Siringo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Siringo
Syringa vulgaris floranta
Syringa vulgaris floranta
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Oleacoj Oleaceae
Genro: Siringo Syringa
Mill.
Specioj

Ĉ. 20 specioj; vidu tekston

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Siringo (Syringa el oleacoj) estas arbedo kultivata por siaj bonodoraj infloreskoj (komponitaj grapoloj nomitaj tirsoj), kies koloro estas ĝenerale violkolora (malhela kaj malva aŭ hela kaj pli blueca) aŭ blanka. Siringoj floras dum majo, kaj la odoro estas elstare intensa kaj rava; ĝi estas kutime uzata en konsistigo de parfumoj.

Tiu planto devenas konjekteble el Persio. Ĝiaj eŭropaj nomoj montras tion: france: lilas, angle: lilac, el araba lilak, kaj tiu ĉi el la persa nilak = blueca, el nil = blua.

Beletre siringo estis ofte temo de tradiciaj kanzonoj, poemoj ktp.

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj