Seismografo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sismografo)
Seismografo
Mekanismo de simpla seismografo

En tertremoscienco, la seismografo[1] (aŭ sismografo[2]) estas scienca instrumento, kiu respondas kaj registras movojn de la grundo kaj la tempon, kiam tiaj movoj okazis.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kerno de la seismografo konsistas el libere movebla nadlo kun pezanto, pendata de kadro. La pezanto rezistas movon pro inercio. Relativa movo inter la pezanto kaj la grundo registriĝas per relativa movo de la nadlo sur papero aŭ filmo.

Fruaj seismografoj uzis optikan aŭ mekanikan rimedon por amplifi la malgrandajn movojn. Nuntempe, modernaj seismografoj amplifas la signalon elektronike.

Registrado de seismologia dateno[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Seismogramo.

Fruaj seismografoj registris la grundmovon sur paperon aŭ sur filmon. Nuntempe, modernaj seismografoj konservas la datenon bite en komputilon. La tiela registraĵo nomiĝas seismogramo.[3] (aŭ sismogramo[4]).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuan seismografon inventis Ĝang Heng (ĉine 張衡, pinjine: Zhang Heng, 78–139) en Ĉinio en 1955. La inventaĵo de Ĝang nomiĝis ĉine 候風地動儀, pinjine: hòufēng dìdòngyí.

En Eŭropo, la seismografo estis inventita de la franca abato kaj fizikiso Jean de Hautefeuille (1647–1724) en 1703.

La Esperanta termino seismografo devenas de la helenaj vortoj σεισμός seismós “(ter)tremo” kaj γρᾰ́φειν gráfein “skribi”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]