Skoelo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Skoelo.
Skoelo
Natura satelito de Saturno (XLVII)
Aliaj nomoj Saturno XLVII
Historio
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Jan Kleyna
Brian G. Marsden[1]
Dato de malkovro 23-a de septembro 2006
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 17 560 000 km[2]
Discentreco 0,418
Klinangulo 156° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 869 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 6 km
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 24,3
v  d  r
Information icon.svg

Skoelo estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna kaj Brian G. Marsden anoncis ĝian malkovron la 23-an de septembro 2006, sekve al observoj inter la 12-a de decembro 2004 kaj la 30-a de aprilo 2006. Ĝi estis maldaŭre nomita S/2006 S 8.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj lunoj de la norda grupo, Skoelo havas retrogradan orbiton, tie estas, ke ĝi turnas ĉirkaŭ Saturno en la malan direkton, je tiu de la ĝenerala orbita movo de la saturnaj satelitoj (kaj sunsistemaj planedoj).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis en 2007 la nomon Skoelo[3], laŭ la giganta lupo Sköll (ankaŭ nomata SkoellSkohell). En la nord-ĝermana mitologio Sköll kaj Hati estas du lupoj kiuj postkuras Lunon kaj Sunon, kaj voros ilin dum Ragnarök.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IAUC 8727: Sats OF SATURN; 2006dj, 2006dk, 2006dl; C/2006 J12, C/2006 K6 (angle)
  2. Planetary Satellite Mean Orbital Parameters (averaĝaj satelitorbitparametroj)(angle)
  3. IAUC 8826: Sats OF JUPITER, SATURN; RING OF URANUS; 2006 VV_2 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]