Sistemantiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 11:27, 5 maj. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Sistemantiko estas termino proponita (angle: "systemantics") far John Gall rilate al konduto de kompleksaj sistemoj, precipe sociaj sistemoj kreitaj far la homo (artefaritaj), kaj ilia "stranga" aŭ eĉ "ironia" konduto. La termino anglalingve ankaŭ estas la titolo de libro kie li publikigis siajn ideojn tiurilatajn.

Krom titolo de libro, la termino havas tri nuancojn aŭ subsignifojn:

  1. La konduto mem de kompleksa artefarita sistemo, speciale se ĝi estas "stranga" en la senco de neatingo de la celo kiun la kreintoj de la sistemo klopodis atingi per ĝia kreo.
  2. La studo pri tia sistemkonduto. (Studo "scienca" laŭ John Gall, kvankam ties scienceco povas esti iom pridisputebla.)
  3. La arto lukti sukcese kontraŭ tia nedezirata konduto: Kiel respondi "adekvate" al problemoj kaŭzitaj pro tia sistemkonduto, kie "adekvate" povas signifi, ekzemple: "evitante katastrofon", "sukcese per minimuma homa streĉo", k. s.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gall, John, The Systems Bible: The Beginner's Guide to Systems Large and Small (ISBN 0961825170)
  • Gall, John, Systemantics: The Underground Text of Systems Lore. How Systems Really Work and How They Fail (ISBN 0961825103), 1986
  • Gall, John. General Systemantics (ISBN 0671819100), 1975 kaj 1977