Sinua cistikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sinua cistikolo
Sinua cistikolo
Sinua cistikolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Cisticola
Specio: C. galactotes
Cisticola galactotes
(Temminck, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Cisticola galactotes - (MHNT)

La Sinua cistikolo (Cisticola galactotes, iam Malurus galactotes) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.

Tiu specio havas tre ruĝecbrunan kronon, helbrunan vizaĝon trapasatan de bruneca traokula strio kaj brunan dorson tre forte markita de dorsaj kaj flugilaj nigraj plumoj kun blankaj fajnaj bordoj. Ankaŭ en flugilbordoj estas ruĝecbrunaj plumoj. La larĝa vosto estas el malhelbruna al nigreca kun blankaj bordoj; sube estas hela kun nigraj markoj. Gorĝo kaj supra brusto estas blankeca kaj resto de subaj partoj estas helgrizaj aŭ helflavecaj. Kruroj estas ruĝecaj. Beko estas nigra kaj iriso bruna.

Ĝi formas superspecion kun la proksimaj C. luapula, C. marginatus, C. lugubris kaj C. haematocephala; ĉiu ofte traktataj kiel samspecifaj, sed separataj de kelkaj fakuloj surbaze de voĉa kaj plumaraj diferencoj; oni bezonas plian priserĉadon, uzante genetikajn markojn.

Oni agnoskas du subspeciojn: nome isodactylus W. K. H. Peters, 1868 – Suda kaj orienta Malavio, Mozambiko kaj malproksima sudorienta Zimbabvo kaj nomiga galactotes Temminck, 1821 - Suda Mozambiko kaj orienta marbordo de Sudafriko.

Ĝi troviĝas en Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Kenjo, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sieraleono, Somalio, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj kaj marĉoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]