Skolo de Puteaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skolo de Puteaux estas grupo de post-kubismaj pentristoj: Gleizes, Kupka, Léger, Metzinger, Picabia, Marcel Duchamp, regule kunvenintaj en la ateliero de Raymond Duchamp-Villon en Puteaux, de kie venas la nomo de la grupo, al kiu aliĝis pentristoj La Fresnaye kaj Tobeen, kaj arĥitekto Auguste Perret.

Tiu grupo iniciatis la organizon de Salono de la Ora Sekcio en 1912, nomo sugestita al Duchamp-Villon de la Traktado de Pentrado de Leonardo da Vinci.

La filozofio de tiu grupo estas provi science kontroli la pentraĵojn kaj malkovrojn de Picasso kaj Braque pere de klasikaj teĥnikoj de kompozicio, nomataj "Reguloj de kompozicio en okcidenta pentrado".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]