Skandinavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skandinavujo)
Saltu al: navigado, serĉo
Skandinavio kaj Finnlando fotita de satelito la 19-an de februaro 2003

Skandinavio (aŭ Skandinavujo; norvege Skandinavia, dane kaj svede Skandinavien) - la nomo onidire devenas de monaĥo iam misskribinta latinan nomon "Scania", pri la dan-svedia regiono Skanio.

Kelkfoje uzata nur pri la Norveg-sveda duoninsulo, sed plejofte kiel kuniga nomo por Danio, Norvegio, kaj Svedio; landoj kies loĝantoj sentas sin gefrataj pro komuna historio, apudeco kaj eblo preskaŭ senprobleme kompreni la parencajn lingvojn, kiujn ili parolas. La vorto estas ankaŭ larĝe uzata inkluzivante Islandon kaj Finnlandon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]