Siropvaflo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siropvafloj

Siropvafloj (nederlande: stroopwafels) estas kuketoj, kiuj konsistas el du maldikaj vafloj kun diametro de proksimume 10 cm, inter kiuj oni metas tavolon da dolĉa siropo.

La siropvaflo estas tipa nederlanda frandaĵo. Famaj estas la vafloj el la urbo Gouda, kiuj estas multvendataj en bazaroj kaj sur vendoplacoj.

La tradicia maniero por manĝi ilin estas kun taso da kafoteo. Ĵus antaŭ ol ĝi estas manĝota, oni metas la siropvaflon sur la supron de la varmega taso por varmigi kaj moligi ĝin.

Eblas aĉeti ankaŭ saketon kun eroj de la fortranĉitaj randoj kaj misfaritaj vafloj.

Interesaj ligiloj

angle Asocio de siropvaflo-dependuloj