Sistema terapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sistema terapiosistema familia terapiogermane Systemische TherapieSystemische Familientherapie, hispane Terapia sistémica, itale Terapia familiare, angle Family therapy aŭ france Thérapie familiale – estas la nomo de psikoterapia metodaro, kiu konsideras sistemajn interrilatojn kaj interpersonajn rilatojn en difinita grupo kiel bazo por la trovo de diagnozo kaj de terapio de psikaj malsanoj kaj interpersonaj konfliktoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kontraŭe al la klasikaj skoloj de profunda psikologio kaj aliaj psikoterapiaj metodoj ekestintaj ĝis la mezo de la 20-a jarcento, kiuj havis poe unu fondinton kaj unu komencan centron (Sigmund Freud, Alfred Adler, Carl Gustav Jung, Viktor Frankl), la sistema terapio havas multajn naskolokojn, plurajn patrinojn kaj multajn patrojn. Teoriaj bazoj de la sistema terapia metodaro estas la "sistemteorio" kaj la "konstruktivismo".

La biologo Ludwig von Bertalanffy kiel fondinto de la ĝenerala sistemteorio serĉis universale al diversaj sistemoj aplikeblan modelon, kaj tiucele evoluis metateorion. Lia koncepto ekestis per la observo de kutimaj karakterizaĵoj kaj reguloj de diversaj sistemoj, kaj de ties principaj bazoj. Sistemo laŭ tiuj observoj estas unuo el elementoj kaj pli ol la nura sumo de tiuj elementoj. La elementoj havas rilatojn inter si kaj al aliaj sistemoj: Tiaj interrilatoj kompreneble povas kaŭzi pli fortajn efikojn, ol klarigeblus per la nura karakterizaĵoj de la elementoj.

Kiam dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ĝermis la novaj sciencaj branĉoj kibernetiko kaj sistemteorio, psikoterapiistoj kaj aliaj profesiaj konsilistoj rapide "tradukis" la novajn konceptojn al terapia apliko. Pli kaj pli diferenciĝis diversaj terapiaj metodoj, tiel ke nun distingeblas pluraj skoloj: "struktura familia terapio" kaj "strategia familia terapio", sed ankaŭ "plurgeneracia familia terapio" (aparte la tiel nomataj "Milana modelo" kaj "Hajdelberga skolo"), "rakontaj terapioj" (laŭ Michael WhiteHarold A. Goolishian), "familiaj skulptaĵoj" laŭ Virgina Satir aŭ la solvoorientitaj modeloj de la skolo de Milwaukee.].

La bazaj konceptoj de la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento, kiel la "teorio pri duobla ligo" de Gregory Bateson kaj Paul Watzlawick aŭ la komenca egaligo de la vortoj "familio" kaj "sistemo" ja estis gravaj en al fonda fazo de la sistema terapio. Tamen ili nuntempe inter sistemaj terapiistoj konsideriĝas eksmodaj. La hodiaŭa teoriaro forte influiĝis ed la biologia sistema teorio de la ĉilianoj Humberto Maturana kaj Francisco Varela, kiu poste estis pliampleksigita kaj kompletigita de la sociologia sistema teorio de Niklas Luhmann.