Skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.
Hardangervidda, la plej vasta montara altebenaĵo en norda Eŭropo.

La skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al tundroj de Skandinavujo. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo "skandinavaj altmontaraj tundro kaj tajgo".

Priskribo

Estas larĝa gamo da mediaj kondiĉoj ekde la fjordoj al montaro, kaj sude kaj norde. Marborda boreala arbaro apud Ofotfjord kun montaroj funde, norda Norvegujo.
Altmontara tundro apud Alesjaure, norda Svedujo.

La ekoregiono laŭiras Skandinavan Montaron, kaj trairas 11 gradoj de latitudo ekde sudo al nordo. Ĉirkaŭ du trionoj de la ekoregiono situas en Norvegujo, ĉirkaŭ unu triono en Svedujo kaj eta areo tuŝas la ekstrem-nordokcidentan parton de Suomujo. Tiu estas variigebla ekoregiono kiu longas 1 600 km, kun totala areo de proksimume 243 000 km² (iomete pli vasta ol Britujo) [1].

Parte ĝi konsistas el etaj montaraj enklavoj ĉirkaŭataj de aliaj biomoj de pli malalta altitudo, kiel okazas por la marbordaj montaroj de Norvegujo.

La ekoregiono estas dividita en du partojn, la suda parto troviĝas en la norvega centra montaro kaj subeniras al la okcidentajn fjordojn. La norda parto laŭiras Montaro Kjøle, kaj ankaŭ subeniras al fjordojn en la okcidento. La okcidenta parto de la ekoregiono, kaj sude kaj norde, limtuŝas la skandinavajn marbordajn koniferarojn aŭ finiĝas senpere en la fjordoj (Norvega Maro kaj Norda Maro).

La orienta parto de la ekoregiono, kaj sude kaj norde limtuŝas la skandinavan kaj rusan tajgojn. En la ekstrema sudo ĝi renkontas la sarmatajn miksajn arbarojn, dum la ekstreme nordorienta parto apud Barenca Maro limtuŝas la kola-duoninsulan tundron.

La plej grandaj glaĉeroj en la eŭropa kontinento situas ĉi tie ( Jostedalsbreen, Svartisen ), ĉar ili estas la plej altaj montoj de Norda Eŭropo (Jotunheimen) kaj la plej vasta montara altebenaĵo. La montara ĉeno mem kreas pluvombron, kaj la orienta parto de la montaro estas konsiderinde pli seka ol la okcidenta parto.

Flaŭro

Iuj tipaj plantoj en la sub-altmontara tundro, aŭtune.
Betularo en Trollheimen, Norvegujo.

Je la plej alta altitudo estas altmontara tundro kun tre ŝparema vegetaĵaro, nudaj rokoj, deklivoj, neĝokampoj kaj glaĉeroj. Je pli malaltaj altitudoj troviĝas sub-altmontara tundro kun seninterrompa plantokovraĵo; nana betulo (Betula nana) kaj salikoj kun altoj ĝis 1 m, kaj herbejoj, plie multaj lagoj kaj torfejoj. Je ankoraŭ pli malalta altitudo troviĝas la birka zono kun etaj (2–5 m) montaraj lanugaj betuloj (Betula pubescens) super la konifera arbolimo; iuj kriplarbaj ordinaraj piceoj kaj arbaraj pinoj (Pinus sylvestris), kaj multaj lagoj kaj torfejoj. Krome ĉeestas tremolo (Populus tremula), ordinara junipero (Juniperus communis), griza alno (Alnus incana), birdokaptista sorbuso (Sorbus aucuparia), kapra saliko (Salix caprea) kaj birda prunuso (Prunus padus). Iuj de la karakterizaj herboj estas Aconitum lycoctonum, vakcinio kaj Rubus chamaemorus, tiu ĉi kreskinta en multaj torfejoj. Tiu parto estas konsideritan kiel parto de la alt-boreala (ŝparem-tajga) vegetaĵaro-zono; birkoj kiuj konstituas la arbolimon estas tre malofta fenomeno ekster Skandinavujo (ankaŭ en Islando kaj en Kamĉatko).

Je ankoraŭ pli malaltaj altitudoj la arbaroj estiĝas fermit-kanopeaj (mez-borealaj, sud-borealaj), pli densaj kaj pli altaj (8–20 m, escepte 30 m) kun pli da specioj inkluzive pli da maturaj arbaraj pinoj kaj tremoloj. Kelkfoje multe da malaltaĵa arbaro apud la fjordoj de okcidenta Norvegujo ankaŭ estas inkludita en la ekoregiono ĉar ordinara piceo plejofte malĉeestas (kaj ordinara piceo kaj sitka-piceo estas kutime plantitaj por ekonomiaj kialoj). En tiuj mezvarmaj arbaroj estas ankaŭ specioj kiel tigfrukta kverko ( Quercus robur ), ordinara frakseno (Fraxinus excelsior), ordinara taksuso (Taxus baccata), ilekso kaj etfolia tilio (Tilia cordata) krom pino, tremolo kaj betulo.

Estas do tre larĝa gamo da mediaj kondiĉoj ene de tiu ekoregiono; ekde mezvarma arbaro apud la fjordoj kun kreskada sezono de 6 monatoj ĝis la plej altaj montoj kun glaĉeroj kaj neĝokampoj kiuj ne fandiĝas antaŭ mez-somere.

Multaj altmontaraj plantoj de la ekoregiono ne troviĝas alie en Eŭropo, sed ja en arktaj zonoj kaj kelfoje en nordamerikaj montaroj.

Faŭno

Moskaj oviboj en Dovrefjell, Norvegujo.

La faŭno inkludas predantojn kiel la gulon (Gulo gulo), la brunan urson (Ursus arctos), la eŭrazian linkon (Lynx lynx), la lupon (Canis lupus), la ruĝan vulpon (Vulpes vulpes) kaj la ermenon (Mustela erminea). La arkta vulpo (Alopex lagopus) estas endanĝerigita de formorto sed oni klopodas konservi la specion.

Herbomanĝuloj inkludas la sovaĝan boacon (Rangifer tarandus) (nur en la montaro de centra Norvegujo; la boacoj en la nordo estas duon-bredita), la kapreolon (Capreolus capreolus) kaj la ruĝan cervon (Cervus elephus) (malaltaĵoj en la suda parto de la ekoregiono); la plej kutima granda herbomanĝulo estas la alko (Alces alces) (plejofte sub la arbolimo). Lemingoj, kampomusoj, sciuredoj kaj leporoj estas komunaj, kaj la eŭropa lutro estas ĝenerala apud la fjordoj kaj en multaj riveroj, speciale en la nordo. Estas iuj 150 moskaj oviboj (Ovibos moschatus) en Dovrefjell, reenmetitaj el Gronlando en la jaroj 1950, ĉar la specio estis formortinta en Skandinavujo. Estas multaj lagoj kun truto kaj Salvelinus alpinus (salmonedoj), la riveroj enhavas maran truton (Salmo truta) kaj salmonon (Salmo salar).

Estas riĉa birdovivo; plimulte de la birdoj estas migradaj, sed iuj, kiel la monta lagopo, restas tutjare. Birdospecioj inkludas la ĉasfalkon kaj la blankvostan maraglon.

Referencoj

  1. angle WWF : Scandinavian Montane Birch forest and grasslands

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Palearktisaj tundroj
PA1106 Kol-duonsula tundro  Norvegio,  Rusio
PA1108 Nordokcident-rusaj kaj novzemlaj tundroj kaj tajgoj  Rusio
PA1110 Skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj  Norvegio,  Svedio,  Finnlando