Sjamen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Sjamen
ISO
Sjamen

emblemo

subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio • departemento-ranga urbo • urbego • city specifically designated in the state plan
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉinio
Ŝtato Ĉinio
Provinco Fuĝjano
Poŝtkodo 361 000
Aŭtokodo 闽D
Telefonkodo 592
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 623,300 en 2 009 (nur la urbo)
Loĝdenso 3 039 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 24°36′00″N 118°44′00″O  /  24.6°N, 118.733333°O / 24.6; 118.733333 (Sjamen) (mapo) Koordinatoj: 24°36′00″N 118°44′00″O  /  24.6°N, 118.733333°O / 24.6; 118.733333 (Sjamen) (mapo)
Alto mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC + 8
Sjamen (Tero)
Sjamen (Tero)
DEC

Eraro: nevalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Sjamen
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Xiamen [+]
vdr


Sjamen, ĉine 厦门市 estas metropolo kaj universitata urbo ekde 1921 en Ĉina Popola Respubliko. La historia loknomo estas Amoj. La municipo administras ankaŭ proksimajn distriktojn kaj zonojn.

Geografio

Sjamen etendiĝas laŭ Tajvana markolo. La urbo konsistas el insulo kaj la kontraŭa kontinenta parto, kiujn ponto kunligas. Aliaj proksimaj insuloj apartenas al Tajvano.

Historio

Sjamen menciiĝis jam en 282. Jam dum la mezepoko ĝi estis internacia havenurbo kaj ankaŭ bazo kontraŭ piratoj. Ekde 1541 ankaŭ portugaloj uzis la havenon. Pro la Opia milito la britoj akiris la urbon en 1842.

Ekonomio

Sjamen estas speciala ekonomia zono ekde la 1980-aj jaroj. La plej gravaj industriaj branĉoj estas fiŝkaptado, ŝipkonstruado, nutraĵprilaboro, teksaĵoj, maŝinkonstruado, kemiaj industrioj, telekomunikado, kaj financaj servoj.

Klimato

Mozaikbildoj pri Sjamen (financa urboparto, universitato, domo en la insulo, la ponto)
Stacidomo de Sjamen
Templo kaj biblioteko en Sjamen
Strato en Sjamen

Sjamen etendiĝas en subtropika klimato kun influo de musono. La tutjara averaĝa temperaturo estas 21 °C. Inter junio-septembro tio estas 30 °C. Jare pluvas po 1350 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-septembro. Frosto estas tre malofta.

Trafiko

Sjamen havas internacian flughavenon, aŭtovojon, stacidomon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Taksioj estas oftaj. Multaj uzas biciklojn, ĉar la motorcikloj kaj mopedoj estas malpermesitaj.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Hungara kaj angla Vikipedioj

Eksteraj ligiloj

Universitato en Sjamen