Sivac

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sivac, serbe Сивац, hungare Szivác estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka en municipo de Kula.

Sivac situas en la mapo en la verda municipo
Ortodoksa preĝejo de Sivac
Katolika preĝejo de Sivac

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Sivac situas sur ebenaĵo, laŭ la kanalo Danubo-Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Sombor-Crvenka.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Sivac 8992 da homoj, (serboj 5179 (58 %), montenegranoj 2703 (30 %), hungaroj 425 (5 %), kroatoj 162 (2 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kalvinana preĝejo de Sivac