Skandinavaj marbordaj koniferaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Miksa arbaro de pino kaj betulo apud Vatnvatnet-Lago ene de la Polusa cirklo en Bodø en malfrua majo.

La skandinavaj marbordaj koniferaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Norvegujo. Ene de ĝi troviĝas iom da etaj areoj kun botanikaj karakterizaĵoj kaj loka klimato kiuj konformas al mezvarma pluvarbaro.

Situo kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

Iuj el la plej grandaj eŭropaj kolonioj de marbirdoj troviĝas en la ekoregiono, inkluzive de tiuj de Røst, Lovund kaj Runde.

La ekoregiono kovras 19 300 kvadratajn kilometrojn laŭlonge de la atlantik-oceana okcidenta marbordo de Norvegujo.

La larĝa difino estas bazita sur klimataj parametroj kaj inkluzivas longan areon ekde Lindesnes kaj norde ĝis proksimume Senja ( pli fore norden someroj estas tro malvarmaj por arbara pino por vegeti en marbordaj areoj ); esence temas pri areoj laŭlonge de la norvega marbordo kie precipitaĵo estas alta kaj kie vintroj estas sufiĉe malseveraj. Ĝi povas ampleksi areojn kie nature mankas koniferajn arbarojn ( kiel en Lofotoj, kie la pinaroj estis senarbarigitaj de la homoj antaŭ multaj jarcentoj ) kaj eĉ insulojn kaj rokajn kabojn kun malmulte aŭ neniu da arbaro aŭ duonarbaro.

Je iom pli altaj altitudoj apud la arbarolimo en la Skandinavaj Montaroj troviĝas la ekoregiono de la Skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj. En iuj areoj laŭlonge de valoj, tiu ekoregiono renkontas la landinternan tajgon kiu apartenas al ekoregiono de la Skandinava kaj rusa tajgoj, sen montaraj barieroj. Ekzemploj de tiaj valoj inkludas Raŭma-Valon kunligante Åndalsnes kun Lesja kaj Dombås, kaj Namdalen-Valon kunligante la marbordon de Nord-Trøndelag kun la malvarma landinterno kaj kun Svedujo [1]. La ekoregiono estas nature fragmentita kaŭze de fjordoj kaj montaroj. La pinaroj en la norda parto gastigas iujn el la plej aĝaj arboj de Skandinavujo. Iuj arboj estas pli aĝaj ol 700 jaroj en Forfjord-Valo ĉe Hinnøya [2].

Humida oceana klimato[redakti | redakti fonton]

Vintra pluvo : Escepte forta pluvo en malfrua januaro kaj frua februaro 2006 kaŭzis lokan inundon en iuj areoj de Fosen.

Tiu areo havas longan kreskadan sezonon atentante pri la latitudo ( 140 - 215 tagoj, plej longa en la sudo ) kun abunda kaj regula precipitaĵo tutjare, inter 1 200 mm - 3 000 mm. La tuttaga julia averaĝo tipe varias inter 12° - 15° C, kun dumtagaj pintoj de 14° – 20° C ( la plej varmajn tagojn oni trovas en ŝirmitaj fjordaj areoj ). La vintroj estas sufiĉe malseveraj kaj pluvecaj. La januaraj averaĝoj varias inter -3° C ĝis 2° C kun relative alta dumtaga temperaturo de apud aŭ super la frostopunkto. La averaĝa jara temperaturo estas proksimume 7° C je la sudokcidenta marbordo ( Bergen 7,6° C, Stryn 6,4° C ), 5,5° C je la Trøndelag/centra norvega marbordo ( Åfjord 5,7° C ) kaj 4° C en la ekstrem-norda areo de tiu ekoregiono ( Bodø 4,5° C, Gryllefjord/Senja 3,3° C ). Tiu klimata tipo apartenas al tipoj Cfb kaj Cfc de la Klimata klasifiko de Köppen, kaj estas komparebla kun la klimato laŭlonge de la marbordo de norda Brita Kolumbio kaj Alaska pattenilo [3][4]. Por la pli etaj areoj, klasifikitaj kiel pluvararbaro, estas minimune 200 tagoj/jare kun mezurebla precipitaĵo. La minimuma averaĝa jara precipitaĵo, menciita en la fontoj, iome varias sed ĝenerale sumiĝas ĉirkaŭ je 1 400 mm, dum la tipa valoro je tiuj lokoj estas 1 500 – 2 200 mm jare. Someroj estas malseveraj; varma vetero ne longe daŭras, kaj vere varma vetero virtuale estas neokazanta aŭ tre mallongdaŭra. Vintroj ĝenerale estas malseveraj kaj pluvecaj, kelfoje kun substanca neĝado, sed kutime la neĝo regule fandiĝas tra la vintro [5][6].

Subregionoj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

La malĉeesto de ordinara piceo norde de la polusa cirklo ( Saltfjell ) kaj laŭlonge de la sudokcidenta marbordo estas ĉefe kaŭzita de barieroj kiaj fjordoj kaj montaroj, kaj plantita piceo vegetas sufiĉe norde de la arkta cirklo kiel en Tromsø.

La suda limo de ordinar-picea biotopo estas limigita de montaroj kaj fjordoj kiuj blokas la vojon, sed eble ankaŭ kaŭze de tro malseveraj vintroj por ordinara piceo apud la ekstera marrandaĵo laŭlonge de la sudokcidenta marbordo.

Laŭlonge de la sudokcidentaj marbordoj kaj fjordoj (Vestlandet aŭ Okcidenta Norvegujo) estas mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kun arbara pino, iuj eŭropaj taksusoj kaj deciduaj arboj (penda betulo, malglata ulmo, etfolia tilio, tigfrukta kverko, tremolo, avelkorilo, ordinara ilekso) en la maltaĵoj kaj pli tipaj borealaj arbaroj je pli altaj altitudoj.

La botanike plej riĉaj areoj tie ĉi (sekvante la marbordon norden ĝis Ålesund; ofte la nordaj, sud-flankaj marrandaĵoj de fjordoj, kaj teritorietoj pli fore norden apud Trondheimsfjord), eĉ se malpli diversaj ol la oslo-fjorda areo kaŭze de migradaj barieroj, estas konsiderataj kiel duonborealajn [7] kaj povas esti konsiderataj kiel parton de la ekoregionoj de la sarmataj miksaj arbaroj aŭ de la nord-atlantikaj humidaj miksaj arbaroj. Iuj el la plej humidaj areoj en tiu regiono, kie jara precipitaĵo povas superi 1 500 mm kaj eĉ 2 500 mm, estas kelkfoje konsiderataj duonborealan pluvarbaron [8].

Enmetitaj specioj[redakti | redakti fonton]

La homa piedsigno, kvankam pli malintensa ol pli fore suden, estas transforminta multon de la ekoregiono. Lovøygården, malnova komerca centro kaj hotelo, ĉirkaŭata de enmetitaj Sitka-piceoj, en Dønna.

Enmetitaj specioj inkluzivas ordinaran piceon, kiu estis plantita por ekonomiaj kialoj ekstere de la natura arealo kaj je la sudokcidenta marbordo kaj en la estrem-norda parto de la ekoregiono. Plie, Sitka-piceo ankaŭ estas vaste plantita, speciale apud la ekstera marrandaĵo, eĉ norde de Vesterålen kaj Harstad.

La sikomora acero estis enkondukita en privatajn ĝardenojn kaj tombejojn antaŭ pli ol 150 jaroj, kaj estas pruvinta kapabli vaste disvastiĝi laŭlonge de la sudokcidenta marbordo, laŭlonge de la centra marbordo (Trøndelag) dum la lastaj jardekoj, kaj, je konsiderinda pli malalta grado, norde de Vesterålen [9]. Ĝi estas ankoraŭ plej komuna apud urboj kaj vilaĝoj, sed ŝajnas daŭrigi ekspansiiĝadon laŭlonge de marbordoj kaj fjordoj.

Estas multaj pli malgrandaj enmetitaj plantoj disvastiĝantaj, kiel orientazia rozo ( Rosa rugosa ). Tamen, kaŭze de la ofte kruta tereno, forstumado estas estinta iome limigita al marborda areo, kaj multaj areoj kun origina vegetaĵaro subrestas, sed ofte estas fragmentitaj, speciale en la suda parto de la ekoregiono. Vizono, origine eskapinta de felo-bienoj, estas koloniinta tutan la landon, kaj pruviĝis esti minaco por kolonioj de marbirdoj en iuj areoj, sed ne atingis la plej eksterajn insulojn, kiel Røst, kiuj gastigas la plej grandajn koloniojn de marbirdoj. La indiĝena lutro ŝajnas esti dominanta en areoj kie ambaŭ specioj ĉeestas [10].

Borealaj pluvarbaroj[redakti | redakti fonton]

Ene de tiu longa ekoregiono troviĝas pli eta areo, klasifikita kiel boreala pluvarbaro baziĝante sur botanikaj kriterioj. Multo el la origina arbaro estas neniigita, sed totalo de 250 arbaraj areoj, plimulto de ili ne tre vasta, estas klasifikitaj kiel boreala pluvarbaro. Ili situas ekde 63°20'N en Snillfjord en la kantono de Sør-Trøndelag kaj norde laŭlonge de la marbordo ĝis 66°N en Rana en la kantono de Nordland, sed limigitaj al areoj kun alta humideco; ofte sunoŝirmitaj dum plimulto de la tago. Iuj landinternaj lokoj estas koncernataj; tiuj ĉi situas en humidaj cirkonstancoj, ofte apud akvofaloj. Tiu estas la ĉefa areo en Eŭropo por boreala pluvarbaro kaj Norvegujo do havas specialan respondecon por la konservado [11]. Tiu marborda arbaro pliofte troviĝas ĉe pli malaltaj altitudoj (sub 200 m).

Botanikaj normoj por boreala pluvarbaro[redakti | redakti fonton]

Nordfjord en Stryn.

Kaŭze de la longa historio de homa setlo dum miloj da jaroj, kun agrikulturo kaj pli freŝdate forstumado, nur fragmentoj de la origina arbaro postrestas. La borealaj pluvarbaroj plejofte konsistas el la ordinara piceo (Picea abies) sed ankaŭ el deciduaj arboj. La ordinara junipero (Juniperus communis) ankaŭ estas komuno. Estas riĉa subarbaraĵo de muskoj kaj filikoj. Tamen, la plej distingiga karakterizaĵo estas la diverseco de likenoj, iuj el ili estas endemiaj por tiu arbaro, aŭ en Eŭropo nur tie ĉeestas (ofte oni trovas ilin je la nordokcidenta marbordo de Nordameriko). Proksimume 15 el la plej tipaj specioj de likenoj estas nomataj Trøndelagselementet (laŭ la regiono de Trøndelag). Pseudocyphella crocata, Pannaria ahlneri, Erioderma padicellatum kaj Lobaria halli estas ekzemploj de likenoj [12]. Pli ol 60 unikaj likenaj kaj muskaj specioj estas troveblaj en la areo [13].

Estas du subtipoj de tiu pluvarbaro; la Namdalen-tipo kaj la Brønnøy/Fosen-tipo. Estas ankaŭ angiospermaj arboj, dissemitaj en tiu arbaro, speciale en la Brønnøy/Fosen-tipo. Angiospermaj arboj inkludas pendan betulon ( Betula pendula ), lanugan betulon ( Betula pubescens ), birdokaptistan sorbuson (Sorbus aucuparia), tremolon (Populus tremula), kapran salikon (Salix caprea), kaj grizan alnon (Alnus incana). Pli maloftaj specioj estas malglata ulmo (Ulmus glabra), avelkorilo (Corylus avellana) kaj nigra alno (Alnus glutinosa), tiu ĉi nur en la suda parto de la ekoregiono.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Dum la lastaj jardekoj, la ruĝa cervo estas migrinta pli fore norden laŭlonge de la marbordo kaj pli fore landinternen.

Estas grandaj nombroj de migrantaj birdoj en tiu ĉi ekoregiono, same kiel iuj kiuj tutjare restas. Pli grandaj herbovorulaj bestoj estas alko kaj ruĝa cervo (tiu ĉi sude de la polusa cirklo), same kiel la pli malgranda kapreolo. Boacoj okaze povas veni por viziti la marbordon norde de Trondheimsfjord, sed ili kutime restas en la altaĵaj ekstere de la ekoregiono. Estas malmulte da karnomanĝuloj, ĉar ili estis ĉasitaj dum jarcentoj, eksterminte brunan urson kaj lupon en la marborda areo. En iuj lokoj, ili vagas pli fore landinterne, kaj maloftokaze apudas la marbordon. Vulpo kaj blankvosta maraglo estas komunaj karnomanĝuloj en la areo; tiu ĉi nuntempe estinte tre komuna post jardekoj de protekto.

Estas iom da linkoj, plejofte en la norda parto. Leporoj, eŭraziaj lutroj estas komunaj kaj eĉ videblas eŭropajn kastorojn kvankam pli malofte. Estas ankaŭ iom da amfibioj inkluzive de rufa rano ( Rana temporaria ) kaj de la ordinara lisotrito (Lissotriton vulgaris). La eŭropa vipero videblas sude de la polusa cirklo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio


Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Francujo, Italujo, [Svisujo]]
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo Ĉinujo, Kazaĥujo, Mongolujo, Rusujo
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj Britujo
PA0504 Karpataj montarbaroj Ĉeĥujo, Polujo, Rumanujo, Slovakujo, Ukrainujo
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj Afganujo, Pakistano
PA0507 Elborz-montara arbarstepo Irano
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj Ĉinujo
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj Ĉinujo
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj Japanujo
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj Japanujo
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Alĝerio, Maroko, Tunizio
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj Barato, Butano, Ĉinujo
PA0515 Nord-anatolaj koniferaj kaj foliaj arbaroj Turkujo
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang Ĉinujo
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj Ĉinujo
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min Ĉinujo
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj Norvegujo, Svedujo, Suomujo
PA0521 Tianŝan-montaraj koniferaroj Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo, Taĝikujo, Uzbekujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Europe topography map.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Eŭropo
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio