Siouxsie Sioux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siouxsie Sioux
Bazaj informoj
Naskonomo Susan Janet Ballion
Naskiĝo 27-an de majo 1957 (1957-05-27) (66-jaraĝa)
en Southwark
Ĝenroj Punka rokmuziko
Post-punka muziko
Gotika roko
Nova ondo
Alternativa roko
Instrumentoj Voĉa muziko, Gitaro, Piano
Tipo de voĉo Aldistino
Aktivaj jaroj 1976 – nuntempo
Eldoninto Polydor, Geffen Records, Sioux Records, W14
Parencaj
temoj
Siouxsie & the Banshees
The Creatures
Retejo Siouxsie.com
vdr

Siouxsie Sioux (realnome Susan Janet Ballion) estas la ĉefkantistino de angla rokgrupo Siouxsie and the Banshees kies famo kulminis dum la malfrua 1970-oj kaj frua 1980-oj. En 1981, kune kun sia kunulo Budgie, ŝi kreis flankprojekton nomita The Creatures, kiu, kiam The Banshees malfondiĝis en 1996, fariĝis sia ĉefa grupo. Ekde 2004, ŝi solludas kaj aperigis sian unuan soloan albumon: Mantaray.

Ŝi enkarniĝas unu el la plej fama figuro de la post-punka tempo, kaj influis muzike kiel aspekte tutan generacion en Eŭropo, Ameriko, kaj Japanio (vidu albumnomon Hai! de The Creatures). Multaj postvenaj muzikgrupoj klamis inspiriĝi de ŝia muzika verko: de la punkaj The Cure, alternativ-rokaj Garbage al la triphopaj Massive Attack, LCD SoundsystemScissor Sisters inter aliaj. Ŝi ankaŭ faris rimarkitajn kunlaboraĵojn kun Marc Almond kaj Morrissey.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

La plej maljuna de tri infanoj, Susan Janet Ballion naskiĝis la 27-an de majo 1957 en Guy's Hospital, suda Londono. Ŝia patrino estis dulingva sekretario, ŝia patro estas valondevena anglo kiu scienccele elvenenigis serpentojn en laboratorio. Susan travivas junecon en la ĉirkaŭurbo de Londono, la t.n. municipo Bromley, kaj iras lernejen en Kent.

Kiam ŝi trafas dek-kvar, ŝia patro mortas pro komplikaĵo de alkoholismo. Unu jaro poste, ŝi suferas ulceran kojliton, rara malsano ne facile kuracebla. Ŝi poste priparolos tiun sperton kiel «superreala». «Ĝi tute neromantikigis korpon por mi».

Infanaĝe, ŝi ofte devis zorgi pri ŝi mem en sendisciplina etoso, ĉar eĉ antaŭ lia morto, ŝia patro ne estis responsa pro alkoholismo, kaj ŝia patrino estis okupita gajni la familian vivtenon. Laŭklaĉe, la ĝardeno de ilia domo fariĝis vera ĝangalo, kun altaj heĝoj kaj invadantaj rozoj, ĝis kiam la najbaroj plendis.

Adoleske, ŝi estis memdeklare solulinon. Dek-ok-jaraĝe, ŝi transloĝiĝas al Centra Londono kaj komencas admiri la muzikon de David Bowie, Lou Reed, Marc BolanIggy Pop kaj frekventi la lokajn samseksemajn noktoklubojn. Dum tiu eliradoj, ŝi amikiĝas kun Steven Bailey, samaĝa junulo kiu fidelas la samajn klubojn. Ŝi fariĝas rimarkita en la londona punka medio por sia ekstravaganta eksteraĵo, kiu inspiriĝis interalie de fetiĉismo, katenado, glamo kaj koruptita ĉarmo.

Devenante de la sama municipo Bromley, la Sex Pistols ekfuroris en la brita ĉefurbo dum la meza 1970-oj. Ĵurnalisto Caroline Coon kreis la esprimon «Bromley Contingent» por arigi la furiozajn ŝatantojn de la Sex Pistols dum tiuj jaroj, ĉar plejparto el ili devenis de Bromley. Konsciiĝante ke io grava estas okazanta, Susan kaj Steven tiam dorlotas ideon formi ilian propran muzikan grupon.

La 20-an de septembro 1976, ili finfine havas oportunon muziki koncerte okaze de la festivalo 100 Punk en Londono. Susan kaj Steven elektas la nomon Suzie and The Banshees (Suzanna kaj la banŝioj) kaj la du kunuloj prezentiĝas scene kun Marco Pirroni gitare kaj Sid Vicious drume. Tiu grupo tamen disiĝas tuj post la fino de koncerto. Sammonate, la Bromley Contingent sekvas na Sex Pistols en Francio por ilia turneo. Okaze de iu koncerto, Susan estas pugnofrapita de iu en la publiko pro ŝia ĝenerala aspekto: ŝi surhavis senĉapan mamzonon, vinilajn nigrajn ŝtrumpojn kaj nigran brakbendon signita de nazia svastiko. Tamen, tiu eksteraĵo nur celis ŝoki burĝojn kaj neniel simbolis politikan emon. Cetere, ŝi poste verkis Mittageisen omaĝe al la kontraŭnazisma artisto Helmut Herzfeld kaj la disketon Israel (=Israelo).

La posta jaro, Susan kaj Steven dungas novajn muzikistojn kaj ili kune vizitas ĉiujn scenojn de la lando. Ili baldaŭ akiras sufiĉan famon por ke John Peel invitas ilin al sia fama Peel Session (Sesio de Peel).

Siouxsie and the Banshees[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Siouxsie and the Banshees.

Fine de 1976, Susan Ballion fondis Siouxsie and the Banshees kun Steven Severin kiel basgitaristo. Ili devis atendi ĝis 1978 por ke diskkompanio akceptu kontrakti ilin, nome Polydor Records. Tuje aperas la unua albumo The Scream. Nick Kent skribos en New Musical Express ke «La grupo sonas kiel unika hibrido inter The Velvet Underground miksita kun la inĝenieco de la albumo Tago Mago far Can»; fine de la artikolo, li aldonas frazon: «Certe; la tradiciajn tri ilojn (gitaro, basgitaro, drumo) oni neniam uzis kun tia neortodoksa maniero kaj tia mirinda rezulto »

En 1980, la grupo akceptas du novajn anojn, gitaristo John McGeoch kaj drumisto Budgie kiuj ŝanĝos la grupan muzikon. La venonta albumo, Kaleidoskope, entenas pli melodiajn kaj popajn pecojn. Du jaroj poste, la londona gazetaro laŭdegas la aperon de A Kiss in the Dreamhouse, unua vera albumo de nova ondo parte surdiskigita kun korda aranĝo.

Robert Smith, de The Cure, fariĝas la oficiala gitaristo de Siouxsie and the Banshees de 1982 ĝis 1984. Ili registras kune la koncertan dvd-on Nocturne filmita en Londono dum septembro 1983 kaj la studian albumon Hyaena en junio 1984. Robert Smith restos daŭra admiranto de la grupa sono.

Post registri 11 studiajn albumojn, 3 koncertajn albumojn kaj 30 disketojn, la grupo malfondiĝas en 1996.

The Creatures[redakti | redakti fonton]

Soloe[redakti | redakti fonton]

Siouxsie en festivalo Saturday Night Fiber la 19-an de julio 2008 en Madrido.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Soloe[redakti | redakti fonton]

Kun Siouxsie and the Banshees[redakti | redakti fonton]

Kun The Creatures[redakti | redakti fonton]

Kunlaboradoj kun aliaj artistoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]