Skadio (luno)
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Skadio. |
| Skadio | |
| Natura satelito de Saturno (XXVII) | |
| Oficiala nomo | Saturno XXVII |
| Historio | |
| Malkovrinto | Brett J. Gladman[1] |
| Dato de malkovro | 23-a de septembro 2000 |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 15 641 000 km[2] |
| Discentreco | 0,269 |
| Klinangulo | 152,621° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 728,18 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 6 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
3,1 × 1014 kg 2,3 × 103 kg/m3 0,0021 m/s2 ~3,2 m/s |
| Rotacia periodo | ? |
| Aksa kliniteco | ? |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca premo | ? |
| Surfaca temperaturo | ? |
| Albedo | 0,06 |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 21,3 |
Skadio estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Ĝi estis malkovrita de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars kaj ilia teamo. Ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/2000 S 8.
Orbito [redakti]
Kiel ĉiuj lunoj de la norda grupo, Skadio havas retrogradan orbiton; alivorte, ĝi turnas ĉirkaŭ Saturno en la malan direkton, je tiu de la ĝenerala orbita movo de la saturnaj satelitoj (kaj sunsistemaj planedoj).
Skadio estas eble ero de Febo elŝirita pro meteoroida alfrapo.
Nomo [redakti]
Ĝi ricevis la nomon Skadio[3], laŭ la jotunino (gigantino) de la nord-ĝermana mitologio Skaði (Skadi aŭ Skathi). La 21-an de januaro 2005, IAU rekomendis la nomon Skathio[4], pli kongrua kun la transliterumo de la nordĝermana letero ð.
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Skathio kaj aliaj neregulaj saturnaj satelitoj, el la paĝaro de Jean-Michel (france)
La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") (france)
La neregulaj saturnlunoj (el "Projekto Luno") (germane)
|
||||||||||||||||||

