Skizoj pri Nederlando (Čapek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Skizoj pri Nederlando
Skizoj pri Nederlando
Skizoj pri Nederlando
Aŭtoro Karel Čapek
Eldonjaro 1948
Urbo Amsterdamo
Eldoninto Federacio de Laboristaj Esperantistoj
Paĝoj 96
vdr

Skizoj pri Nederlando estas libreto pri Nederlando verkita de Karel Čapek kaj kun desegnaĵoj de l'aŭtoro. El la ĉeĥa lingvo tradukis ĝin G.J. Degenkamp post revizio laŭ la originalo fare de E. Faulhaber-Ĉiŝkovská. La tradukaĵo estas eldonita 96-paĝa de la libroservo de Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) en Amsterdamo en la jaro 1948.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tre ĉarma verketo. Per malmultaj vortoj, tre bona observanto kaj bonhumoro, Ĉapek trafe priskribis la tipajn interesaĵojn de Nederlando. Propraj desegnoj de la aŭtoro aldonas al la ĉarmo de l' libreto. Tamen oni devas bedaŭri ke Degenkamp tradukis el lingvo negepatra laŭ la sekvinda principo. La lingvo de la traduko estas tre bona sed ne tre fidela. 
— 1948, Historio de Esperanto III, paĝo 1055
Citaĵo
 Ĉapek, kiu antaŭ multaj jaroj partoprenis internacian kongreson de literaturistoj okazinta en Den Haag, vizitis Nederlandanoj surpaperigis siajn impresojn per trafaj skizoj. En 1932 tiuj skizoj aperis libroforme en ĉeĥa lingvo. La ĉeĥa verkisto majstre skizis ĉarmajn, amuzajn kaj instruajn bildojn pri nederlandaj tipoj, pejzaĝoj, ŝipoj, kanaloj, ventmuelejoj, aroj da biciklantoj, polderoj, dunoj, k.t.p. Kalejdoskope aperas la multfaceta vivo de la nederlandanoj antaŭ niaj okuloj. Sed Ĉapek bildigis la observitajn reproduktindaĵojn ne nur per la plumo, sed ankaŭ per la krajono. Kaj la rezulto estas verko traŝutita per amuzaj, iom karikaturaj bildoj, kiuj igas ĝi ankoraŭ pli valora; ĝi tial estas vera ĝuo ne nur por la spirito sed ankaŭ por la okuloj.
Pri la lingvaĵo de la libreto ni simple diru : ni restis ravitaj de la klaraj kaj bonaj esprimoj kaj flua stilo. La tradukinto meritas multan laŭdon. Certe, pedanto ĉiam trovas ion por kritiki. Ni tamen ne imitu kaj ignoru tian ulon.
Al niaj legantoj ni konsilas la legadon de Skizoj pri Nederlando, kiel kompletigon de la scioj akiritaj per legado de Historio de Nederlando. Inversan rekomendon ni farus al la legintoj de la Skizoj... 
— 1948, Manuel de Freitas, Portugala Eldona Rondo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]