Skype

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skype (eo:Skajpo)
Programisto Skype Limited / Mikrosofto
Lasta stabila versio 5.3.0.111 (Vindozo),
5.1.0.935 (Mac OS X),
2.2.0.25 Beta (Linukso),
3.0.0.256 (Pocket PC)
3.0.0. (iOS)
1.0.0.983 (Android)

(20-a de aprilo 2011 (Vindozo),
majo 2011
(Mac OS X),
6-a de aprilo 2011 (Linukso)
29-a de junio 2009 (Pocket PC)
30-a de decembro 2010 (iOS)
20-a de aprilo 2011 (Android))
Operaciumo Plursistema
Programlingvo Delphi, Objective-C, C++, Objektema Paskalo
Lingvo(j) Esperanto[1] kaj aliaj
Evoluigstato en evoluo
Programtipo tujmesaĝilo kaj interreta telefono-reto
Permesilo Mallibera; kelkaj funkcioj estas propagaj.
Retejo http://www.skype.com
vdr

Skajpo (anglalingve Skype, prononcata [skaɪp]) estas tujmesaĝilo kaj interreta telefono-reto kiu funkcias per samtavola komunikado. Ĝin fondis Niklas Zennström kaj Janus Friis, tiuj kiuj ankaŭ kreis Kazaon. La reto konsistas el ĉiuj samtavolaj komputiloj uzantaj la necesan senpagan aplikaĵon, elŝuteblan el interreto. Uzanto povas senpage paroli kun aliaj Skajp-uzantoj, page telefoni al normalaj telefonoj (SkypeOut), page akcepti telefonvokojn el normalaj telefonoj (SkypeIn), kaj page akcepti mesaĝojn el sia propra telefonrespondilo.

Oni povas babili kaj komuniki ajnlingve, inkluzive per Esperanto.

Skajpo estas sufiĉe vaste uzata de esperantistoj tra la mondo, kaj la programinterfaco inkluzivas Esperanton en la listo de lingvoj (per kiu oni povas serĉi eventualajn kunbabilontojn). La diskutogrupo Skajpanoj havas pli ol 300 membrojn, kiuj jam esperantigis la skajpan interfacon, kaj aranĝas demonstraciojn de la programo por diversaj grupoj.

En aprilo 2006 la nombro de registritaj uzantoj de Skajpo preterpasis 100 000.

eBay

eBay la 12-an de septembro 2005 atingis intertrakton aĉeti Skajpon, celante aldoni al siaj interretaj aŭkcio-servoj, la skajpan kapablon senpage telefon-alvoki sur-rete. EBay diris, ke ĝi pagos unue 1,3 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj poste pagos ĝis totalo de 4 miliardoj da dolaroj por Skajpo.

Mikrosofto

Mikrosofto la 10-an de majo 2011 atingis intertrakton por aĉeti Skajpon kontraŭ 8,5 miliardoj da usonaj dolaroj.[1]

Kritiko

Malavantaĝe ĉe Skajpo estas la uzado de proprietaj protokoloj. La programaro ne estas kongrua al aliaj VoIP-proponoj, kiuj laboras per la malfermitaj normoj Session Initiation Protocol (SIP)H.323.

Skajpo ne estas permesita en multaj entreprenaj retoj, ĉar la respondeculoj taksas la uzatan P2P-teĥnologion kiel sekurecoriskon. CERT NRW severe malkonsilis uzi ĝin en la reto de la landa administracio: "Skajpo alportas nemalgrandajn danĝerojn. La programaro estas facile instalebla kaj mirige efika por trovi vojon en la interreton. Skajpo preteriras fajroŝirmilon. Aldoniĝas endanĝerigo per la ebla enportado de damaĝoprogramoj. La detala entrudovojo kaj la ekstena kaŭzanto en la interreto estas ne plu respureblaj. Plia grava punkto estas la mankanta fido. La centra ensaluta servilo staras en nekonata loko en la interreto, la distribuo okazas pere de supernodoj, pri kies detala labormaniero publikigoj ne ekzistas. Do la konfidenceco de la skajpe senditaj mesaĝoj ne povas esti garantiita."

Krome la uzado de Skajpo kaŭzas per ĝia P2P-teĥnologio la tipan kaj nepran datentrafikon (ekz-e per telefonlibraj demandoj de aliaj komputiloj). Oni supozas, ke tiu trafiko povas esti ĝis unu gigabitoko en monato, sen ke oni faris almenaŭ unu telefonadon. Onidire tio okazas al uzantoj, kies komputilo estas seninterrompe konektita al la interreto kaj kies komputilo estas uzata kiel Skajpa retonodo. Sed konkretaj okazoj ne estas konataj. Cetere oni devas atendi inter po 20 megabitokoj ĝis 500 megabitokoj dum unu monato sen telefonadoj. Unu horo da telefonado bezonas proksimume 30 megabitokojn.[2]

Por povi utiligi Skajpon, oni bezonas aliron al la interreto kun almenaŭ ISDN-rapideco; telefona modemo ne sufiĉas por utiligeblaj interparoloj, ĉar ĝi estas tro malrapida. La kondensiga kodaĵo adaptas sin al la malrapida rapideco de maksimume 33.600 bps. Lingvo tiel estas ankoraŭ mirinde klara, sed la atendotempoj dum la sendado malebligas senchavan parolon.

Se la Skajpa konta bonhavo dum pli ol ses monatoj ne estas utiligita por pagenda servo (SkypeOut, SMS, Personecigo), ĝi senkompense nuliĝas. Tiu tempospaco plilongiĝas je po ses monatoj post la lasta utiligo de tia servo.

En Februaro 2007 oni eksciis, ke Skajpo post la startigo en la dosierujon por dumtempaj dosieroj metas dosieron kun la nomo 1.com, kiu servas al tio, ellegi BIOS-informojn de la komputilo. Skajpo eĉ provas malebligi la legadon de tiuj datenoj. Laŭ sciigo de Skajpo tiu kontrolado servas al la "Skype Extras Manager" por la certa identigo de komputiloj, por certigi, ke licencaj kromservoj estas instalitaj kaj uzataj nur de rajtigitaj licencoprenintoj.[3][4][5]

En Aprilo kaj Majo 2007 okazis problemoj pri la pagosistemo de Skype Out, kiun peras la firmao Global Collect. En multaj interretaj forumoj aperis plendoj de uzantoj, de kies kontoj oni prenis monon, sed kiuj devis atendi plurajn semajnoj pri siaj skajpaj bonhavoj. Je skribaj plendoj dum semajnoj ne sekvis reago, plu ne ekzistas oficiala sciigo pri tiu temo.

Se ŝtatanoj de PR Ĉinio aliras al la hejmpaĝo de Skajpo, ili estas plusendataj al speciala paĝo.

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  1. Vikinovaĵoj: Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2011-05-10
  2. meinskype.de: Skype Traffic Analyse, 26-a de Julio 2005
  3. Heise News: Skype liest BIOS-Daten aus, 7a de Februaro 2007
  4. Skype Technologies: Skype Extras plug-in manager Artikolo en Skype Security Blog, 8a de Februaro 2007
  5. Heise Newsticker: Skype Extras Manager nutzt BIOS-Daten für DRM, 9a de Februaro 2007