Sitke
Sitke (ŝitke) estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Sárvár.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9671
- Telefonprefikso: 95
- Areo: 27 bsp;km²
- Loĝantaro: 680
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj laŭ flankovojoj. Sárvár troviĝas 7, Celldömölk 12 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1251 en formo "Sitka". Baldaŭe 2 apudaj vilaĝoj formiĝis: Kis (=malgranda) kaj Nagy (=granda) -sitke. Ili unuiĝis en 1946. La komunumo havas tutlandan konatecon pri subĉielaj ŝlagromuzikaj koncertoj antaŭ la kapelo, kiu renoviĝis el la koncertaj profitoj.
Vidindaĵoj
- romkatolika romanika preĝejo omaĝe al Sankta Laŭrenco, en 1774 barokigita
- Kapelo de Sitke de 1760, Stefano Dorfmeister la plej konata preĝeja pentristo faris la altarobildon
- kastelo, nun gastejo