Skerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Skerco (de la italo "scherzo" = "ŝerco") estas la nomo por muzika movimento.

La skerco estas ekde Ludwig van Beethoven plejofte la 3-a movimento de sonatosimfonio. Ĝi naskiĝis el la menueto, triparta danckomponaĵo en 3/4-takto, kiu en la Viena klasiko, ekz. ĉe Joseph Haydn kaj Wolfgang Amadeus Mozart, eniris la sonaton resp. simfonion kaj siaflanke devenis de kortega dancmuziko de la baroko.

Skerzo plejparte estas vigla (rapida) kaj oni ludas ĝin gajan, vitalan kaj spritan (temponomoj: alegro, vivacepresto). La kutima formskemo estas, skerco - trio - skerco, tamen jam Beethoven traktas la formon sufiĉe libere. En la romantika muziko ofte aliĝas pluaj mezopartoj, tiel ke la skemo povas ekzempe aspekti jene: A - B - A1 - C – A2.

Skerco povas montri diferencajn kolorigojn: ekde gaja dancmovimento ĝis demona (Frédéric Chopin), vibre-ŝveba (Felix Mendelssohn Bartholdy), fortike-rustika (Anton Bruckner), melankolia, groteska (Gustav Mahler) aŭ tragikomika (Dmitrij Ŝostakoviĉ) etoso.