Sitedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sitedoj
Sitta canadensis.jpg

kanada sito
(Sitta canadensis)

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Lesson 1828
Genroj
Sito

Sitedoj (Sittidae) estas familio (24 specioj tutmonde) de paseroformaj birdoj, kiu ricevas sian nomon de la plej konata genro nome sitoj. Ili estas malgrandaj kantbirdoj (11-18 cm), kun granda kapo, forta alenforma beko, mallongaj fortaj kruroj kun pikaj ungetoj kaj mallonga vosto. Ili estas tre buntkoloraj, ambaŭ seksoj same aŭ simile kolorigitaj. Ilia aspekto estas karaktera kaj ĉiuj specioj estas facile distingebla kiel sitoj, je unua ekrigardo.

Ĉiuj estas arbaj birdetoj grimpantaj sur trunko, kelkaj specioj akomodiĝas al vivo sur rokoj. Ili havas nekutiman lertecon grimpi kapalsube, diference de specioj kiel pegoj, kiuj nur reenas sur trunko.

Ili estas ĉiomanĝuloj, manĝas insektojn, nuksojn kaj semojn (precipe vintre).

Principe ili ne migras, sed Kanada sito (Sitta canadensis) migradas el nordo de ĝia teritorio suden. Ili kovas en trunkkavoj aŭ en fendoj. Iuj specioj grandecon de enflutruo etigas per agrilo.

Ili vivas en Nordameriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio. En Eŭropo vivas unu genro kun 3 specioj. En centra Eŭropo nur Eŭropa sito, kiu havas en sia disvastiĝareo kelkajn subspeciojn. Entute estas 24 specioj de sitoj plus 1 de la Tikodromo.

Listo de specioj[redakti | redakti fonton]

Eŭropa sito Sitta canadensis grimpante trunkon serĉe de manĝaĵo

Subfamilioj[redakti | redakti fonton]

La familio de Sitedoj estas etaj paserinaj birdoj kiu havas du subfamiliojn:

  • Tichodromadinae, kiu enhavas nur ununuran specion, la Tikodromo, Tichodroma muraria, kiu loĝas nur en la montaroj de suda Eŭrazio.

La tikodromo estas intermeza en sia morfologio inter la sitoj kaj la Certiedoj, sed ties aspekto, la teksturo de ĝia plumaro kaj ka formo kaj bildo de ĝia vosto sugestas, ke ĝi estas pli proksima al la unua taksono.[1] Ĝi estas foje lokita en separata familio, la Tikodromedoj.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La familio de Sitedoj estis priskribita de René-Primevère Lesson en 1828. La plej proksimaj parencoj estas la certiedoj, kaj la du familioj estas foje lokitaj en pli granda grupigo kun la trogloditedoj kaj la polioptiledoj. Tiu superfamilio, nome Certhioidea estas proponita en filogenetikaj studoj uzante DNA, kaj estis kreita por kovri kladon de kvar familioj eligitaj el pli granda grupigo de paserinaj birdoj, nome Sylvioidea.[3]

La Koralbeka hiposito de Madagaskaro kaj la Neositedoj el Aŭstrali-Nov-Gvinea kontinento estis iam lokitaj en la familio de Sitedoj, pro simileco en aspekto kaj vivstilo kun sitoj, sed ili ne estas proksime rilataj, kaj la simileco devenas el konverĝa evoluo por plenigi ekologian niĉon. [4]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj specioj de tiu grupo nestumas en kavaĵoj. La Tikodromo kaj du sitoj, nome la Roka sito kaj la Persia sito uzas rokfendojn, kaj la resto de la sitoj nestumas en arbotruoj. La idoj estas malfrumaturaj, kio signifas ke ili estas blindaj, senplumaj kaj senhelpaj post nasko. Ambaŭ gepatroj manĝiĝas la idojn ĝis elnestiĝo.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Tikodromo estas insektomanĝanto, kiu manĝas senvertebrulojn, ĉefe insektojn kaj araneojn elprenitajn el la rokosurfaco.[5] Senvertebruloj estas plej parto de la dieto de sitoj, ĉefe dum la reprodukta sezono, sed plej parto de specioj manĝas ankaŭ semojn almenaŭ dum vintro, kiam senvertebruloj estas malpli disponeblaj. Pli grandaj aĵoj, kiaj grandaj insektoj, helikoj, glanoj aŭ semoj povas esti enmetitaj en fendojn kaj frapitaj per la forta beko de sitoj, kiuj en kelkaj lingvoj kia la angla ricevas nomon “nuthatches” tio estas nuksorompuloj.[4] Ĉiuj sitoj stokas manĝerojn, kutime semojn, kiuj povas esti enmetitaj ĉu en fendoj ĉu engrunde, kaŝite sub etaj ŝtonoj aŭ enpremitaj malantaŭ arboŝelo; ankaŭ la roka sito stokas helikojn en tauĝajn fendojn por posta konsumado. Ili rekuperas la kaŝejojn per memoro,[6] kaj povas esti retrovataj tiom longe kiom ĝis 98 tagoj post la stokado.[7] En pristudo pri la Eŭropaj sitoj oni konstatis, ke la birdoj evitis uzi siajn kaŝejojn dum bona vetero por sekurigi ties postan uzadon dum pli malbonaj veterkondiĉoj.

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Tikodromo kaj plej parto de sitoj havas grandajn populaciojn kaj ampleksan geografiajn teritoriojn, kaj prezentas malmulte da konservada problemaro.[8]

Kelkaj pli limigitaj sitoj estas minacataj pro senarbarigo.

  • La endanĝerita Kabila sito loĝas nur en kvar konataj lokoj de Alĝerio, kaj eble la totala populacio ne superas la 1,000 birdojn. [11]
  • La Turkia sito estas preskaŭ minacata en sia enklavo en Turkio, kie urbanizado kaj disvolvigo por turismo konsiderinde subpremas maturajn koniferajn arbarojn.[14]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vaurie, Charles; Koelz, Walter, (November 1950). "Notes on some Asiatic nuthatches and creepers", gazeto : American Museum novitates, volumo : 1472, paĝoj : 1–39 (PDF)
  2. (1998) The Birds of the Western Palearctic (BWP) concise edition (2 volumes). Oxford: Oxford University Press, 1408–1410. ISBN 019854099X. 
  3. Cracraft, J.; Barker, F. Keith; Braun, M. J.; Harshman, J.; Dyke, G.; Feinstein, J.; Stanley, S.; Cibois, A.; Schikler, P.; Beresford, P.; García-Moreno, J.; Sorenson, M. D.; Yuri, T.; Mindell. D. P. (2004) "Phylogenetic relationships among modern birds (Neornithes): Toward an avian tree of life." p468–489 in Assembling the tree of life (J. Cracraft and M. J. Donoghue, eds.). Oxford University Press, New York. ISBN 0-19-517234-5
  4. 4,0 4,1 (1996) Tits, Nuthatches and Treecreepers. Christopher Helm, 16–17. ISBN 0-7136-3964-4. 
  5. (1994) The Birdwatcher's Handbook. Oxford University Press, 440. ISBN 0-29-858407-5. 
  6. Hardling, Roger; Kallander, Hans & Jan-Åke Nilsson (1997). "Memory for Hoarded Food: An Aviary Study of the European Nuthatch", gazeto : The Condor, volumo : 99, numero : 2, paĝoj : 526–529. COI:10.2307/1369961 (PDF)
  7. Nilsson, Jan-Åke; Persson, Hans Källander Owe (1993). "A prudent hoarder: effects of long-term hoarding in the European nuthatch, Sitta europaea", gazeto : Behavioral Ecology, volumo : 4, numero : 4, paĝoj : 369–373. COI:10.1093/beheco/4.4.369
  8. Sitta. Species Search Results. Alirita 2008-06-21.
  9. BirdLife International, 2004, 20280, Sitta victoriae, Elŝutita la 18an de junio de 2008.
  10. Thet Zaw Naing (2003). "Ecology of the White-browed Nuthatch Sitta victoriae in Natmataung National Park, Myanmar, with notes on other significant species", gazeto : Forktail, volumo : 19, paĝoj : 57–62 (PDF)
  11. , BirdLife International, 2004, 20276, Sitta ledanti, Elŝutita la 17an de junio de 2008.
  12. BirdLife International, 2004, 20282, Sitta yunnanensis, Elŝutita la 18an de junio de 2008.
  13. BirdLife International, 2004, 20279, Sitta solangiae, Elŝutita la 18an de junio de 2008.
  14. BirdLife International, 2005, 51968, Sitta krueperi, Elŝutita la 17an de junio de 2008.

Libroj[redakti | redakti fonton]