Sistemo Argos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balzo Argos

La sistemo Argos estas monda sistemo de lokigo kaj de kolekto de informoj geosituantaj danke al satelito.

La sistemo Argos permesas lokigi la balzojn ie ajn de la surfaco de la Tero kun precizo de ĉirkaŭ 150 metroj.

La balzo povas esti instalata sur birdo, boato, stacio de meteologio ktp. aŭ sur kelkaj animaloj kiaj fokoj ekzemple.

Nomo

La nomo de la sistemo estas memoro de la giganto de la greka mitologio nome Argos aŭ Arguso, kiu havis cent okulojn.