Skismo en la Esperanto-movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tia skismo estas nomata la estiĝo de situacio kun du internaciaj Esperanto‑asocioj en la jaro 1936. Ili kunfandiĝis en 1947.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

La Universala Esperanto‑Asocio (UEA), fondita en 1908, fariĝis iusence konkurenca al la naciaj societoj, ĉar UEA provis agadi ankaŭ sur nacia kaj loka nivelo. Ĝenerale, ne ĉiuj esperantistoj emis pagi kotizojn al pluraj asocioj (do ekzemple kaj al la londona klubo, kaj al la brita asocio, kaj al UEA). Cetere estiĝis la demando kiu rajtas paroli en la nomo de la esperantistaro kaj reprezenti ĝin al la ekstero, resp. kiu pagu la kostojn de tia agado.

Antaŭ la unua mondmilito UEA subskribis kontraktojn pri kunlaboro kun diversaj naciaj societoj, kaj en 1922 stariĝis la Helsinko‑sistemo, en kiu UEA kaj la naciaj societoj komune pagis kaj kontrolis Internacian Centran Komitaton. Ĉar UEA en 1932 draste reduktis siajn pagojn, la naciaj societoj en la UK 1932 en Parizo deklaris la sistemon nuligita.

Aliĝo de landaj asocioj[redakti | redakti fonton]

Fine UEA post longa rezistado akceptis aliĝon de naciaj societoj, en la UK 1933 en Kolonjo: Interkonsento de Kolonjo. Per tio principe estiĝis tia UEA kian oni konas nuntempe, do kun Komitato de UEA kun plimulto de anoj senditaj de la landaj asocioj.

La reprezentantoj de la malnova UEA kiel prezidanto Eduard Stettler kaj direktoro Hans Jakob ne estis interne kontentaj pri la nova situacio, kaj kiam en la UK 1934 en Stokholmo tri amikoj ne estis reelektitaj al la Komitato de UEA, ili forlasis siajn funkciojn.

Oficeja demando[redakti | redakti fonton]

La tiama Estraro de UEA sub Louis Bastien en marto 1936 anoncis ke pro la altaj kostoj en Svislando ĝi decidis translokigi la oficejon el Ĝenevo al Britio. Necesis ŝanĝo de la statuto. Ĉar la Komitato jam principe decidis pri Londono kiel nova sidejo, la Estraro ne plu igis la Komitaton voĉdoni pri la statut‑ŝanĝo, sed rekte donis la proponon al la Ĝenerala Voĉdono de la Delegitoj. La voĉdono estis sukceso por la Estraro, sed jen svisaj membroj postulis laŭstatutan decid‑proceduron kun vasta diskutado.

Dum la UK 1936 la ĉeestantaj anoj de la Komitato decidis peni pacan solvon, kaj alternative fondi novan asocion. Post kiam tiuj pacigo‑provoj malsukcesis, Louis Bastien alvokis la 18‑an de septembro 1936 la anojn de la Komitato kaj la Landajn Asociojn veni al fondota Internacia Esperanto‑Ligo (IEL).

En Svislando formiĝis "provizora Komitato" por daŭrigi la malnovan UEA, nun nomatan Ĝeneva UEA. Hans Jakob denove fariĝis direktoro, kaj la oficejo translokiĝis al Palais Wilson en 1937. Prezidanto fariĝis la sviso Karl Max Liniger, en 1941 lin sekvis Hans Hermann Kürsteiner. En 1942 UEA "fermis la butikon" kaj reaktiviĝis nur post la militfino.

Kunfandiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉar IEL estis multe pli sukcesa, Hans Jakob petis pere de Edmond Privat negocojn kun IEL pri kunlaboro aŭ kunfandiĝo de ambaŭ asocioj. En junio 1946 oni interkonsentis en Bern pri ĉefaj punktoj, por 1947 oni proklamis la kunfandiĝon, en 1948 per nova Komitato kaj statuto la proceduro plenumiĝis.

La nova UEA estas esence la daŭrigo de IEL, sed kun kelkaj ŝanĝoj en la statuto laŭ postuloj de Hans Jakob kaj kun dua centro, Serva Centro en Ĝenevo prizorgata de li. Pro financaj disputoj oni haltigis lian oficon en 1960, kaj en 1980 forstrekis tiun oficejon el la statuto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Jean Amouroux. (2008) “Pri la kursoj de Lidja Zamenhof en Francio”, Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj: La originala verkaro de Lidia Zamenhof. Antverpeno: Flandra Esperanto‑Ligo, p. 405–408. ISBN 978-90-77066-38-6. OCLC 718423085.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.