Skabio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skabio
infekta malsano • malsano
vdr
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11)
1H74 skabio
vdr

Skabio estas infekta malsano de la haŭto, kiu ofte aperas ĉe homoj kaj aliaj diversaj bestoj (mamuloj kaj birdoj). Ĝin kaŭzas sarkoptoj (Sarcoptes scabiei), kies inoj (nur 0,3 mm grandaj) boras sin en la epidermon kaj metas tien sian fekaĵon kaj siajn ovojn. El tio rezultas veziketoj kaj jukado.