Sjeramadrea pasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sjeramadrea pasero
Sjeramadrea pasero
Sjeramadrea pasero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Xenospiza
Specio: X. baileyi
Xenospiza baileyi
(Bangs, 1931)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sierra Madre Sparrow (Xenospiza baileyi) (5911746921).jpg
Sierra Madre Sparrow (Xenospiza baileyi) (5911746921)

La Sjeramadrea pasero (Xenospiza baileyi), konata ankaŭ kiel Ksenospizo, estas endanĝerita, de limigita teritorio, mistera membro de la grupo de Amerikaj paseroj. Ĝi estas endemia de Meksiko kaj estas minacata al formorto pro habitatoperdo.

Etimologio de latina scienca nomo[redakti | redakti fonton]

Xenospiza, el antikva greka ksenos (ξένος), "fremdulo", + spíza (σπίζα), "fringo". baileyi, dediĉita al Alfred M. Bailey, kiu kolektis la specimenon de 1931 por Outram Bangs.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas nigran kronon, brunecan nukon ege nigropunktecan kaj grizan vizaĝon kun pli malhelgriza vango ĉirkaŭata de nigreca bordo kiu ekas kiel traokula strio kaj revenas al bekobazo kiel dua mustaĉa strio. Pli distinga nigra mustaĉa strio limigas la blankan gorĝon. La subaj partoj estas blankecaj sed en brusto estas linioj de nigraj strietoj kiuj kuniĝas en centra nigra makulo. La dorso estas bruna kaj strieca kaj la vosto malhela.

Historio kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Sjeramadrea pasero estis unuafoje priskribita de fakuloj en la Sierra de Bolaños ĉe Bolaños, Ĥalisko, Meksiko, en 1889. La ok specimenoj tiam pafitaj ne estis tiam agnoskataj kiel tio kio ili estas, sed supozataj aberaciaj ekzempleroj de PaserkulojKantopaseroj, aŭ hibridoj. Nur kiam alia birdo estis kaptata ĉe Durango en 1931 ĝi estis agnoskata kiel valida kaj distinga specio.

La suda populacio estis malkovrata nur en 1945, sed estis observata el tiam en kelkaj areoj ĉe Meksikurbo, Morelos, kaj Meksikŝtato. Inter 1951, kiam estis kaptataj 5 ĉe El Salto, kaj 2004, kiam malgranda populacio estis remalkovrata en la sama areo, la norda populacio el Jalisco kaj Durango jam ne troviĝas kaj oni supozas ke ĝi malaperis. Dume la proponita subspecio X. b. sierrae de la suda populacio estis agnoskata kiel bazata sur individua variado kaj pro tio nevalida; ne estas genofluo inter la populacioj kaj tiele ili konstituas du separatajn konservindajn populaciojn.

Ĝi estas la ununura specio en la genro Xenospiza; la genro estas tre proksime rilata al Ammodramus (kaj ili inkludiĝis en ĝi fare de kelkaj fakuloj), diference ĉefe pro pli longa, malpli pintakra vosto, kaj limigo al altaltitudaj alpaj herbejaj habitatoj.

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu nearktisa specio estas endemia de kelkaj montoteritorioj en kaj ĉe Okcidenta Patrinmontaro, Meksiko. Ĝi estas limigita al biotopoj de herbejoj kaj marĉoj en vulkanaj montoteritorioj, je altitudoj de 2,300-3,050 m; la plej suba parto de la teritorio estas okupata de la nordaj birdoj, kaj la plej alta parto de la suda populacio.

Habitata informo pri la norda populacio estas malmulta, sed oni mencias pinojn, kverkojn kaj Arbutus (probable Arizona arbuto, Arbutus arizonica). Pliaj detaloj disponeblas por la pli etende studita suda populacio. La hegemoniaj specioj de herbejaj herboj estas Festuca amplissima, Perua pajloherbo (Stipa ichu), Muhlenbergia affinis kaj Muhlenbergia macroura. Ankaŭ malgrandaj arbaroj de Montezuma pino (Pinus montezumae) kaj (probable) Lumholtza pino (Pinus lumholtzii) en altaj teroj.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas tre minacata pro klarigado de ties vivejo por kreado de paŝtejoj. Ties konservostatuso laŭ la IUKN estas EN B1ab(i,ii,iii,v). Tio signifas ke la specio loĝas en malpli da 5000 km ², kaj ke ties teritorio, disponebla biotopo, kaj populacigrando malpliiĝas (BirdLife International 2004). Spite la remalkovro de la nordaj populacioj, ne restas pli da kelkaj individuoj kaj urĝe necesas plia serĉado por lokigi aldonajn subpopulaciojn. Ĉiukaze la specio estos probable subenlistita al Draste Endanĝerita baldaŭ; el 4 konataj subpopulacioj, nur 1 (ĉe La Cima) aspektas iome nombra.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Xenospiza baileyi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 23a Julio 2006. Endanĝerita.
  • Byers, Clive; Olsson, Urban & Curson, Jon (1995): Sparrows and Buntings: A Guide to the Sparrows and Buntings of North America and the World. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-73873-3
  • Oliveras de Ita, Adán & Rojas-Soto, Octavio R. (2006): A survey for the Sierra Madre Sparrow (Xenospiza baileyi), with its rediscovery in the state of Durango, Mexico. Bird Conservation International 16(1): 25–32. COI:10.1017/S0959270905000687 (HTML abstract)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]