Siward (Northumbria)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Siward (Northumbria)

Siward (m. 1055) estis grafo de Northumbria, Anglio de 1041 ĝis sia morto.

Verŝajne li estis dano kiu alvenis al Anglio en 1015 kun Kanuto la 1-a. Kanuto nomumis lin grafo de Jorko en 1031. En 1033 Siward edziĝis al Aelflaed, nepino de Uchtred la maltima, antaŭa grafo de Northumbria.

En 1041 Eadulf la 3-a, grafo de Northumbria, estis mortigata, probable de Siward, kiu tuj iĝis grafo de Northumbria.

Siward estis inter la plej potencaj nobeloj de Anglio kaj servis kiel generalo sub la reĝoj Hardakanuto kaj Eduardo la Konfesanto, kaj ĝuis reputacion de forta kaj kuraĝa batalisto. En 1051 li subtenis Eduardon la Konfesanton kiam li ekzilis Godvinon, grafon de Wessex. En 1054 li komandis la anglan armeon kiu invadis Skotlandon, kaj la 27-an de julio tiun jaron li venkis armeon de Macbeth. Laŭ la Kronikoj de Ulstro dum la batalo mortis 300 skotoj kaj 1,500 angloj. Osbern, filo de Siward, mortis dum la invado.

Siward mortis en 1055 ĉe Jorko. Laŭdire li lamentegis ke li mortis ne batalante sed "kiel bovino" kaj tuj antaŭ sia morto leviĝis de sia mortlito por surmeti sian kirason. Li entombiĝis en la preĝejo de Sankta Olave en Jorko, kiun li fondis. Dum la 20-a jarcento estis esploroj de lia tombo, kie oni trovis la restaĵon de viro kiu altis pli ol du metrojn.

Siward kaj Aelflaed havis du filojn:

  • Osbern, kiu mortis dum batalo en 1054
  • Waltheof (1050-1076), kiu iĝis grafo de Northumbria en 1072