Sirino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sirino sur vinberarbo. (1710)

Sirino estas mita kreito de rusaj legendoj, kun kapo kaj brusto de belo virino kaj korpo de birdo (kutime de strigo). Laŭ la mito, sirinoj vivis "en hindaj landoj" proksime de Eden aŭ laŭ la rivero Eŭfrato.

Ĉi tiuj duon-virinoj duon-birdoj estas malstrikte bazitaj en la grekaj rakontoj pri la sirenoj. Ili kantis belegajn kantojn al la sanktuloj, antaŭdirante estontajn ĝojojn. Por la mortemaj, tamen, la birdoj estis danĝeraj. Viroj, kiuj aŭdis ilin, forgesis ĉion sur la tero, postiris ilin, kaj fine mortis. Homoj penis savi sin de la sirinoj per pafi kanonoj, sonori sonorilojn, kaj alie brui fortimigi la birdojn.

Kelkfore la sirinoj estas komprenitaj kiel metaforo de tio, kiel la herezuloj tentas la malfortajn. Kelkfoje la sirinoj estas komprenitaj kiel ekvivalento al la sirenoj aŭ al la pola Wila.

Laŭ la rusa folkloro, la sirinoj estis miksita kun la fama religia skribisto Sanktulo Ephrem la Siriano. Tiel, la kamparanaj lirikistoj kiel Nokolaj Kljuev ofte uzis sirinon kiel alia vorto por "poeto".

La fama verkisto Vladimir Nabokov skribis kelke da siaj unuaj romanoj sub la pseŭdonimo Vladimir Sirin.