Sir Bani Jas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama foto pri la insulo

Sir Bani Jas estas insulo, 250 km sudokcidente de Abu-Dabio, ĉ. 9 km de Ĝabal az-Zanna. La insulo longas ĉ. 17,5 km kaj larĝas 9 km, tiel ĝi estas la plej granda natura insulo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝi estas same nomdonanto por la plej granda naturrezervejo de la Emiratoj, kies establon iniciatis en 1970 ŝejĥo Zajid bin Sultan Al Nahjan. En tiu ĉ. 87 km² granda areo, la multnombro de birdoj, arboj kaj plantoj evoluis dum jarcentoj al unika ekosistemo, kiu hodiaŭ ofte estas celo de turistoj dum ekskursoj. Tiel oni ofertas safariajn vojaĝojn, arkopafadon, montaran bicikladon, grimpadon kaj subakvadon.

Sur la insulo troviĝas kelkaj historie gravaj arkeologiaĵoj. Tiel ekzistas kulturaj pruvaĵoj el la ŝtonepoko, el frua islamo kaj la ĉefmuroj de kristana monaĥejo sur Sir Bani Yasi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]