Skizofrenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri psika malsano. Por informoj pri muzika albumo, vidu la artikolon Schizofrenie.
Bildigo de PET montras anatomiajn kaj neŭrofiziologiajn ŝanĝojn en cerbo de skizofrenia homo

Skizofrenio (ankaŭ sĥizofrenio) estas psiĥa malsano (ia misfunkcio de la intelekto). Ĝi ne signifas multobliĝon de la memo, sed la malkonstruon de la harmonio inter la pensoj, sentoj kaj agoj.

Disvolvo de la malsano

La disfalo de la personeco okazas rapide aŭ malrapide kaj aperas diversforme ĝenerale dum la aĝoj de 18 ĝis 25 (ĉe virinoj post la nasko kaj ĉe eko de la menopaŭzo). Oni ĝenerale asertas, ke la frua apero kaj malbona pli frua konduto antaŭ la skizofrenio signifas pli malbonan prognozon.

Simptomoj de la malsano

Skizofrenio estas psikoza malsano. Ĉe skizofrenio leziĝas la procezo kaj enhavo de la pensado. La malsanuloj – kies pensoj ŝajnas kuri mildirekte – ne kapablas koncentriĝi aŭ malatenti la superfluajn ekscitaĵojn.

La malsanulo havas ofte mispensojn – ekz. ke aliaj regas lin aŭ liajn pensojn, aŭ ke aliaj konspiras kontraŭ li, venenas lin, ktp. La mispensoj ne ĉiam estas paranoja; li ankaŭ eble mispensas, ke li havas sorĉan povon aŭ estas la mesio.

La malsanulo eble spertas halucinojn, ĉu audajn, ĉu vidajn, ĉu flarajn aŭ ĉu enkorpajn. Li ofte montras "ebenan afekton" (malemecon esprimi emociojn per la vizaĝo) kaj "pensa malordo" (malordo de parolado). La malsanulo eblas ankaŭ sperti katatonion.

Kialoj

La konsento estas, ke la kialoj de skizofrenio estas kaj genetikaj kaj mediaj. Ĝi estas heredebla malsano: se unu patro malsanas, la infano malsaniĝas je skizofrenio je probableco de 12%. Oni suspektas, ke diversaj narkotaĵoj ankaŭ povas kaŭzi skizofrenion. Laŭ la dopamina hipotezo skizofrenio estas kaŭzata de troa dopamino en la cerbo de la malsanulo.

Kuracebleco de la malsano

La malsano estas kuracebla (bridebla) per konvena dozado de medikamentoj. Nuntempe oni forlasas uzadon de malnovaj medikamentoj, kiuj malpliigis troaktivadon de dopamino. Ili havas signifajn kromefikojn kaj multaj pacientoj tute ne aŭ nur iom pozitive reagis al kuracado.[1]

Referencoj

  1. Léčba schizofrenie (ĉeĥe). schizofrenie.ordinace.biz. Alirita 2012-09-07.

Eksteraj ligiloj