Sitka
| Sitka (New Archangel Новоaрхангельск) |
|
| angle: Sitka | |
| urbo | |
| Oficiala nomo: Sitka | |
| Lando | |
|---|---|
| Federacia ŝtato | Alasko |
| Insulo | Insulo Baranof |
| Historiaj regionoj | Tlingitoj, Rusa Ameriko |
| Situo | Sitka |
| - alteco | 8 m s. m. |
| - koordinatoj | 57°03′05″N 135°20′19″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 57.05139 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">57.05139°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 12 461,8 km² (1 246 180 ha) |
| - de akvo | 5 018,2 km² (501 820 ha) |
| - de aglomeraĵo | 31,1 km² (3 110 ha) |
| Loĝantaro | 8 986 (2005) |
| Denseco | 0,72 loĝ./km² |
| Kolonogita | 1799 |
| Urbestro | Cheryl Westover |
| Horzono | AST (UTC-9) |
| - somera tempo | AST (UTC-8) |
| Telefona antaŭkodo | 907 |
| Retpaĝo: www.cityofsitka.com | |
Sitka estas urbo de la ŝtato Alasko en Usono. La urbo donis sian nomon al la Sitka-piceo.
Enhavo |
Etimologio [redakti]
La nomo Sitka devenas de Sheet’ká (el la tlingita Shee At'iká kaj signifas "Homoj de ekster Shee". Sheet’-ká X'áat'l (aŭ simple Shee) estas la tlingita nomo de la insulo Baranof. Foje oni nomas la urbon ankaŭ "Sitka-by-the-Sea" (t.e. Sitka ĉe la maro).
Geologio [redakti]
La unua sidejo de la urbo Sitka estis la dudek metrojn alta Noow Tlein (kastelo-monteto) ĉirkaŭita de akvo je tri flankoj, kaj kies aliro de la lando estas malfaciligita pro altaj tajdoj.
La pozicio estis stratege bona, ideala por fortikaĵo.
Historio [redakti]
En 1787, Aleksandro Baranov fondiĝis komercejon ĉe Nov-Arĥangelsko, kien li translokis rusajn servutulojn kaj aleutajn sklavojn.
De 1799 ĝis 1804, li estis guberniestro kaj administranto de rusa Ameriko kaj decidis konstrui sian ĉefurbon en Nov-Arĥangelsko. La fortikaĵo estis detruita de la Tlingitoj en 1802. Baranov regajnis la ejon du jarojn poste dum la batalo de Sitka. Al la oficiala nomo la loĝantoj daŭre preferis la nomon Sitka.
En 1807, la guberniestro loĝis en la finkonstruita kastelo Baranov.
En 1870, la urbo iĝis ortodoksa episkopujo, la unua sur la amerika kontinento.
Filmo [redakti]
Sitka estas urbo, en kiu okazas parto de la agado de la filmo La propono (angle: The proposal, 2009)[1]
Referencoj [redakti]
- ↑ Kvankam la filmado okazis en Rockport, Masaĉuseco.