Skirgaila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skirgaila
Reprezentanto de grandduko de Litovio
Regado 1387 ĝis 1392
Antaŭulo Jogaila
Sekvanto Vytautas
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1354
en Vilno
Morto 1-an de januaro 1397 (1397-01-01)
en Kievo
Mortis per veneno vd
Tombo Monaĥejo de la Grotoj de Kievo vd
Familio
Dinastio Gediminidoj vd
Patro Algirdas vd
Patrino Uliana of Tver vd
Gefratoj Agrypina of Lithuania • Alexandra of Lithuania • Švitrigaila • Lengvenis • Kaributas • Demetrius I Starshy • Karigaila • Feodor Olgerdovich • Vygantas • Ladislao la 2-a Jogajlo • Andrei of Polotsk • Helen of Lithuania vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Skirgaila (ortodoksa baptonomo estas Ivan; n. ĉirkaŭ 1354 - m. 23-an de decembro 1394) estis regento de la Grandprinclando Litovio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de Algirdas, frato de Jogaila. Dum la jaroj 1374-1375 partoprenis en militoj kontraŭ Ordeno de Germanaj kavaliroj. Post kiam el Polack en la jaro 1377 estis forpelita loka princo, Skirgajla laŭ ordono de Jogaila ekregis ĉi tie. Dum la jaroj 1379-1380 laŭ iniciato Jogaila li vojaĝis tra kelkaj landoj de Eŭropo, traktante kondiĉojn por baptado de Litovio. La loĝantaro de Polack estis malkontenta pro la pagana kredo de Skirgaila kaj li estis forpelita el la urbo en la jaro 1381.

Gvidante per armeo de Jogaila kaj kun helpo de Livonia ordeno, Skirgaila sieĝis Polack, sed ne konkeris ĝin. Samtempe li estis baptita laŭ ortodoksa rito. Kiam en fino de la jaro 1381 grandduka trono en Vilno estis uzurpita de Kęstutis, armeo de Skirgaila obeis al nova grandduko, kaj Skirgaila mem fugis en Livonio. Somere de 1382 li aliĝis al armeo de Jogailo, partoprenis en sieĝo de Kęstutis en Trakai. Dum traktado kun Kęstutis, Skirgaila kaptis lin kaj transportis lin en Kreve, kie militkaptito estis murdita.

Ricevis de Jogaila la kastelon Trakai. En la jaro 1385 li alveturis en Krakovo, kie traktadis pri edzo de Jogaila kun pola reĝino Jadviga. Dum Kreva Unio li ricevis rajton resti ortodoksa. En la jaro 1386 Skirgaila venkis super princo de Smolensk kaj aligis ĉi tiun urbon al Grandduklando Litovia. De la jaro 1388 kontraŭ Skirgaila militis Vytautas, kiu volis ekregi en Litovio. Laŭ apartaj informoj Skirgaila estis venenita en Kievo, kie estis entombigita.