Sistemo por administrado de enhavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sistemo por administrado de enhavo (angle. content management system) estas komputila sistemo por organizi kaj faciligi kunlabore krei kaj redakti dokumentojn, bildojn kaj alian enhavon. EMS kelkfoje estas reta programaro uzita por mastrumi retejojn kaj retan enhavon, tamen multfoje, EMS bezonas specialan klientoprogramaron por redakti kaj krei artikolojn. Ĝi ankaŭ povas esti uzata kiel konservejo kaj sola fonto de dokumentaĵo de firmao inkluzive uzadaj manlibroj, teknikaj manlibroj, ktp. La merkato je enhav-mastrumaj sistemoj daŭre estas fragmentita, kun multaj haveblaj liberaj kaj malliberaj programaraj solvoj.

Pago kaj permesilo

EMS povas esti pagaj aŭ senpagaj. Kutime la lastaj havas "malfermitan programkodon", kio signifas, ke ajna programisto povas ŝanĝi ĝin, depende de liaj bezonoj. Ofte la malfermita programkodo estas sub permesilo kiel la Publika Permesilo de GNU (GPL). La du plej popularaj EMS-oj en Esperantujo ambaŭ estas sub la GPL-permesilo (por iliaj nomoj rigardu la sekvan sekcion).

Instalado

Instalado de EMS foje, foje ne estas granda tempoperdiga laboro. Tio dependas je kelkaj ĉirkaŭaĵoj, ekz.; rethotelo, rajtoj de la servilo, stabileco, antaŭaj teknikaj spertoj ktp.

Ekzistas granda diferenco inter la instalomanieron de diversaj EMS-oj kaj ankaŭ inter Drupalo kaj Plone. Eblas instali Drupalo ĉe rethotelo sen aĉeti la tutan servilon. Tio ne eblas per Plone (escepte se estas Plone rethotelon kiu nuntempe malmultas kaj multekostas). Kun Plone oni devas havi propran servilon kiel la Saluton! teamo.

Desajnigo

Desajnigo preskaŭ ĉiam prenas la tempon de komencantoj de ajna EMS. Bedaŭrinde oni devas profunde scii la EMS antaŭ ekdesajnigi la retejon. Facilas por ĉiuj desajnistoj fari iun foton de la onta fina desajno, sed agordi kaj enmeti ĝin en la EMS estas granda tasko. Krom scii la EMS oni ankaŭ devas sperti almenaŭ pri ĝenerala retfunkciado, CSS kaj XHTML. Eĉ per desajnaj mangvidiloj (kiujn kaj Plone kaj Drupalo havas) malfacilas desajnigi EMS-ojn.

Juĝo de taŭgeco

Juĝo de taŭgeco de iu ajn EMS devas esti bazita sur kelkaj temoj. Sekvas kelkaj gravaj ordigitaj, kun la plej gravaj supre:

  • Prezo aŭ malfermeco
  • Taŭgeco de la teknikaj eblecoj (ekz. RSS, plurlingveblecoj aŭ blogo)
  • Facileco por la geredaktantoj (sen teknikaj spertoj)
  • Rapideco
  • Stabileco
  • Facileco de instalado
  • Ekzisto de kromprogramoj
  • Ekzisto de forta programista komunumo malantaŭ la sistemo
  • Sekurkopiaj eblecoj

Teknika malantaŭaĵo

Pli ofte EMS baziĝas sur PHP (populara libera reta programlingvo) kaj datumbazo MySQL, sed foje ne (ekz. Plone). Plone havas alian datumbazon (Zope) kaj programlingvon (Python), sed tio ne gravas por kutimaj kontribuantoj post instalado.

Esperantigo de EMS-oj

Nuntempe kaj Drupalo kaj Plone estas esperantigataj. Daŭre restas kelkaj tradukeraretoj en ambaŭ sistemoj. Plurlingvece ekzistas nur malgrandaj diferencoj inter la du antaŭmenciitaj sistemoj. Plone nuntempe havas bonfunkciantan plurlingvecan kapablecon, kaj Drupalo ankaŭ ĵus ekhavis similan kromaĵon en decembro 2006 (ili nuntempe prilaboradas plibonigi kaj sencimigi ĝin).

Listo de EMS-oj

Liberaj

Malliberaj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Senkosta EMS por esperanto-grupoj