Skanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skani)

Skanado estas maniero priskribi bildon per signalo. Aparato kiu skanas estas nomata skanilo.

Problemo estas pro tio, ke bildo havas du dimensiojn, sed signalo havas nur unu dimension - tempon.

Oni disdividas la bildon je multaj paralelaj linioj. Unue oni la unuan linion igas signalon de la komenco ĝis la fino, poste la duan, poste la trian ktp ĝis la lastan.

Ordo de prilaboro de la linioj povas esti diversa. En la plej simpla varianto oni skanas la bildon ekde unu rando ĝia la alia, ĉiujn liniojn unu post la antaŭa.

En televido oni uzas ankaŭ skanadon tra unu linio, kiam unue estas skanita duono da linioj (numeroj 0, 2, 4, 6, ...) ekde unu rando ĝia la alia, kaj poste estas skanita la alia duono da linioj (numeroj 1, 3, 5, 7, ...) en la sama direkto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]