Sito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sito
Sitta europaea 1 (Marek Szczepanek).jpg
Eŭropa sito
(Sitta europaea)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Linnaeus 1758
Genro: Sito Sitta
Specio: vidu tekston
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Sito estas la sola genro de la familio Sitedoj (Sittidae), sed por kelkaj fakuloj nur unu el la du, el kiuj la alia estu la Tikodromedoj kun ununura specio. Ĉi genro havas 24 speciojn tutmonde. Ili vivas en Norda Ameriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio. En Eŭropo vivas tri specioj. Laŭ evoluo, la genro sito estas dividita je kelkaj subgenroj.

Listo de specioj[redakti | redakti fonton]

(Laŭ alfabeta ordo de la latinaj sciencaj nomoj)

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

La sitoj estas genro, Sitta, de etaj paserinaj birdoj kiuj apartenas al la familio de Sitedoj. Ili karakteras pro grandaj kapoj, mallongaj vostoj kaj povaj bekoj kaj piedoj; sitoj avertas pri siaj teritorioj uzante laŭtajn, simplajn kantojn. Plej parto de specioj montras grizajn aŭ bluecajn suprajn partojn kaj nigran traokulan strion.

Plej parto de sitoj reproduktiĝas en moderklimataj aŭ montaraj arbaroj de la Norda Hemisfero, kvankam du specioj adaptigixis al rokaj habitatoj en la plej varmaj kaj sekaj regionoj de Eŭrazio. Tamen, la plej granda diverseco en Suda Azio, kaj similaĵoj inter specioj malfacilas identigon de distingaj specioj. Ĉiuj membroj de tiu genro nestumas en truoj aŭ fendoj. Plej parto de specioj estas nemigrantaj kaj loĝas en siaj habitatoj la tutan jaron, kvankam la nordamerika Kanada sito migras al pli varmaj regionoj dum vintro. Kelkaj specioj de sitoj havas limigitajn teritoriojn kaj frontas minacon pro senarbarigo.

Sitoj estas ĉiomanĝantoj, kaj nutras sin ĉefe el insektoj, nuksoj kaj semoj. Ili serĉas insektojn kaŝitajn en aŭ sub arboŝelo grimpante laŭlonge de arbotrunkoj kaj branĉoj, foje kapalsube. Ili manĝas ene de siaj teritorioj dum reproduktado, sed povas kuniĝi al aroj de miksitaj specioj fojojn. Ili havas kutimon enpremi grandajn manĝerojn ene de fendojn kaj frapi ilin per siaj fortaj bekoj por pli facile manĝi ilin.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj sitoj estas en la genro Sitta (Linnaeus, 1758),[1] nomo devena el sittē, greka nomo por tiu birdo.[2]

La familio Sitedoj konsistas el du subfamilioj: la subfamilio Sittinae, formita de la veraj sitoj kaj la subfamilio Tichodromadinae, formita de nur la Tikodromo.[3] Morfologie intermeza inter la sitoj kaj la certiedoj, la plumarteksturo kaj formo kaj bildo de la vosto de la Tikodromo sugestas, ke ĝi estas pli proksime de la Sittinae.[3] La lokigo de la Tikodromo tamen ne estas ankoraŭ solvita.[4] Kelkaj taksonomoj lokigas la sitojn kaj la tikodromon en pli granda grupo kun la trogloditedoj kaj la polioptiledoj. Tiu superfamilio, nome Certhioidea estas proponita en filogenetikaj studoj uzante DNA, kaj estis kreita por kovri kladon de kvar familioj eligitaj el pli granda grupigo de paserinaj birdoj, nome Sylvioidea.[5]

Malfacilas precizigi la limojn inter specioj ĉe sitoj. La Kanada sito, la Korsika sito kaj la Ĉinia sito havas reproduktajn teritoriojn separatajn de miloj da kilometroj, sed estas similaj en habitata prefero, aspekto kaj kanto. Ili estis iam konsiderataj kiel unu specio, sed nuntempe estas plej ofte disigitaj en tri[6] kaj formas superspecion kun la Turkia sito kaj la Kabila sito. Malkutime ĉe sitoj la kvin specioj elfosas siajn proprajn nestojn.[7] La Eŭropa, Nagaa, Kaŝmira kaj la Kaŝtanventra sitoj formas alian superspecion kaj anstataŭas unu la alian geografie tra Azio. Ili estas nuntempe konsiderataj kvar separataj specioj, sed la sudaziaj formoj estis iam konsiderataj kiel subspecioj de la Eŭropa sito.[3][8] Ĵusa ŝanĝopropono en tiu taksonomio estas disigo de la Kaŝtanventra sito en du specioj, nome la Hindia sito, Sitta castanea, sude de la rivero Gango, kaj la Kaŝtanventra sito sensu strictu, S. cinnamoventris, kiu loĝas en Himalajo.[9]

La Koralbeka hiposito de Madagaskaro kaj la Neositedoj el Aŭstralio kaj Nov-Gvineo estis iam lokitaj en la familio de Sitedoj, pro simileco en aspekto kaj vivstilo kun sitoj, sed ili ne estas proksime rilataj, kaj la simileco devenas el konverĝa evoluo por plenigi ekologian niĉon. [10] [10]

Restudo de 2006 pri aziaj sitoj sugestis, ke estas ankoraŭ nesolvitaj problemoj en la taksonomio de sitoj kaj proponis disigon de la genro Sitta. Tiu sugesto movus la ruĝbekajn kaj flavbekajn sudaziajn speciojn (Velurfrunta, Flavbeka kaj Sulfurbeka sitoj) al nova genro, kreus trian genron por la Blua sito, kaj eble kvaran por la Belega sito.[11] Studoj de DNA pruvis, ke la blankabrustaj nordaj subspecioj de la Eŭropa sito, S. (europea) arctica, estas distinga[12] kaj ankaŭ ebla kandidato por statuso de propra specio.[11]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Sitoj estas fortikaj birdoj kun mallongaj gamboj, kunpremitaj flugiloj kaj kvadrataj 12plumaj vostoj. Ili havas longajn, fortikajn, pintajn bekojn kaj fortajn fingrojn kun longaj krifoj. Sitoj havas blugrizajn dorsojn (violbluajn en kelkaj aziaj specioj, kiuj havas ankaŭ ruĝajn aŭ flavajn bekojn) kaj blankajn subajn partojn, kiuj estas varieble nuancaj je okra, oranĝa, ruĝeca aŭ lila. Kvankam kapomarkoj varias inter specioj, estas komuna longa nigra traokula strio, kun kontrasta blanka superokula strio, malhela frunto kaj nigreca krono. Ambaŭ seksoj similaspektas, sed povas diferenciĝi en suba koloro, ĉefe en plej subaj flankoj kaj subvosto. Junuloj kaj unujaruloj povas esti preskaŭ nedistingeblaj el plenkreskuloj.[10]

La grandoj de sitoj varias,[10] el la granda Giganta sito, de 195 mm kaj 36 al 47 g,[13] al la etaj Brunkapa sito kaj la Pigmea sito, ambaŭ ĉirkaŭ 100 mm longaj kaj ĉirkaŭ 10 g.[14]

Sitoj estas tre voĉemaj, uzante variegon de fajfoj, triloj kaj alvokoj. Ties reproduktaj kantoj kutime estas simplaj kaj ofte identaj al la kontaktalvokoj sed pli longaj.[10] La Kanada sito, kiu kunloĝas kun la Nigrakrona paruo en multe de la teritorio, kapablas kompreni la alvokon de tiu laste menciita specio. La paruo havas subtilajn kantovariantojn kiuj komunikas informon pri grando kaj risko de eventualaj predantoj. Multaj birdoj rekonas la simplan alarmalvokon produktitan de aliaj specioj, sed la Kanada sito kapablas interpreti la detalajn variaĵojn de la paruoj kaj reagi akurate.[15]

Specioj[redakti | redakti fonton]

La specidiverseco ĉe Sitedoj estas plej granda en suda Azio (eble la origina hejmo de tiu familio), kie vivas ĉirkaŭ 15 specioj, sed ili havas reprezentantojn tra multe de la Norda Hemisfero.[10] La nuntempaj agnoskataj specioj de sitoj estas en la jena tabulo.[16]

Specioj en taksonomia ordo
Komuna kaj
dunoma nomoj
Bildo Priskribo Teritorio
(populacio se konatas)
Eŭropa sito
(Sitta europaea)
Eurasian Nuthatch (Sitta europaea) -modified.jpg 14 cm longa, nigra traokula strio, blugrizaj supraj partoj, ruĝecaj aŭ blankaj subaj partoj depende de la subspecio. Moderklimata Eŭrazio
(10 million)[8]
Nagaa sito
(Sitta nagaensis)
SittaNagaensis.svg 12.5 al 14 cm longa, ĉefe palgrizaj supraj partoj kaj ĉefe blankaj subaj partoj, malhela okulstrio. Nortdorienta Barato orienten al nordokcidenta Tajlando[17]
Kaŝmira sito
(Sitta cashmirensis)
SittaCashmirensis.svg 14 cm longa, ĉefe grizecaj supraj partoj, ruĝecaj subaj partoj kun pli palaj gorĝo kaj mentono. Orienta Afganio al okcidenta Nepalo[18]
Kaŝtanventra sito
(Sitta castanea)
SittaCastanea.svg 13 cm longa, koloroj varias inter subspecioj. La ununura grizdorsa, ruĝecventra sito en sia teritorio. Kvar rasoj en la deklivoj de Himalajo el nordorienta Barato al okcidenta Junano kaj Tajlando estis proponitaj kiel separata specio el la nomiga formo kiu reproduktiĝas en norda kaj centra Barato.[9][19]
Himalaja sito
(Sitta himalayensis)
SittaHimalayensis.svg 12 cm longa, pli eta beko ol S. cashmirensis, ruĝecoranĝaj subaj partoj kun nemarkita brilruĝecaj subvostaj kovriloj, blanko en supraj vostokovriloj malfacile videbla ennature. Himalajo el nordorienta Barato al sudokcidenta Ĉinio, loke orienten al Vjetnamio[20]
Viktoria sito
(Sitta victoriae)
SittaVictoriae.svg 11.5 cm longa, grizecaj supraj partoj kaj ĉefe blankecaj subaj partoj. Endemia en Birmo.[21]
Pigmea sito
(Sitta pygmaea)
Pygmy Nuthatch (Sitta pygmaea) at a feeder.jpg 10 cm longa, griza krono, blugrizaj supraj partoj, blankecaj subaj partoj, blankeca punkto en nuko. Okcidenta Nordameriko el Brita Kolumbio al sudokcidenta Meksikio
(2.3 milionoj)[22]
Brunkapa sito
(Sitta pusilla)
Brown-headed Nuthatch-27527-4c.jpg 10.5 cm longa, bruna krono kun mallarĝa nigra traokula strio kaj blankokraj vangoj, mentono kaj ventro, flugiloj estas bluecgrizaj, eta blanka punkto en nuko. Sudorienta Usono kaj Bahamoj
(1.5 million)[23]
Korsika sito
(Sitta whiteheadi)
SittaWhiteheadi.svg 12 cm longa, blugriza supre kaj okreca sube. Masklo havas nigrajn kronon kaj traokulan strion separatajn de blanka superokulan strion; la ino havas grizajn kronon kaj okulstrion. Endemia de Korsiko
(3,000 al 9,000 paroj)[24]
Kabila sito
(Sitta ledanti)
SittaLedanti.svg 13.5 cm longa, blugriza supre ka jokreca sube. Masklo havas nigrajn kronon kaj traokulan strion separatajn de blanka superokulan strion; la ino havas grizajn kronon kaj okulstrion. Endemia de nordorienta Alĝerio
(Malpli da 1,000 paroj)[25]
Turkia sito
(Sitta krueperi)
Krupersnuthatch.jpg 11.5 al 12.5 cm longa, blankecaj subaj partoj kun ruĝeca gorĝo, ĉefe grizaj supraj partoj. Turkio, Kartvelio, Rusio kaj en la greka insulo de Lesbo.
(80,000 al 170,000 paroj)[26]
Ĉinia sito
(Sitta villosa)
SittaVillosa.svg 11.5 cm longa, grizecaj supraj partoj kaj rozkolorecaj subaj partoj. Ĉinio, Norda Koreio kaj Suda Koreio[27]
Junana sito
(Sitta yunnanensis)
SittaYunnanensis.svg 12 cm longa, grizecaj supraj partoj kaj blankecaj subaj partoj. Endemia en sudokcidenta Ĉinio[28]
Kanada sito
(Sitta canadensis)
Red-breasted Nuthatch (Sitta canadensis)10-4c.jpg 11 cm longa, blugrizaj supraj partoj, kun ruĝecaj subaj partoj, blanka vizaĝo kun nigra traokula strio, blanka gorĝo, rekta griza beko kaj nigra krono. Okcidenta kaj norda moderklimata Nordameriko, vintroj tra multe de Usono kaj suda Kanado
(18 milionoj)[29]
Blankvanga sito
(Sitta leucopsis)
White-cheeked Nutthatch I IMG 7384.jpg 13 cm longa, blankaj vangoj, mentono, gorĝo kaj subaj partoj, supraj partoj ĉefe malhelgrizaj. Orienta Afganio al okcidenta Nepalo kaj okcidenta Ĉinio
(10 milionoj)[30]
Karolina sito
(Sitta carolinensis)
Sitta-carolinensis-001.jpg 13 al 14 cm longa, blanko de vizaĝo tute ĉirkaŭas okulojn, vizaĝo kaj subaj partoj estas blankaj, supraj partoj estas ĉefe palblugrizaj. Nordameriko el suda Kanado al Meksikio[21]
Roka sito
(Sitta neumayer)
Rocknuthatch.JPG 13.5 cm longa, blankaj gorĝo kaj subaj partoj nuancaj al okreca en ventro. La formo de la grizaj supraj partoj kaj malhelo de la okulstrio varias inter la 3 subspecioj. Balkanio orienten tra Grekio kaj Turkio al Irano
(130,000)[31]
Persia sito
(Sitta tephronota)
SittaTephronota.svg 16 al 18 cm longa, grizecaj supraj partoj kaj blankecaj subaj partoj, rozkoloreca pugo. Norda Irako kaj okcidenta Irano orienten tra Centra Azio
(43,000 al 100,000 en Eŭropo)[32]
Velurfrunta sito
(Sitta frontalis)
Velvet-fronted Nuthatch (Sitta frontalis)2-2008-11-07.jpg 12.5 cm longa, violblua supre, kun lavendokoloraj vangoj, sablokoloraj subaj partoj kaj blankeca gorĝo, beko estas ruĝa, nigra makulo en frunto. Barato kaj Sri-Lanko tra Sudorienta Azio al Indonezio[33]
Flavbeka sito
(Sitta solangiae)
SittaSolangiae.svg 12.5 al 13.5 cm longa, blankaj subaj partoj, bluecaj supraj partoj, flava beko. Vjetnamo kaj Hainan, Ĉinio[34]
Sulfurbeka sito
(Sitta oenochlamys)
SittaOenochlamys.svg 12.5 cm longa, rozkoloraj subaj partoj, flava beko, bluecaj supraj partoj. Endemia de Filipinoj[35]
Blua sito
(Sitta azurea)
Bluenuthhatch01.jpg
Kliku tie por filmeto
13.5 cm longa, grizecaj supraj partoj kaj blankecaj subaj partoj. Malajzio, Sumatroa kaj Javo[36]
Giganta sito
(Sitta magna)
SittaMagna.svg. 19.5 cm longa, grizecaj supraj partoj kaj blankecaj subaj partoj. Ĉinio, Birmo kaj Tajlando.[37]
Belega sito
(Sitta formosa)
SittaFormosa.svg 16.5 cm longa, nigradorsa kun blanka striado, brilbluaj supra dorso, pugo kaj ŝultroj, brunoranĝecaj subaj partoj kaj pli pala vizaĝo. Nordorienta barato kaj Birmo kaj surloke en suda Ĉinio kaj norda Sudorienta Azio[38]

El supre suben videblas, ke estas 14 specioj kun klare videbla nigra traokula strio, poste 2 kun blankaj vizaĝoj nome la Blankvanga sito kaj la Karolina sito, poste 2 aliaj pli helaj specioj nome Roka sito kaj Persia sito, poste 4 specioj kun pli da bluo aŭ violkoloro kaj 2 finaj specioj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Malfermaj arbaroj de Ponderosa pino estas habitato de la Pigmea sito.

La membroj de la genro de sitoj loĝas en plej parto de Nordameriko kaj Eŭropo kaj tra Azio sube de la nomita Linio Wallace. Sitoj estas malabundaj en Afriko; unu specio loĝas en eta areo de nordorienta Alĝerio[39] kaj ia populacio de la subspecio de Eŭropa sito nome, S. e. hispaniensis, loĝas en montaroj de Maroko.[40] Plej parto de specioj estas loĝantaj birdoj la tutan jaron. La ununura grava migranta specio estas la Kanada sito, kiu vintras amplekse tra Nordameriko, sed ne en la plej nordaj partoj de sia reprodukta teritorio en Kanado; ĝi estis observata kiel vagulo en Bermudo, Islando kaj Anglio.[29]

Plej parto de sitoj estas arbaraj birdoj kaj majoritato troviĝas en arbaroj de koniferoj aŭ aliaj ĉiamverdaj, kvankam ĉiu specio preferas precizan tipon. La forto de tiu asocio varias el la Korsika sito, kiu estas ege ligata al la Korsika pino, al la ampleksa habitato de la Eŭropa sito, kiu preferas deciduajn aŭ miksitajn arbarojn sed reproduktiĝas en arbaroj de koniferoj norde de sia etenda teritorio.[40][41] Tamen, la du specioj de rokarsitoj ne estas tiom forte ligitaj al arbaroj: ili reproduktiĝas en rokaj kornicoj aŭ klifoj, kvankam ambaŭ moviĝas al arbaraj areoj kiam ili ne reproduktas.[42][43] En partoj de Azio kie kelkaj specioj loĝas en la sama geografia regiono, estas ofte altitudina separado en siaj preferataj habitatoj.[44][45]

Sitoj preferas moderklimaton; nordaj specioj loĝas ĉe marnivelo dum tiuj sudaj troviĝas en pli malvarmaj altateraj habitatoj. Exuropa kaj Kanada sitoj estas birdoj de malaltaj teroj en la nordo de siaj etendaj teritorioj, sed reproduktiĝas en montaroj pli sude; ekzemple, Eŭropa sito, kiu reproduktiĝas kie la julia temperaturo estas el 16 al 27 °C, troviĝas ĉe marnivelo en Norda Eŭropo, sed inter 1,750 kaj 1,850 m de altitudo en Maroko.[40] La Velurfrunta sito estas la ununura membro de la familio kiu preferas tropikajn arbarojn de malaltaj teroj.[33]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado kaj survivado[redakti | redakti fonton]

Sekco de nestokavaĵo de Roka sito kun kotomuro kaj tunelo ĉe ĝia enirejo.

Ĉiuj sitoj nestumas en kavaĵoj; escepte ĉe la du specioj de roksitoj, ĉiuj uzas arbotruojn, kie ili faras simplan tason kovritan el mildaj materialoj sur kiuj ripozos la ovoj. Ĉe kelkaj specioj lo kovraĵo konsistas el etaj ligneroj kiaj arboŝeleroj aŭ semoŝeloj, dum ĉe aliaj ĝi inkludas muskon, herbon, harojn kaj plumojn tipe ĉe paserinaj birdoj.[8][22]

Membroj de la superspecio de Kanada sito elfosas siajn proprajn arbotruojn, kvankam plej parto de aliaj sitoj uzas naturajn truojn aŭ malnovajn nestojn de pegoj. Kelkaj specioj malpliigas la grandon de la enirejo per fermeto per koto. La Kanada sito sekurigas sian neston ŝmirante gluecan rezinon de koniferoj ĉirkaŭ la enirejo, la masklo ekstere kaj la ino de interne. La rezino povas malhelpi predantojn aŭ konkurantojn (la nestobirdoj evitas la rezinon per rekta plonĝado tra la enirtruo).[46] La Karolina sito ŝmiras mortintajn skarabojn ĉirkaŭ la enirejo de la nesto, kaj oni sugestis, ke fetoro de la premitaj insektoj forigas sciurojn, rivalojn por naturaj arbokavaĵoj.[47]

La Roka sito konstruas prilaboritan ujoforman neston el koto, fekaĵo kaj haro aŭ plumoj, kaj ornamas la nesteksteron kaj najbarajn fendojn per plumoj kaj insektoflugiloj. La nestoj estas lokataj en rokfendoj, en kavaĵoj, sub klifaj kornicoj aŭ eĉ sur konstruaĵoj.[31] La alia roksito nome Persia sito konstruas similan sed malpli kompleksan strukturon tra la enirejo al kavaĵo. Tiu nesto povas esti tre eta sed povas pezi ĝis 32 kg. Tiu specio nestumas ankaŭ en riverbordoj aŭ arbotruoj kaj pligrandigas la nestotruon se la kavaĵo estas tro malgranda.[32]

La Granda buntpego estas predanto de la nestoj de Eŭropa sito.[48]

Sitoj estas monogamaj kaj pariĝas porvive. La ino demetas blankajn ovojn kun ruĝaj aŭ flavaj markoj; la ovokvanto varias, pli granda ĉe nordaj specioj. Kovadon faras nur la ino dum 12 al 18 tagoj, aŭ ambaŭ gepatroj, depende de la specio. La malfrumaturaj (nudaj kaj helponecesaj) idoj elnestiĝas post 21 al 27 tagoj.[32][49][50][51] Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, kaj ĉe la du amerikaj specioj, nome la Brunkapa kaj la Pigmea sito, masklaj helpantoj el la antaŭa ovodemetado povas helpi la gepatrojn manĝigi la idaron.[52][53]

Averaĝa vivo en naturo estas el 2 al 3.5 jaroj, kvankam foje okazas aĝoj de ĝis 10 jaroj.[52][54] La Eŭropa sito havas plenkreskulan jaran survivindicon de 53 %[55] kaj la masklo de Korsika sito 61.6%.[56] Sitoj kaj aliaj etaj arbaraj birdoj kunsuferas samajn predantojn: akcipitroj, gufo, sciuroj kaj pegoj. Usona studo montris, ke la reagoj de sitoj al predantoj povas esti ligataj al reproduktaj strategioj. Ili mezuris la pretecon de maskloj de la du specioj manĝigi kovantajn inojn enneste kiam oni montris ŝajnaĵojn de Striakcipitro, kiu ĉasas plenkreskajn sitojn, aŭ de Amerika troglodito, kiu detruas ovarojn. La Karolina sito estas malpli longviva ol la Kanada sito, sed havas pli da idojn, kaj oni trovis, ke ili respondas pli akre al la ovopredanto, dum la Kanada sito montris pli grandan reagon al la akcipitro. Tio subtenas la teorion ke pli longvivaj specioj profitas el plenkreska survivado kaj futura reprodukta oportuno dum pli mallongvivaj birdoj zorgas plie pri la survivado de siaj pli nombraj ovodemetadoj.[57]

Povas esti problemo por etaj birdoj de ne migri. Komunaj ripozejoj en mempremitaj buliĝgrupoj povas helpi konservi varmon kaj kelkaj sitospecioj uzas tiun sistemon por multnombraj grupoj kaj tiel oni observis grupojn de ĝis 170 Pigmeajn sitojn en ununura ripozejo. La Pigmea sito kapablas malaltigi sian korpotemperaturon dum ripozado, konservante energion per de hipotermio kaj malaltigita metabolismo.[52]

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Eŭropa sito ĉe ĝardena birdomanĝejo

Sitoj manĝas laŭlonge de arbotrunkoj kaj branĉoj kaj estas membroj de la sama kunmanĝantaro kun pegoj. Sed malkiel pegoj kaj Certiedoj, ili ne uzas siajn vostojn por aldona subteno, fidante anstataŭe je siaj fortaj gamboj kaj piedoj por moviĝi laŭ saltetoj.[51][58] Ili kapablas descendi kapaltere kaj pendiĝi inverse inter branĉetaroj. Turkia sito povas eĉ pendiĝi kapaltere por trinki akvon el la foliaro sen tuŝi la grundon.[59] Roksitoj manĝas per simila tekniko al tiu de la arbaraj specioj, sed ili serĉas manĝaĵojn en rokmuroj kaj foje konstruaĵoj. Dum reproduktado, paro de sitoj manĝas nur ene de sia teritorio, sed foje asociiĝas kun preterpasantaj paruoj aŭ kuniĝas al kunmanĝantaroj de miksitaj specioj.[10][50][60]

Insektoj kaj aliaj senvertebruloj estas la plej parto de la sitodieto, ĉefe dum la reprodukta sezono, kiam ili ligiĝas preskaŭ nur al vivantaj predoj,[54] sed plej parto de specioj manĝas ankaŭ semojn dum vintro, kiam senvertebruloj estas malpli disponeblaj. Plej grandajn manĝerojn, kiel grandaj insektoj, helikoj, glanoj aŭ eĉ semoj, la birdoj povas enmeti en fendojn kaj frapi per siaj fortaj bekoj.[10] Malkutime ĉe birdoj, la Brunkapa sito uzas pecon de arboŝelo kiel levilo por movi aliajn arboŝelerojn kaj serĉi manĝaĵojn; tiu arbaŝela levilo povas esti portata el arbo en arbon aŭ uzata por kovri semokaŝejon.[52]

Ŝajne ĉiuj sitoj stokas manĝaĵojn, ĉefe semojn, en arbofendojn, surgrunde, sub etaj ŝtonoj aŭ sub arboŝeleroj, kaj ili povas memori tiujn kaŝejojn tiom longe kiom ĝis 30 tagoj.[8][22][61] Simile la roksitoj enmetas helikojn en taŭgajn fendojn por posta konsumado.[31][32] Eŭropaj sitoj evitas uzi siajn kaŝejojn dum bona vetero por posta uzado dum malbonaj veterkondiĉoj.[62]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Karolina sito, komuna en granda parto de Nordameriko

Kelkaj sitoj, kiaj la Eŭropa sito kaj la nordamerikaj specioj, havas etendajn teritoriojn kaj grandajn populaciojn, kaj malmulte da konservadproblemoj,[63] kvankam surloke ili povas suferi arbaran fragmentadon.[48][64] Kontraste kelkaj el la plej limigitaj specioj frontas damaĝajn premojn.

La endanĝerita Viktoria sito troviĝas nur en la regiono de Monto Viktoria en Birmo, kie arbaroj ĝis 2,000 m super marnivelo estis jam preskaŭ entute klarigitaj kaj la habitato inter 2,000 kaj 2,500 m estas danĝere degradita. Preskaŭ 12,000 homoj loĝas en la Nacia Parko Natma Taung kiu inkludas la Monton Viktoria, kaj ties fajraĵoj kaj kaptiloj pligrandigas la premon kontraŭ sitoj. La populacio de la Viktoria sito, ĉirkaŭkalkulita je nur kelkaj miloj, malpliiĝas kaj ne estas konservada politiko.[65][66] La Kabila sito troviĝas nur en kvar areoj de Alĝerio, kaj eble la totala populacio ne superas 1,000 birdojn. Incendioj, erozio kaj paŝtado malplibonigis ka kvaliton de la habitato, spite ties lokigon en la Nacia Parko Taza.[67]

Ankaŭ senarbarigo malpliigis populacion de vundeblaj Junana kaj Flavbeka sitoj. La Junana sito povas elturniĝi el arboperdo, ĉar ĝi preferas malfermajn arbarojn de pino, sed kvankam ĝi estas ankoraŭ surloke komuna, ili jam malaperis el kelkaj de la areoj en kiuj ili estis konstatitaj en la komenco de la 20a jarcento.[68] La minaco al Flavbeka sito estas plej akra en Hainan, kie pli da 70 % de la arbaro perdiĝis en la pasintaj 50 jaroj pro kultivoŝanĝoj kaj eluzado de ligno kiel energio dum la ĉinaj resetligaj programoj.[69]

La Turkia sito estas minacata de urbanizado kaj disvolviĝo en kaj ĉirkaŭ maturaj arbaroj de koniferoj, ĉefe ĉe la marbordo de Mediteraneo kie tiu specio estis iam multnombra. Nova leĝo helpanta turismon aprobiĝis en Turkio en 2003, kiu pligrandigis la minacon al ties habitato. Tiu leĝo malpliigis burokratadon kaj faciligis konstruadon de turismejoj kaj de somerdomoj en la marborda zono kie la arbarperdo malfaciligas la vivon de tiu sito.[70][71]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. Holmiae. (Laurentii Salvii), 115. "Rostrum subcultrato-conicum, rectum, porrectum: integerrimum, mandíbula superiore obtusiuscula. Lingua lacero-emarginata" 
  2. (2006) The Chambers Dictionary, ninth edition. Edinburgh: Chambers, 1417. ISBN 0-550-10185-3. 
  3. 3,0 3,1 3,2 Vaurie, Charles; Koelz, Walter, (November 1950). "Notes on some Asiatic nuthatches and creepers", gazeto : American Museum novitates, volumo : 1472, paĝoj : 1–39 (PDF)
  4. Jønsson, Knud A. & Jon Fjeldså (2006). "A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri)", gazeto : Zoologica Scripta, volumo : 35, numero : 2, paĝoj : 149–186. COI:10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x
  5. Cracraft, J.; Barker, F. Keith; Braun, M. J.; Harshman, J.; Dyke, G.; Feinstein, J.; Stanley, S.; Cibois, A.; Schikler, P.; Beresford, P.; García-Moreno, J.; Sorenson, M. D.; Yuri, T.; Mindell. D. P. (2004) "Phylogenetic relationships among modern birds (Neornithes): Toward an avian tree of life." p468–489 in Assembling the tree of life (J. Cracraft and M. J. Donoghue, eds.). Oxford University Press, New York. ISBN 0-19-517234-5
  6. Harrap & Quinn (1996) p12–13 "Species limits"
  7. Pasquet, Eric (January 1998). "Phylogeny of the nuthatches of the Sitta canadensis group and its evolutionary and biogeographic implications", gazeto : Ibis, volumo : 140, numero : 1, paĝoj : 150–156. COI:10.1111/j.1474-919X.1998.tb04553.x
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Harrap & Quinn (1996) p109–114 "Eurasian Nuthatch"
  9. 9,0 9,1 Pamela C. Rasmussen; John C. Anderton. (2005). Birds of South Asia: The Ripley Guide. Lynx Edicions, Barcelona., 536. ISBN 84-87334-67-9. 
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 10,7 (1996) Tits, Nuthatches and Treecreepers. Christopher Helm, 16–17. ISBN 0-7136-3964-4. 
  11. 11,0 11,1 Dickinson, Edward C. (2006). "Systematic notes on Asian birds. 62. A preliminary review of the Sittidae", gazeto : Zoologische Verhandelingen, Leiden, volumo : 80, paĝoj : 225–240 (PDF)
  12. Zink, Robert M.; Drovetski, Sergei V.; Rohwer, Sievert (September 2006). "Selective neutrality of mitochondrial ND2 sequences, phylogeography and species limits in Sitta europaea", gazeto : Molecular Phylogenetics and Evolution, volumo : 40, numero : 3, paĝoj : 679–686. COI:10.1016/j.ympev.2005.11.002 (PDF)
  13. "HQgiant"
  14. "HQbhn"
  15. Templeton, Christopher N.; Greene, Erick (March 2007). "Nuthatches eavesdrop on variations in heterospecific chickadee mobbing alarm calls", gazeto : Proceedings of the National Academy of Sciences, volumo : 104, numero : 13, paĝoj : 5479–5482. COI:10.1073/pnas.0605183104 (PDF automatic download)
  16. "Birdlife"
  17. Harrap & Quinn (1996) p114 al 117 "Chestnut-vented Nuthatch"
  18. Harrap & Quinn (1996) p117 al 119 "Kashmir Nuthatch"
  19. Harrap & Quinn (1996) p119–123 "Chestnut-bellied Nuthatch"
  20. Harrap & Quinn (1996) p123–125 "White-tailed Nuthatch"
  21. 21,0 21,1 Harrap & Quinn (1996) p125–126 "White-browed Nuthatch"
  22. 22,0 22,1 22,2 Harrap & Quinn (1996) p127–130 "Pygmy Nuthatch"
  23. Harrap & Quinn (1996) p130–133 "Brown-headed Nuthatch"
  24. Harrap & Quinn (1996) p133–135 "Corsican Nuthatch"
  25. Harrap & Quinn (1996) p135–138 "Algerian Nuthatch"
  26. Harrap & Quinn (1996) p138–140 "Krüper's Nuthatch"
  27. Harrap & Quinn (1996) p140–142 "Chinese Nuthatch"
  28. Harrap & Quinn (1996) p143–144 "Yunnan Nuthatch"
  29. 29,0 29,1 Harrap & Quinn (1996) p144–148 "Red-breasted Nuthatch"
  30. Harrap & Quinn (1996) p148–80 "White-cheeked Nuthatch"
  31. 31,0 31,1 31,2 Harrap & Quinn (1996) p155–158 "Western Rock Nuthatch"
  32. 32,0 32,1 32,2 32,3 Harrap & Quinn (1996) p158–161 "Eastern Rock Nuthatch"
  33. 33,0 33,1 Harrap & Quinn (1996) p161–164 "Velvet-fronted Nuthatch"
  34. Harrap & Quinn (1996) p164–165 "Yellow-billed Nuthatch"
  35. Harrap & Quinn (1996) p165–168 "Sulphur-billed Nuthatch"
  36. Harrap & Quinn (1996) p168–169 "Blue Nuthatch"
  37. Harrap & Quinn (1996) p169–172 "Giant Nuthatch"
  38. Harrap & Quinn (1996) p172–173 "Beautiful Nuthatch"
  39. Snow & Perrins (1998) p1400–1401 "Algerian Nuthatch"
  40. 40,0 40,1 40,2 Snow & Perrins (1998) p1402–1404 "Nuthatch"
  41. Snow & Perrins (1998) p1399–1400 "Corsican Nuthatch"
  42. Snow & Perrins (1998) p1404–1406 "Eastern Rock Nuthatch"
  43. "BWP1406"
  44. Menon, Shaily; Zafar-Ul Islam, Jorge Soberón and A. Townsend Peterson (2008). "Preliminary analysis of the ecology and geography of the Asian nuthatches (Aves: Sittidae).", gazeto : The Wilson Journal of Ornithology, volumo : 120, numero : 4, paĝoj : 692-699. COI:10.1676/07-136.1
  45. Ripley, S. Dillon (1959). "Character displacement in Indian nuthatches (Sitta).", gazeto : Postilla, volumo : 42, paĝoj : 1–11
  46. Red-breasted Nuthatch. Bird Guide. Alirita 2008-06-20.
  47. Kilham, Lawrence (January 1971). "Use of in bill-sweeping by White-breasted Nuthatch", gazeto : Auk, volumo : 88, paĝoj : 175–176 (PDF)
  48. 48,0 48,1 González-Varo, Juan P; López-Bao, José V.; Guitián, José (2008). "Presence and abundance of the Eurasian nuthatch Sitta europaea in relation to the size, isolation and the intensity of management of chestnut woodlands in the NW Iberian Peninsula", gazeto : Landscape Ecology, volumo : 23, paĝoj : 79–89. COI:10.1007/s10980-007-9166-7 (PDF)
  49. Snow & Perrins (1998) p1406–1407 "Rock Nuthatch"
  50. 50,0 50,1 Snow & Perrins (1998) p1398 "Nuthatch: Family Sittidae"
  51. 51,0 51,1 Christopher Perrins (eld.): (2003) "Nuthatches", Christopher Perrins (eld.): Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, 536–537. ISBN 1-55297-777-3. 
  52. 52,0 52,1 52,2 52,3 Kieliszewski, Jordan. Sitta pygmaea. Animal Diversity Web. Alirita 2008-06-21.
  53. Brown-headed Nuthatch. Bird Guide. Alirita 2008-06-21.
  54. 54,0 54,1 Roof, Jennifer; Dewey, Tanya. Sitta carolinensis. Animal Diversity Web. Alirita 2008-06-21.
  55. Nuthatch Sitta europaea [Linnaeus, 1758]. BTO Birdfacts. Alirita 2008-12-01.
  56. Thibault, Jean-Claude; Jenouvrier, Stephanie (2006). "Annual survival rates of adult male Corsican Nuthatches Sitta whiteheadi ", gazeto : Ringing & Migration, volumo : 23, paĝoj : 85–88 (PDF)
  57. Ghalambor, Cameron K.; Martin, Thomas E. (August 2000). "Parental investment strategies in two species of nuthatch vary with stage-specific predation risk and reproductive effort", gazeto : Animal Behaviour, volumo : 60, numero : 2, paĝoj : 263–267. COI:10.1006/anbe.2000.1472 (PDF)
  58. Fujita, M; K. Kawakami; S. Moriguchi & H. Higuchi (2008). "Locomotion of the Eurasian nuthatch on vertical and horizontal substrates", gazeto : Journal of Zoology, volumo : 274, numero : 4, paĝoj : 357–366. COI:10.1111/j.1469-7998.2007.00395.x
  59. Albayrak, Tamer; Erdoğan, Ali (2005). "Observations on some behaviours of Krüper’s Nuthatch (Sitta krueperi), a little-known West Palaearctic bird", gazeto : Turkish Journal of Zoology, volumo : 29, paĝoj : 177–181 (PDF)
  60. (2004) A Field Guide to the Birds of Thailand. New Holland Press. ISBN 1843309211. 
  61. Hardling, Roger; Kallander, Hans & Jan-Åke Nilsson (1997). "Memory for Hoarded Food: An Aviary Study of the European Nuthatch", gazeto : The Condor, volumo : 99, numero : 2, paĝoj : 526–529. COI:10.2307/1369961 (PDF)
  62. Nilsson, Jan-Åke; Persson, Hans Källander Owe (1993). "A prudent hoarder: effects of long-term hoarding in the European nuthatch, Sitta europaea", gazeto : Behavioral Ecology, volumo : 4, numero : 4, paĝoj : 369–373. COI:10.1093/beheco/4.4.369
  63. Sitta. Species Search Results. Alirita 2008-06-21.
  64. van Langevelde, Frank (2000). "Scale of habitat connectivity and colonization in fragmented nuthatch populations", gazeto : Ecography, volumo : 23, numero : 5, paĝoj : 614–622. COI:10.1034/j.1600-0587.2000.230512.x (PDF)
  65. IUCN2007, BirdLife International, 2004, 20280, Sitta victoriae, 18a Junio 2008.
  66. Thet Zaw Naing (2003). "Ecology of the White-browed Nuthatch Sitta victoriae in Natmataung National Park, Myanmar, with notes on other significant species", gazeto : Forktail, volumo : 19, paĝoj : 57–62 (PDF)
  67. IUCN2007, BirdLife International, 2004, id=20276, Sitta ledanti, Elŝutita la 17an Junio 2008.
  68. IUCN2007, BirdLife International, 2004, 20282, Sitta yunnanensis, 18a Junio 2008.
  69. IUCN2007, BirdLife International, 2004, 20279, Sitta solangiae, 18a Junio 2008.
  70. IUCN2007, BirdLife International, 2005, 51968, Sitta krueperi, 17a Junio 2008.
  71. Turkey: briefing notes on tourism policy and institutional framework (PDF). Elŝutita la 22a de julio 2008

Libroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]