Anerood Jugnauth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sir Anerood Jugnauth)
Anerood Jugnauth
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1930 (1930-03-29)
en Vacoas-Phoenix
Morto 3-an de junio 2021 (2021-06-03) (91-jaraĝa)
en Curepipe
Lingvoj angla
Ŝtataneco Maŭricio
Alma mater City Law School
Familio
Edz(in)o Sarojini Jugnauth
Infano Pravind Jugnauth
Okupo
Okupo politikistoadvokato
TTT
Retejo http://www.gov.mu/portal/site/president/menuitem.cc4daef68f5a213c65942b200bb521ca/?content_id=25513b958dc76310VgnVCM1000000a04a8c0RCRD/
vdr
Anerood Jugnauth kun George W. Bush en la Blanka Domo la 26-an de junio 2003

Sir Anerood Jugnauth (nagarie अनिरुद्घ जगन्नाथ, Aniruddha Jagannath, naskiĝis la 29-an de marto 1930 en Vacoas-Phoenix - 3-an de junio 2021) estis maŭricia politikisto. Li estis la kvara ŝtata prezidanto de la respublika insula ŝtato Maŭricio en la Hinda Oceano, kaj oficis en la prezidanta funkcio inter oktobro 2003 kaj julio 2012. Krome li ankaŭ funkciis kiel ĉefministro, ministro pri defendo kaj ministro pri internaj aferoj de Maŭricio. Li apartenis al la plimulto de insulanoj, kiuj etne devenas el Barato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam en la 1960-aj jaroj li havis aktivan rolon en la traktadoj pri ŝtata sendependiĝo de Maŭricio. Inter la jaroj 1982 kaj 1995 kaj inter 2000 kaj 2003 li funkciis kiel ĉefministro. Paul Berenger elektiĝis ĉefministro en aŭtuno 2003, li la 1-an de oktobro 2003 nomumis Anerood Jugnauth nova ŝtata prezidanto. Du antaŭaj prezidantoj forlasis sian postenon pro sia malkonsento subskribi kaj oficialigi tre malsamopinie pridiskutitajn leĝon pri batalo kontraŭ terorismo. Laŭkonstitucie, la prezidanta oficperiodo de Anerood Jugnauth finiĝis en 2012.