Skoltismo por Knaboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Scouting for boys
libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Robert Baden-Powell
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 24-a de januaro 1908
Ĝenro eseonefikcio
vdr

Skoltismo por Knaboj (originala titolo angle Scouting for Boys) estas tre fama kaj unua libro de Robert Baden-Powell, publikigita en 1908. Ĝi estis publikigita dufoje monate, inter Januaro kaj Marto en 6 partoj, sekve unuigita en unu libro. B.-P. volis transdoni siajn spertojn kaj volis difini la skizon de la homo de la arbaroj, ĉirkaŭ la kampfajro, per siaj rakontoj.

Kovrilo de la anglia versio de Skoltismo por Knaboj, unua kajero

Adresatoj[redakti | redakti fonton]

Skoltismo por Knaboj estas manlibro kaj por geknaboj kaj por edukantoj. Baden-Powell uzas stilon kaj lingvaĵo por geknaboj por trasdoni pedagogiajn konceptojn al la kapoj.

B.-P. volis transdoni siajn spertojn kaj volis difini la skizon de la homo de la arbaroj, ĉirkaŭ la kampfajro, per siaj rakontoj.

Aludoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

"Also if you want to use a secret language in your patrol, you should all set to work to learn Esperanto. It is not  difficult and is taught in a little book costing one penny. This language is being used in all countries so that you would be able to get on it abroad now”[1]

("Cetere se vi volas uzi sekretan lingvon en via patrolo, vi devus entrepreni la lernadon de Esperanto. Ĝi ne malfacilas kaj estas instruata en libro, kiu kostas unu pencon. Tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj, tiel vi povus esti kapabla elturniĝi per ĝi eksterlande").

Estas ankoraŭ tri pliaj aludoj en la libro: Baden-Powell invitas la skoltojn instrui (supozeble al la kolegoj) semaforan lingvaĵon kaj morsan kodon ("kaj Esperanton, se eble")[2]; li rekomendas al skoltoj eniri kursojn de Esperanto, kontado, meĥaniko, elektro kaj... stenografio![3] Baden-Powell ankaŭ rekomendas Esperanto-libron de la fama ĵurnalisto Stead, "Esperanto for the Million"[4].

La aludoj malaperis en la postaj eldonoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Scouting for Boys, 1st edition (1908), p. 202
  2. Scouting for Boys, 1st edition (1908), p. 204
  3. Scouting for Boys, 1st edition (1908), p. 269
  4. Scouting for Boys, 1st edition (1908), p. 270

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]