Skistejo Burgess

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skistejo Burgess estas fosilia bedo de nigra skisto, kiu havas sian nomon laŭ Montopasejo Burgess, kiu estas proksima al la skistejo, alte en la kanada Rok-montaro en Nacia Parko Yoho proksime de la urbeto Field (Brita Kolumbio). Fosiliojn unue trovis en la skistejo Charles Doolittle Walcott, kiu trovis sian unuan fosilion tie en 1909 kaj revenis en postaj jaroj por kolekti pliajn specimenojn. Walcott restatis ke la artropodaj fosilioj estis novaj kaj unikaj specioj, sed atenta pristudado de la fosilioj montris ke multaj fakte reprezentis ĝis tiam ne konatajn filumojn; eĉ hodiaŭ iuj montriĝis neeblaj klasi. La fosilioj estas aparte valoraj pro tio ke ĉe ili estas videblaj aldonaĵoj kaj molaĵoj rare konservitaj.

Historio kaj signifo[redakti | redakti fonton]

Oni ne tuj rekonis la signifon de la trovaĵoj je la tempo de malkovrado; la trilobuloj trovitaj datiĝis de la meza kambrio, kaj Charles Walcott simple metis la nekutimajn novajn speciojn en filumojn, pri kiuj oni sciis ke ili ekzistis tiutempe, kion Stephen Jay Gould nomis ŝukornumado en sia libro pri la Skistejo Burgess Wonderful Life. Reanalizado de la fosilioj far Harry Blackmore Whittington, Derek Briggs, kaj Simon Conway Morris de la Universitato de Cambridge en la 1980-aj jaroj tamen evidentigis ke la bestoj trovitaj estis multe pli diversaj kaj nekutimaj ol pensis Walcott. Multaj bestoj kies restaĵoj reprezentiĝis en la skistejo ja havis korpoformo strangegan anatomion kaj malmulte aspektis kiel la aliaj bestoj konataj. Inter ili estas Opabinia kun kvin okuloj kaj nazo aspektanta kiel polvosuĉilo; Aysheaia kiu multe aspektas kiel membro de minora filumo hodiaŭa, la onikoforoj; Nectocaris kiu ŝajne estas aŭ krustaco kun naĝiloj aŭ vertebrulo kun ŝelo; kaj Hallucigenia unue rekonstruita kiel vivaĵo promenanta sur duflankaj, simetriaj dornoj - Conway Morris nun rekonstruas ĝin kiel plian onikoforo, kun dornoj surdorse. Pluraj malbone komprenitaj fosilioj montriĝis esti korpopartoj de predanto konata kiel Anomalocaris. Intertempe (malfruaj 1990-aj jaroj) publikigitaj esploroj de Derek Briggs kaj Richard Fortey sukcesigis klasi multajn de la "strang-aspektaj" fosilioj de Skistejo Burgess ene de la artropodoj, sed multaj bestoj - ekzemple Amiskwia - restas enigmoj.

La libro Wonderful Life de Gould, eldonita en 1989, diskonigis en la publiko la malkovradon de Skistejo Burgess. Gould asertas ke la eksterordinara diverseco de la fosilioj indikas ke vivoformoj estis multe pli divers-specaj tiutempe ol tiuj travivintaj hodiaŭ kaj ke multaj el la evolulinioj reprezentitaj en la skistejo estis evolu-eksperimentoj kiuj formortis. Li sugestas ke ĉi tiu interpreto de la observeblaj faktoj subtenas lian hipotezon de evoluo per interrompita ekvilibro. La vaste akceptita reklasado de Derek Briggs kaj Richard Fortey tamen kontraŭdiras ĉi tiun interpreton, kaj ambaŭ aŭtoroj estas kritike akuzintaj Gould pri hasta kaj nekompleta analizo uzata por subteni liajn ideojn kaj nun jam enirinta la publikan konscion.

La diverseco kaj ekzoteco de la faŭno en Skistejo Burgess (de la meza kambrio, antaŭ 505 milionoj da jaroj) vekis multan diskutadon en paleontologio koncerne la kaŭzojn kaj naturon de pli frua eventoj en la historio de la vivo, la tiel nomata kambria eksplodo okazinta dum la frua kambrio, antaŭ 542-530 milionoj da jaroj.

Plia esplorado montris ke Skistejo Burgess etendiĝas dum multaj kilometroj en izolitaj elstaraĵoj, kaj ke diversaj bestoj konserviĝis en la diversaj lokoj. La deponaĵoj ŝajne iam estis malgrandaj regionoj de kota oceana fundo kiu—de tempo al tempo—glitis suben laŭ kalka klifo, kunportante la tie vivintajn bestojn, kaj ĉion kio havis la malbonŝancon proksime naĝi, en la oksigen-malriĉaj akvoj de la profundejoj. Oni identigis ses apartajn faŭnajn zonojn en Skistejo Burgess. Nun ke sciencistoj scias kion serĉi, oni sukcesis trovi similajn deponaĵojn aliloke kun similaj faŭnoj. La plej gravaj el ĉi tiuj similaj deponaĵoj kreiĝintaj pli-malpli sammaniere kiel Skistejo Burgess troviĝas en Junano (Ĉinio). En ĉi tiu Skistejo Maotianshan estas faŭno tute simila al tiu de Skistejo Burgess.

Pro sia lokiĝo en Nacia Parko Yoho, la skistejo estas parto de Monda Naturheredaĵo de Unesko, nome de la Parkoj de la Kanada Rok-Montaro. Esplorado jam identigis malŝirmitajn partojn de la skistejo en kelkdek-kvadratkilometra areo kaj evidentigis almenaŭ ses fosilejojn en la formacio.

Parta listo de specioj[redakti | redakti fonton]

La unua kompleta fosilio de Anomalocaris trovita

Specioj atribuitaj al grupo de ekzistantaj taksonoj[redakti | redakti fonton]

Specioj atribuitaj al grupo de formortintaj taksonoj[redakti | redakti fonton]

Specioj de necerta klasiĝo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]