Skilifto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skilifto al Pizol, Kantono Sankt-Galo, Svislando
Vala fosto kun telerforma rado de telerskilifto

Skilifto aŭ plej bone Skitelfero estas mekanika ilo por transporti skiistojn kun muntitaj skiojneĝtabulo monten. En vasta senco sub skilifto estas komprenata ĉiu aparataro, kiu servas por la transporto de sportistoj supren por skiado kaj neĝbretumado. Kiam tamen oni parolas pli specife pri skilifto oni parolas pri ili por transporti skiistojn kun muntitaj skioj aŭ neĝopretoj surplanke tirante ilin per tenilo fiksita je ŝnurego.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua ilo por transporti skiistojn monten estis konstruita en la regiono Bödele en Vorarlbergo en Aŭstrio jam en la jaro 1907. Tiu konstruaĵo fakte ne estis komparebla kun la modernaj skiliftoj de la nuna epoko. Temis pri speco de sledo, kiun motoro per ŝnurego tiris monten. Tiaj konstruaĵoj ekzemple en Wildhaus en Togenburgo ĝis en la 1940-aj jaroj estis uzataj.

La unua vera skilifto estis malfermita en la jaro 1908 en Eisenbach en la Nigra Arbaro en Germanio. Ĝi funkciis per akvoenergio.

La unua moderna tirlifto tamen estis inaŭgurita la 23-an de decembro 1934 en Davos en Svislando. Ĝi origine funkciis per J-formaj teniloj. Modernaj tirskiliftoj nuntempe funkcias per T-formaj teniloj, kiuj povas transporti du personojn samtempe.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

Tirskiliftoj sekvas la terenon kaj povas superi deklivojn ĝis 40%. Ili povas sekvi ankaŭ kurvojn. La liftoj tamen devas eviti vojojn, kiuj kondukus malsupren, ĉar tiam la skiistoj preterpasus la tenilojn. La iloj funkcias per ŝnurego kiu glitas sur fostoj kaj radoj en la aero. En la valfundo kaj supre telerforma radego kondukas la ŝnuregon. De la ŝnurego pendas teniloj. Ofta tipo havas la formon de T-formaj hokoj, sur kiuj po du skiistoj povas sidi. La uzado de skilifto postulas certan lertecon kaj devas esti lernata. Problemo kun skiliftoj estas, ke ili ne devas kruciĝi kun la skivojoj, ĉar tio kreus la danĝeron de akcidentoj. Tial la konstruado de skiliftoj limigas la eblecon de skivojoj. En famaj skiregionoj oni tial por grandigi la allogon anstataŭas skiliftojn, se eblas per aertelferoj kaj seĝotelferoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: La informoj en ĉi-tiu artikolo baziĝas grandparte sur la koncerna artikolo en la [:de:Skilift|germanlingva vikipedio]