esto: kiom pli realaĵo realigas sian ekzistocelon tiom pli ĝi valoras. Al la homoj li konsilis la justan mezuron: nur uzante ekvilibron kaj prudenton persono povas fariĝi felica kaj harmonia. Sammaniere, la tri eblaj politikaj ŝatatformoj (monarkio, aristokratio kaj demokratio) evitu ekstremismon de siaj respektivaj degeneradoj: tiraneco, oligarkio kaj oklokratio.

Same kiel jam en Platono, krome, antaŭ en Aristotelo la scio ne devenas ekskluzive de la sperto. Ĝi implicas kooperadon de senseblo kaj intelekto, kaj ĝi faktiĝas laŭgrade, kulminante per la interveno de transcenda aganta intelekto, kiu abstraktas la intelekteblan formon el la senseblaj kaj provizoraj kvalitoj de la estaĵoj.

Distinta el la intelekto estas la Logiko kiu estas artikita pere de procezo dedukta kie tipa formo estas la silogismo.

Aliaj esencaj principoj de lia formala logiko (dirita ankaŭ logiko de la abstrakta penso) estas la Principo de identeco, kaj tiu de Principo de nekontraŭdiro. La graveco de Aristotelo por la filozofio okcidenta kuŝas ĝuste, inter aliaj meritoj, en lia logiko, al la fakto ke estis li per sia metodo kiu provizis la ilojn por fondi kaj ordigi la diversajn formojn de scio, kreante la premisojn kaj paradigmojn de specifaj lingvaĵoj uzataj ankoraŭ hodiaŭ en la sciencaj kampoj (certe, kun adaptiĝoj).

Helenisma periodo[redakti | redakti fonton]

Plursence inspiriĝinte ĉe antaŭaj filozofoj, sed aparte ĉe Sokrato en helenisma periodo almondiĝis multaj filozofiaj skoloj, kiuj havis ĉiuj komuna la centrecon de la temo pri la etiko, decide superrega, en tiuj pensuloj, kompare kun la temoj gnozeologiaj kaj ontologiaj alfrontitaj de Platono kaj Aristotelo. Kroma karakterizo de tiu fazo de la greka filozofio estas la konstitucio, modela sur la platona Akademio de Ateno kaj sur la Liceo de Aristotelo, de veraj kaj propraj skoloj kiel agregaj, evoluigaj kaj disvastigaj penscentroj. La precipaj estis:

Rilate la cinikan skolon, ĝi trajtiĝis per la konsidero pri la morala temo ne nur teorinivele, sed precipe kiel problemo eksplicite praktika. Personuloj de la cinika medio, inter kiuj menciindas Diogeno la Cinika grekdirita "hundo” (greke “κύων" el kiu la termino kynikos, ĝuste “cinika”), kaj Antisteno, ne nur teoriigis koncepton pri bono kiel simpla elimino de ĉiu sufero kaj kiel teniĝo de supera ena libero de unuopulo, sed igis sin konfesantaj tiun koncepton ankaŭ en ĉiutaga konduto, sin montrante publike vivantaj ekzemploj de tiu nova moralo (el tio floris granda kvanto da anedoktoj, kiel ekzemple tiu pri renkontiĝo inter Diogeno kaj Aleksandro la Granda, kie la filozofo malvigle petas rekte al la kondotiero: “formoviĝu ĉar vi min ombras!”.

Iuaspekte simila al la pensmaniero de cinikuloj estis ankaŭ la skeptikismo de Pirono kaj ties sekvuloj. La skeptikisma skolo, tamen, eltiris puŝon el la etika individuismo subtenata de la principo pli metafizike karakterizata, nome moto laŭ kiu nenio povas esti konata kun certeco, kaj la bono mem estas nekonebla; la unika ebla virto konsistas en la rezigno al ĉiu pasio, kaj teorie kaj praktike. La ataraksio (greke: Αταραξία), do, aŭ “senperturbeco”), estas la celo al kiu konformiĝu, laŭ Pirono, la vivo de homo.

Al tiuj prietikaj konsideroj, kiuj esence eliminis ĉiun eblon de moralo universe valida kaj fondita sur objektiva vidpunkto pri la morala bono, respondis Epikuro kaj ties skolo (difinita “la Ĝardeno”), kaj ankaŭ la diversaj stoikismaj matricoj. Rilate Epikuron, kies penso fondiĝas sur filozofio tute materialisma kaj atomisma de la naturo, li juĝas la filozofion mem kuracilo, pliprecize “kvarobla rimedo”, kapabla liberigi la homon el liaj ekzistencialaj timoj, kaj lin konduki al la libera esprimo de si mem kaj al la feliĉo. Laŭ Epikuro, tial, celo de la moralo konsistas ne en la atingo de la bono, sed en la atingo de la feliĉo; kaj tia feliĉo konsistas en la plezuro, kondiĉe ke oni komprenu, tamen, ke nur kelkaj plezuroj (inter kiuj la nutro, amikeco, modera sekseco) estas pervere necesaj kaj celindaj, dum ĉiuj ceteraj provokas reale perturbon kaj suferon.

Rilate, male, la stoikisman skolon, kiu disfranĝiĝis diversflue (Zenono el Kitiono, Panecio el Rodoso, Posidonio, Krisipo ktp) kaj kiu trovis egan disvastiĝon ankaŭ en la Romo imperia, fariĝante preskaŭ la oficiala filozofio, ĝi okupiĝis kaj pri logiko kaj pri fiziko, sed la plej elstara temo restis ĉiukaze la moralo. En la medio konceptanta la homon partoprenanta en la Logoso kiu unuigas ĉiujn estaĵojn, laŭ stoikuloj unuopulo, por ĝuste vivi, devas “al ĝi laŭlitere “homologiiĝi” (aŭ “sin fari egala al la “Logoso””), nome konduti ĉiam laŭ la racio kiu estas komuna al ĉiuj homoj. La apatio (greke: απάθεια = apátheia), propra de la stoikuloj, konsistas ne en la indiferenteco antaŭ la pasioj, sed en la kapablo akcepti ankaŭ la malbonon kaj la suferon kvazaŭ necesajn kaj celisme pozitivajn. Forta sento de devo kaj de morala rigoro altiri al tiu tipo de moralo precipe la regantajn klasojn de la Romia Imperio. Pri tio memorindas la teorioj kaj sinteno de Seneko.

Novplatonismo kaj finiĝo de la greka filozofiado[redakti | redakti fonton]

En la epoko de la Romia Imperio la helenisma kulturo kunfandiĝas kun tiu latina, kaj eĉ kontribuas, precipe pere de ties alportoj artaj kaj jursistemaj, ĝis veki ankaŭ en latinoj la estimon por la graveco de otium, nome de tiu ĉiutaga vivparto en kiu la plej riĉaj civitanoj povas kaj devas sin dediĉi al la kontentiĝoj kaj pripensado, anstataŭ al la politika aŭ labora engaĝiĝo.

Ne plu eblas, en la imperia epoko, identigi iun “grekan” filozofion malsaman ol tiun devenantan el ĝiaj disvolviĝoj en la latina medio; tamen, reale, ne plu estas aŭtonomaj kaj originalaj filozofiaj esploroj, sed nur ĉiam pli eklektikaj reellaboraĵoj de la antaŭaj teorioj, favorataj de la dimensio ĉiam pli kosmopolita de la sinteno de la romiaj civitanoj.

Plotino

En tiu kunteksto, en kiu pliviglas la influoj gnostika, kaj kelkaj repriellaboraĵoj de Aritotelismo, la precipaj novaĵoj estas reprezentataj tamen de la disvastiĝo de la kristana religio, kies radikiĝo plej emerĝas kun la imperia leĝiga edikto de 313; kaj de la “filozofia” pagana reago al tiu nova kulto: alfaciĝas al la filozofia panoramo elstaruloj de novplatonismo, inter kiuj Plotino, Porfirio, Ĝiambliko, Proklo.

Novplatonismo distingiĝas per elstara interpreto pri la penso de Platono, aparte rilate ĝiajn ontologiajn kaj kosmologiajn aspektojn, por ĝin revenigi, sekvante la mondvizion de Parmenido, al principo pli unueca kompare kun la Diado al kiu albordiĝis la lastaj platonaj dialogoj. [8] Laŭ la novplatona filozofio, la tuta universo fontas el unua principo difinebla Unuo; el ĝi, pere de vitala energio kaj tra internaj niveloj, diritaj hipostazoj, la kreado, kiu okazas per spirita emanado, etendiĝas ĝis la sensaj aĵoj, aŭ ĝis la materio formiĝanta kiel lumo disvastiĝanta kun la malproksimiĝo el sia fonto.

La homo partoprenas en tiu malproksimiĝo kaj materiiĝo kaj do estas en “peka stato”, el kiu devas kaj povas sin liberigi kaj elaĉeti laŭirante inverskure, pere de reveno al sia animo, diversajn gradojn de la kreado por reakiri la unuiĝon al ĉio (difinita kiel “animo de la mondo”, kaj al Nous dirita ankaŭ kosma-dieca intelekto. Tia akirita stato estas siavice kontemplado pri si mem kiu povas atingi per la spirita ekstazo la reunuiĝon kun la Unuo el kiu ĝi originas.

Facilas rimarkigi kiel tiu penso entenas en si mem diversajn elementojn de mistikismo: ĝi fakte havos grandan influon sur la plej elstaraj kristanaj mistikuloj de la Mezepoko, kaj daŭris ĝis la aristotelismo fariĝos la nova filozofia matrico anstatuante novplatonismon kaj platonismon.

Kun Aŭgusteno de Hipono kaj aliaj Patroj de la Eklezio la kristana religio disvastiĝas en ĉiuj sociaj niveloj, danke al konsento ĉiam pli kreskanta havigita ĉe la paganoj, kiuj decidas konvertiĝi al la Evangelio. Asimilante la paganan kulturon, intelektuloj kristanaj rifuzas la paganajn elementojn taksitajn neakordiĝeblajn kun la Evangelio. Ĉesas tiel, kun la edikto de Justiniano de 529 – kiu dekretas la definitivan fermon de la Akademio de Ateno, eble daŭriginta la iniciaton de Platono – la greka filozofio: ĝi daŭris, tial, ĉirkaŭ jarmilo kaj vivos en ĝiaj sennombraj elementoj kiujn kristanoj trovos akordigeblaj kun sia doktrino, eĉ al ili liveros la logikan strukturon por argumenti la racian fundamenton de kristanismo.

Konceptoj de la greka filozofio transigita en la kristana filozofio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekzemple oni vidu Jean Pierre Vernant, Les origines de la pensée grecque, 1962,
  2. Vidu Ugo Bianchi, A. Motte e AA.VV., Trattato di antropologia del sacro, Jaca Book, Milano 1992, ISBN 978-88-16-40298-0.
  3. La unua difino uzata por tiuj ‘arkaikaj’ filozofoj estis Antaŭsokratuloj, sed ili estas ankaŭ diritaj hilozoistoj (el la greka hýle = "materio" + zòon = "vivanta"), ĉar ili estis similigitaj per la koncepto pri la naturo konsiderita kiel tutaĵo animhavanta kaj vivanta.
  4. Apeiron estis laŭ Anaksimandro elemento nelimigita kaj nedifinita malsimile al la aliaj kvar elementoj (fajro, tero, aero, akvo), kaj pensaranĝis tielmaniere ke neniu el tiuj superregu (tiel interpretis Aristotelo, Meteorologio', II, 359b, 6-11).
  5. «Montriĝas profunda struktura analogio inter la institucia spaco en kiu ludas la homa kosmos (kosmo) kaj la spaco en kiu la Miletanoj projekcie lokigas la naturan kosmon. [...] Pri tiuj kunrilatoj inter la strukturo de la natura kosmo kaj la organizo de la socia kosmo, Platono konservas konsciajn spurojn en la 4-a jarcento» (Jean Pierre Vernant, en la citita verko.
  6. Vidu Vincenzo Capparelli, La sapienza di Pitagora, edizioni Mediterranee, Roma 2003 ISBN 88-272-0587-X
  7. «La principo de nekontraŭdiro, surfacigita de Parmenido por igi konebla la eston mem, la esencan veron, estis sekve uzita kiel pensilo absolute necesa por kiu ajn ĝusta aserto. Naskiĝis tial la logiko kaj la dialektiko» (K. Jaspers, Die großen Philosophen. Piper, München 1957, ISBN 3-492-11002-9.
  8. Vidu: Giovanni Reale, Per una nuova interpretazione di Platone, Vita e Pensiero, Milano 2003 ISBN 88-343-1036-5

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giovanni Reale, Storia della filosofia greca e romana, 10 voll., Bompiani, 2004
  • T. Gomperz, Pensatori greci, La Nuova Italia, Firenze 1950
  • E. Zeller, R. Mondolfo, La filosofia dei greci, La Nuova Italia, 1969
  • Emanuele Severino, La filosofia antica, Milano, Rizzoli, 2004
  • Edward Hussey, I presocratici, Mursia, Milano 1977
  • Christoph Riedweg, Pitagora. Vita, dottrina e influenza, Vita e Pensiero, 2007
  • Joost-Gaugier Christiane L., Pitagora e il suo influsso sul pensiero e sull'arte, Arkeios, 2008
  • Pilo Albertelli, Gli Eleati: testimonianze e frammenti, Laterza, Bari 1938
  • Antonio Capizzi, Introduzione a Parmenide, Laterza, Roma-Bari 1995
  • Giorgio Colli, Gorgia e Parmenide. Lezioni 1965-1967, Adelphi, Milano 2003
  • C. Michelstaedter, Parmenide ed Eraclito. Empedocle, a cura di A. Cariolato, ed. SE, 2003
  • V. E. Alfieri, Gli atomisti, Laterza, Bari 1936
  • M. Bontempelli, F. Bentivoglio, Percorsi di verità della dialettica antica: Eraclito, Platone, Plotino, Spes Edizioni, 1996
  • Antonio Gargano, I sofisti, Socrate, Platone, La Città del Sole, 1996
  • Francesco Sarri, Socrate e la nascita del concetto occidentale di anima, Vita e Pensiero, Milano 1997 ISBN 88-343-0866-2
  • G. Vlastos, Studi socratici, Vita e Pensiero, Milano 2003
  • Antonio Ruffino, Socrate: l'uomo e i tempi, Liguori, Napoli, 1972
  • A. Bortolotti, La religione nel pensiero di Platone: dai primi dialoghi al Fedro, Firenze, 1986 ISBN 88-222-3664-5
  • A. Bortolotti, La religione nel pensiero di Platone: dalla Repubblica agli ultimi scritti, Firenze, 1991 ISBN 88-222-3834-6
  • C. Quarta, L'utopia platonica. Il progetto politico di un grande filosofo, Bari, 1993
  • F. Adorno, Due tipi di "discorso" in Platone: "mito" e "logos", Firenze 1996
  • R. Velardi, "Enthousiasmòs". Possessione rituale e teoria della comunicazione poetica di Platone, Roma 1989
  • G. Salmeri, Il discorso e la visione. I limiti della ragione in Platone, Studium, Roma 1999
  • Paolo Impara, Platone filosofo dell'educazione, Armando, 2002
  • Olof Gigon, La teoria e i suoi problemi in Platone e Aristotele, Napoli, 1987
  • Paul Moraŭ, L' aristotelismo presso i greci, a cura di V. Cicero, Vita e Pensiero, 2000
  • G. Reale, Guida alla lettura della metafisica di Aristotele, Laterza, Roma-Bari 2004
  • Werner Jaeger, Aristotele. Prime linee di una storia della sua evoluzione spirituale, Sansoni, Firenze 2004
  • Enrico Berti, Nuovi studi aristotelici, I: epistemologia, logica, dialettica, Morcelliana, 2004
  • Giancarlo Movia, Alessandro di Afrodisia e la Metafisica di Aristotele, Vita e Pensiero, Milano 2001
  • A. Grilli, Stoicismo, epicureismo e letteratura, Paideia, 1992 ISBN 88-394-0481-3
  • M. Gigante, Cinismo ed epicureismo, Bibliopolis, 1992
  • Max Pohlenz, La Stoa. Storia di un movimento spirituale, Bompiani 2006
  • Margherita Isnardi Parente, Introduzione allo stoicismo ellenistico, Laterza 2004
  • Riccardo Chiaradonna, Sostanza, movimento, analogia. Plotino critico di Aristotele, Bibliopolis, 2002
  • P. Merlan, Dal Platonismo al Neoplatonismo, introduzione di G. Reale, traduzione di E. Peroli, ed. Vita e Pensiero 1994 ISBN 88-343-0805-0
  • Nuccio D'Anna, Il neoplatonismo. Significato e dottrine di un movimento spirituale, Il Cerchio, Rimini 1989
  • Carbonara Cleto, La filosofia di Plotino, Ferraro, Napoli 1954
  • Giovanni Filoramo, L'illuminazione in Plotino e nella gnosi, Mursia, Milano 1990

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]