Siruela

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Siruela estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas siroleños. La censita populacio en 2008 estis de 2.191 loĝantoj.

Situo

Siruela estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro nome komarko La Siberia, je altitudo de 519 m; je 192 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 132 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 202 km².

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio

Tomboŝtono de la epoko de tartesoj pruvas antikvecon de la setlejo. Same pri la epoko de romianoj kaj araboj. Pri la kristana epoko oni supozas, ke temas pri vilaĝeto reloĝata ekde Puebla de Alcocer aŭ konektita kun la kerno de templanoj de Capilla. Ekde la 14a jarcento estis multaj konflikotj inter la diversaj senjoroj de la vilaĝo inklude Grafo de Siruela; tio okazis ĝis la lastaj juraj konfliktoj pri la posedo de la komunaj anzinaroj okazintaj dum la 20a jarcento. Historie la vivo de la vilaĝo rilatis al la disvolvigo de la brutobredado kaj de ties organizo por brutomigrado nome Mesta kies kunvenoj okazis en Siruela.

Festoj

  • De la Virgulino ĉirkaŭ la 15an de aŭgusto.
  • De la Virgulino ĉirkaŭ la 8an de septembro.

Alveno