Siricio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sankta Siricio, latine Siricius , naskiĝis ĉirkaŭ 335 en Romo kaj mortis 399. Li estis papo ekde 384 ĝis sia morto. Preskaŭ nenion oni scias pri lia vivo, krom ke Siricio estis filo de Tiburio, kaj laŭ sia tombŝtono, dum la papperiodo de Libero, li estis leganto kaj diakono.