Sissach (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Distrikto Sissach
Blazono de Sissach
Kastelo Ebenrain en Sissach
Mapo de la distrikto Sissach
Kantono Bazelo Kampara
Ĉefloko Sissach
Koordinatoj  46°4′N 7°3′O  /  46.067°N, 7.05°O / 46.067; 7.05 (Sissach (distrikto))Koordinatoj: 46°4′N 7°3′O  /  46.067°N, 7.05°O / 46.067; 7.05 (Sissach (distrikto))
Nombro de enloĝantoj 33279 (2008-12-31)
Areo 138,29 km²
Loĝantardenseco 240,65 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1304

La distrikto Sissach estas administra unuo de la Kantono Bazelo Kampara. Ĝi havis 33279 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Sissach situas en sudoriento de la kantono. Ĝi etendiĝas en la valo de la rivero Ergolz, kiu komenciĝas en sudo ĉe la Suba Hauensteinpasejo, kiu estas la limo al Kantono Soloturno. En oriento kaj nordo ĝin limigas malaltaj montoĉenoj, kiuj apartenas ankoraŭ al la Ĵurasa Montaro, kaj formas la limon kun Kantono Argovio. Nur al nordokcidento la valo estas malfermita al la direkto de Liestal. La distirikto Sissach estas relative maldense loĝata kaj marikta plej parte per agrikulturo, arbaro kaj monteta pejsaĝo. En kontrasto al la cetere kantona areo ĝi konsistas ĉefe el malgrandaj kaj malgrandegaj vilaĝoj.

Limoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto limas en nordo la distrikto Rheinfelden en Kantono Argovio, en oriento al la distrikto Laufenburg ankaŭ en Argovio, en sudo al distrikto Gösgen en Kantono Soloturno kaj en sudokcidento al la distrikto Waldenburg kaj en nordokcidento al la distrikto Liestal.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la distrikto kondukas la fervojlinio de Bazelo al Olten tra la Hausensteintunelo, kiu estas bazo-tunelo tra la Ĵurasa Montaro. Tio estas unu el la plej gravaj fervojlinioj de Eŭropo, ĉar ĝi tra la Gotardo konektas Germanion kun Italio. Okciente de la nova linio kun la baztunelo kondukas la malnova Hauensteinlinio, kiu hodiaŭ estas servata per la regiona trajnlinio S9, kaj servas kiel rezerva linio en kazo de problemoj kaj tro da trafiko en la baztunelo.

Paralele al la fervojo kondukas la ĉefstrato 2 super la Suba Hauensteinpasejo kaj la nacia aŭtoŝoseo A2.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la romia epoko la trafikvojo tra la Ergolzvalo trans Hauenstein supozeble estis de granda signifo. Ja situis norde de ĝi ĉe la bordo de la Rejno la iama romia urbo Augusta Raurica, de kie oni por atingi al Soloturno devis trapasi aŭ la Supran aŭ la Suban Hauensteinpasejon. Distrikto Sissach unuan fojon estis menciita en mezepoko kiel Sisgau jam en la jaro 835. En la jaro 1041 la imperistro de la Sankta Romia imperio, Henriko la 3-a, transigis la distrikton Sisgau al la episkopo en Bazelo. Post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 la distrikto Sissach fariĝis distrikto de la tiam fondita Kantono Bazelo Kampara.

Komunumoj de la distrikto Sissach[redakti | redakti fonton]

Kun 29 komunumo (stato komence de 2009) la distrikto Sissach estas la plej komunumriĉa distrikto de la kantono. La komunumoj fakte dividiĝas en du kategoriojn, nome la komunumoj ĉe la Hauensteinbazfervojlinio, kiuj estas relative grandaj kaj urbecaj kun industrio, kaj la komunumoj, kiuj situas flanke de la trafikvojoj kaj konservis sian kamparanan karakteron kaj estas tre maldense logaĝataj. Jen la listo de la distriktaj komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantaro
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Anwil Anwil 573 3.96 2841
Böckten Böckten 778 2.28 2842
Buckten Buckten 689 1.99 2843
Buus Buus 939 8.85 2844
Diepflingen Diepflingen 555 1.44 2845
Gelterkinden Gelterkinden 5699 9.79 2846
Häfelfingen Häfelfingen 268 3.96 2847
Hemmiken Hemmiken 273 3.39 2848
Itingen Itingen 1845 3.14 2849
Känerkinden Känerkinden 493 1.48 2850
Kilchberg Kilchberg 131 1.59 2851
Läufelfingen Läufelfingen 1255 8.15 2852
Maisprach Maisprach 933 5.06 2853
Nusshof Nusshof 209 1.72 2854
Oltingen Oltingen 419 7.18 2855
Ormalingen Ormalingen 1916 4.23 2856
Rickenbach Rickenbach 546 2.90 2857
Rothenfluh Rothenfluh 753 10.93 2858
Rümlingen Rümlingen 369 2.28 2859
Rünenberg Rünenberg 789 4.98 2860
Sissach Sissach 6130 8.87 2861
Tecknau Tecknau 834 2.35 2862
Tenniken Tenniken 871 4.67 2863
Thürnen Thürnen 1335 2.25 2864
Wenslingen Wenslingen 694 5.91 2865
Wintersingen Wintersingen 617 6.95 2866
Wittinsburg Wittinsburg 422 3.21 2867
Zeglingen Zeglingen 462 7.91 2868
Zunzgen Zunzgen 2482 6.87 2869
Totale (29) 33'279 138.29 1304

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]